Vikipedio:Roboto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BenzolBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: yo:Wikipedia:Àwọn Bot
Almabot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gd:Wikipedia:Bot policy
Linio 82: Linio 82:
[[fr:Wikipédia:Bot]]
[[fr:Wikipédia:Bot]]
[[ga:Vicipéid:Róbónna]]
[[ga:Vicipéid:Róbónna]]
[[gd:Wikipedia:Bot policy]]
[[gl:Wikipedia:Bots]]
[[gl:Wikipedia:Bots]]
[[hak:Wikipedia:Kî-hi-ngìn]]
[[hak:Wikipedia:Kî-hi-ngìn]]

Kiel registrite je 21:45, 30 sep. 2009

en: Requests for the bot flag should be made on Vikipedio:Permespeto por robotoj. This wiki uses the standard bot policy, and allows global bots and automatic approval of certain types of bots. Other bot owners should read the local policy below.

Roboto en Vikipedio estas komputila programo por plenumi certajn taskojn.

Ĉiuj uzuloj kun robota statuso estas troveblaj je robotoj.

Reguloj

Oni povas uzi roboton por:

  1. korekti oftajn tajperarojn, unuecigi mallongigojn
  2. enmeti la ligojn al aliaj Vikipediioj
    1. la roboto analizas la paĝojn kaj kontrolas ĉu la ligoj estas "dudirektaj"
    2. se li trovas ligojn al kromaj Vikipediio(j), li kontrolas ĉu la tuta jam trovita aro estas ambigua aŭ ne
    3. se ne ekzistas konflikto ĝi enmetas ĉiujn ĝis nun mankantajn ligojn al la tial trovitaj paĝoj
  3. diversajn specialajn taskojn
    1. ŝanĝi la nomon de kategorio
    2. enmeto de ŝablonoj kaj navigiloj en aro da paĝoj
    3. ŝanĝo de la strukturo, ekzemple forpleni malplenajn liniojn de la komenco aŭ / kaj la fino de la paĝoj
    4. ordigo de ligoj al aliaj Vikipdediioj laŭ definita konvencio
    5. ktp.
  4. krei raporton pri la farita tasko kaj montri la taskojn nesolvitajn

Uzanto kiu volas funkciigi roboton en la esperanta vikipedio devas peti permeson por tion fari kaj klarigi siajn planojn en la paĝo Permespeto por robotoj. Se la uzantaro konsentas kun tiuj planoj, unu semajnon post la peto burokrato donos la robotan statuson. Kiam vi redaktis vian peton, bonvolu atentigi burokrato(j)n pri ĝi.

Ĝeneralaj robotoj

En la Esperanta Vikipedio estas akceptita [1] la funkciado de ĝeneralaj robotoj laŭ la reguloj difinitaj je m:Bot_policy#Global_bots.

Ĝeneralaj robotoj ricevas alirpermeson al ĉiuj projektoj de Vikimedio kiuj permesas ĝeneralajn robotojn (tio devas esti eksplicite precizigita de loka regularo). Por povi ricevi ĝeneralan robotan alirpermeson, la sekvaj postuloj devas esti plenumitaj :
  • la roboto devas nur prizorgi interlingvajn ligilojn aŭ ripari duoblajn alidirektadojn
  • la roboto devas esti jam aktiva en pluraj projektoj, kun longdaŭra kontribuado por povi kontroli ĝian fidindecon

Ĝenerala robotalirpermeso devas esti petita je m:Steward requests/Bot status. (Tiuj reguloj ne malpermesas al robotoj plenumi aliajn tskojn en projekto kun la permeso de ties komunumo.)

m:Bot_policy#Global_bots

Aŭtomata aprobo

Se aŭtomata aprobo estas eksplicite permesita en iu projekto, robotisto povas peti alirpermeson rekte de stivardo. Por povi tion fari, la jenaj postuloj devas esti plenumitaj :
  • tio devas esti permesita en la loka robota regularo au petpaĝo.
  • la roboto devas redakti sen robota statuso de unu semajno aŭ esti farinta almenaŭ 100 redaktojn sur la koncerna projekto demonstracele
  • la roboto devas nur prizorgi interlingvajn ligilojn aŭ ripari duoblajn alidirektadojn

m:Bot_policy#Automatical_approbal

Notoj kaj referencoj

  1. vidu diskuton pri ĝeneralaj robotoj

Vidu ankaŭ