Baletaj ŝuoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: de, fi, pl, sr
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Baletní piškoty
Linio 30: Linio 30:
[[Kategorio:Piedvesto]]
[[Kategorio:Piedvesto]]


[[cs:Baletní piškoty]]
[[de:Schläppchen]]
[[de:Schläppchen]]
[[en:Ballet shoes]]
[[en:Ballet shoes]]

Kiel registrite je 01:03, 23 okt. 2009

Baletaj ŝuoj sur piedoj estantaj en la tria pozicio.

Baletaj ŝuoj estas malpezaj ŝuoj dizajnitaj speciale por baleta dancado. Ili estas farita el mola ledo, kanvasoatlaso, kaj havas flekseblajn maldikajn plandumojn. Baletaj ŝuoj estas tipe haveblaj en rozkolora, nigra, griza kaj blanka koloroj. Tradicie, virinoj vestas rozkolorajn ŝuojn kaj viroj vestas blankajn. En la alia tradicio, viroj vestas nigrajn ŝuojn kaj virinoj vestas blankajn aŭ nigrajn ŝuojn. Karne aŭ flavo-brune kolorigita ŝuoj, estas modestaj kaj tial donas aspekton de dancado nudpiede, ili estas uzataj de ambaŭ viroj kaj virinoj.

Komencantaj baletistinoj, kaj baletistinoj pli junaj ol proksimume dek du jaroj de aĝo, vestas nur baletajn ŝuojn dum trejnado kaj plenumado, dum kiam pli plibonigitaj inaj dancistoj povas vesti baletajn ŝuojn aŭ surfingrebligajn ŝuojn depende de la situacio. Junaj dancistoj estas tipe limigitaj al baletaj ŝuoj ĝis kiam iliaj ostoj estas ostiĝintaj kaj iliaj muskoloj estas sufiĉe fortaj por dancado surfingre. Malinaj dancistoj preskaŭ ĉiam vestas molajn baletajn ŝuoj, ĉar ili malofte dancas surfingre.

Baletaj lernejoj tipe gvidas teknikajn klasojn, en kiuj dancistoj vestas nur baletajn ŝuojn, kaj surfingrajn klasojn en kiuj dancistoj unue vestas baletajn ŝuojn por varmiĝi je la manrelo, kaj poste ŝanĝas ilin al surfingrebligajn ŝuojn por la centraj ekzercoj. Multaj baletaj lernejoj postulas minimume kvin jarojn de trejnado antaŭ permeso al iliaj dancistoj al iri surfingre.

Konstruo

Simile al multaj aliaj specoj de dancaj ŝuoj, baletaj ŝuoj povas havi fendo-planduman aŭ pleno-planduman konstruon. La fendita plandumo konsistas el du apartaj partoj, unu sub fingroj kaj la alia sub kalkano, por pli granda fleksebleco. La pleno-planduma konstruo estas pli simila al tiu de la kutimaj, ne-dancaj ŝuoj.

Baletaj ŝuoj estas kutime farataj el mola ledo, kanvaso aŭ atlaso:

  • Ledaj ŝuoj estas longdaŭre uzeblaj kaj helpas konservi la piedojn varmajn. Grand-grajnaj ledaj ŝuoj estas tipe la plej flekseblaj kaj komfortaj, kaj ankaŭ la plej multekostaj.
  • Kanvasaj ŝuoj estas tipe uzataj de viroj. Ili kostas malpli multe ol ledaj baletaj ŝuoj kaj la kanvaso kapabligas al la piedo al spiri sed ĝi eluziĝas pli rapide ol ledo.
  • Atlasaj ŝuoj estas tipe uzataj de virinoj. Ili estas facile farbataj por agordi la ŝuan koloron.

Elastaj rubandoj estas uzataj por helpi fiksi baletajn ŝuojn al la piedoj. Ĉiu ŝuo povas esti fiksita per sola rubando trans la arko de la piedo, aŭ per du rubandoj kiuj kruciĝas je "X" formo je la supro de la arko. Fendo-plandumaj ŝuoj tipe havas du rubandoj, dum kiam pleno-plandumaj ŝuoj kutime havas nur unu rubandon. Ĉe solo-rubandaj ŝuoj, plejparto de fabrikantoj de baletaj ŝuoj alfiksas la rubandojn al la ŝuoj dum la fabrikada procezo. Ĉe duopo-rubandaj ŝuoj, fabrikantoj tipe alfiksas unu finon de ĉiu rubando al la ŝuo kaj lasas al la aĉetanto alfiksi la liberajn finojn de la rubandoj por optimala adapto.

Vidu ankaŭ