Ĉevaltira fervojo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Umbert' (diskuto | kontribuoj) gramatikaj kaj stilaj ŝanh |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: pt:Carro americano |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
[[nl:Paardentram]] |
[[nl:Paardentram]] |
||
[[pl:Tramwaj konny]] |
[[pl:Tramwaj konny]] |
||
[[pt:Carro |
[[pt:Carro americano]] |
||
[[ru:Конка]] |
[[ru:Конка]] |
||
[[sk:Konská železnica]] |
[[sk:Konská železnica]] |
Kiel registrite je 22:53, 9 okt. 2009
Ĉevaltira tramo estis antaŭulo de hodiaŭaj fervojoj kaj elektraj tramoj. Temis pri vagonoj tirataj sur malpeza fervoja supraĵo per ĉevalo. Ili estis konstruitaj komence de la 19-a jarcento tra la tuta mondo. Sur ĉeĥa kaj aŭstria teritorioj tiel ĉi estis konstruita en la jaro 1825 ĉevaltira tramo Linz–České Budějovice, la unua publika fervojo en la eŭropa kontinento. Sur la teritorio de tiama Habsburga monarkio tiutempe ekzistis jam kelke da privataj ĉevaltiraj tramoj – en Graz estis konstruita ĉevaltira tramo por transporti ercon jam en la jaro 1810.
Ĉefa ideo estis malaltigo de transportaj elspezoj. La ĉevalo kapablis sur reloj tiri dank' al malgrandigo de vetura rezisto multfoje pli pezan ŝarĝon ol en ĉevaltira veturado.
La erao de la ĉevaltiraj tramoj daŭris nur mallongtempe kaj ankoraŭ en la unua duono de la 19-a jarcento ili estis forpuŝitaj de vaporlokomotivoj. En enurba amasa transporto la ĉevaltiraj tramoj validiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento, ĝis kiam ili estis anstataŭigitaj je ŝanĝo de la jarcentoj per elektraj tramoj.