Rivereto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Córrego
Neniu resumo de redakto
Linio 33: Linio 33:
[[Kategorio:Riveroj]]
[[Kategorio:Riveroj]]
[[Kategorio:Geografio]]
[[Kategorio:Geografio]]
[[Kategorio:Limnologio]]
[[Kategorio:Geomorfologio]]
[[Kategorio:Geomorfologio]]
[[Kategorio:Geografia objekto]]
[[Kategorio:Geografia objekto]]

Kiel registrite je 22:41, 5 okt. 2009

Altmontara rojo en la kantono Grizono, Svislando

Kutime naturan akvofluon oni nomas rojo, se ĝi ne estas pli larĝa ol 5 metroj. Pli larĝajn akvofluojn oni nomas river(et)o. Al la opinio, ke rojo estas neologismo eble permesinda en poezio sed cetere senutila, oni povas respondi, ke rojo laŭ geografia vidpunkto havas plurajn specifajn ecojn, en kiuj ĝi esence diferenciĝas de rivero. Vidu ankaŭ Torento kaj Uedo!

Karakterizaĵoj de rojo estas la variado de la flurapido de la akvo, ĝiaj temperaturaj kondiĉoj, la organismoj troveblaj en ĝi kaj la grado de la influeblo per kemiaĵoj. Rojoj malpli ol riveroj kapablas adapti la terenon por sia fluo, male: ili devas multe pli adapti sian fluon al la tereno.

Laŭregione eblas dividi la rojojn je tri ĉeftipoj:

Ebenaĵa rojo: Zenn ĉe Atzenhof (Fürth), Germanio

En altmontaraj rojoj pro la granda niveldiferenco la akvo havas pli grandajn rapidecon kaj forton. Tio sekvigas pli bonan provizon per oksigeno, sed ankaŭ pli da erozio. La akvofundo estas tre ŝtonriĉa. La bestoj, kiuj vivas en tia rojo estas tre sensivaj pri manko de oksigeno. Apenaŭ troveblas akvoplantoj.

En mezmontaraj rojoj la dekliveco estas malpli granda kaj sekve ankaŭ la flurapido. Apud erozio ankaŭ okazas sedimentiĝo. insuletoj kaj sablodunoj ĉiam ree formiĝas en diversaj lokoj.

En ebenaĵaj rojoj la dekliveco estas plej malgranda. La akvo fluas malrapide laŭ larĝaj meandroj. Sedimentiĝo kaj nutrajabundo estas sufiĉe grandaj, tiel ke la akvofundo estas sabloza kaj enhavas multe da organika materialo. Ju malpli rapide fluas la rojo, des pli da akvoplantoj vivas en ĝi.


Eksteraj ligoj

greke http://www.hmulv.hessen.de/umwelt/wasser/gewaesser_hochwasser/materialien greke http://www.naturdetektive.de/2004/dyn/9.htm?url=4949%2Ehtm


Vidu ankaŭ jenon: