Aŭtodafeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ButkoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Auto de fé
BenzolBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pt:Auto de fé
Linio 30: Linio 30:
[[no:Autodafé]]
[[no:Autodafé]]
[[pl:Auto-da-fé]]
[[pl:Auto-da-fé]]
[[pt:Auto-de-fé]]
[[pt:Auto de fé]]
[[ro:Autodafé]]
[[ro:Autodafé]]
[[ru:Аутодафе]]
[[ru:Аутодафе]]

Kiel registrite je 16:18, 29 okt. 2009

Pentraĵo de Aŭtodafeo fare de Pedro Berruguete (ĉirkaŭ 1495[1]).

Aŭtodafeo (el la portugala auto da fé kaj de latina actus fidei, kred-ago) signifas plenumon de juĝo de inkvizicio aŭ de eklezia juĝistaro, ekz. forbruligo de herezulo aŭ herezaj libroj. En alia signifo, la esprimo estas uzata ankaŭ por forbruligo de ĉiuj neŝatataj verkoj.

La unua aŭtodafeo okazis la 6-an de februaro 1481 en Sevilo. Oni entute organizis ĉ. 9000 aŭtodafeojn - grandan parton de la hispana granda inkvizitoro Tomás de Torquemada (1420 - 1498). La aŭtodafeo signifis komence nur laŭtlegon de la eklezia juĝo, kion sekvis solena rondiro kaj la ekzekuto. Foje la akuzito estis malaperinta ĉu fuĝinto ĉu jam mortinta aŭ mortigita, sed ĉiukaze oni bruligis skulptaĵon de tiu.

Tiu ekzekuta metodo ekzistis ĝis la 19-a jarcento, la lasta okazis verŝajne en 1826 je kataluno, nome Ripoll.

Notoj

  1. *Retejo de la pentraĵo en la Muzeo Prado.