Orgen-glosaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ Literaturo
e kat
Linio 191: Linio 191:


[[Kategorio:Orgeno]]
[[Kategorio:Orgeno]]
[[Kategorio:Glosaroj]]


[[de:Orgel-Glossar]]
[[de:Orgel-Glossar]]

Kiel registrite je 13:38, 30 okt. 2009

Jen listo de nocioj rilate orgenon, orgenkonstruon kaj orgenmuzikon. Oni ne trovas ĉi tie registronomoj samkiel ĝeneralaj nocioj pri akustiko. Por tiu ĉi vd. listo de orgenregistroj. Netradukitaj aŭ netradukeblaj nocioj, tamen ofte trovebla en pri-orgenaj tekstoj, estas markitaj per kursivskribo.


A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z ~ Vidu ankaŭ ~ Eksteraj ligoj

A

  • Agordofendo: la fendo, kiu ekestas je la enrulado de metallameno dorsflanke de labiofajfilo
  • Agordhoketo: drato, kiu fiksigas la lamenon sur la gorxon de lamenfajfilo kaj kiun oni el- aŭ enŝovas por agordi la fajfilon.
  • Agordokorno: konusforma agordilo por malgrandaj labiofajfiloj
  • Agordmarteleto: agordilo por el- aŭ enŝovi agordhoketon por agordi lamenfajfilon
  • Agordoringo: ringo ene de la tubfinaĵo de labiofajfilo, kiun oni forŝovas por agordi la fajfilon
  • Agordorulaĵo: enrulata metallameno, kiu liberigas la t.n. agordofendon
  • Akustika registro: registro, kiu utiligas la tonon reziduan el oktavo kaj kvinto
  • Alikvotregistro (ankaŭ supratonregistro) estas orgenregistro, kiu ne sonas sur la batita klavotono, sed sur iu el ties supratonoj (kvinto, tercio, septimo, ktp.).
  • Alkroĉita pedalaro: pedalaro, kiu ne disponas pri propraj registroj. Tiam la pedalaro estas fikse konektita kun la (kutime ununura) manualverko kaj ne estas memstare registrebla.
  • Anĉfajfilo: vd. Lamenfajfilo
  • Anticipado: boraĵo en la registroŝablono ebligas la apartan ludadon de unu fajfilo el plurvoĉa orgenregistro
  • Antaŭmetaĵo: je lignaj labiofajfiloj, egalas la malsupran labion de metalfajfiloj
  • aroregistrilo, per kiu oni povas kune al- aŭ malŝalti certajn grupojn de registroj

B

  • Barker-levilo: pneumatika relajso, kiu ja malpliigas la ludpezon, sed separas la kontakton al la tonvalvo komplete.
  • Balgotretanto: garantiis en malnovaj tempoj la aerprovizadon de orgeno
  • Blokpozitivo: orgenverko de la mezepoka orgeno, kiu ne havas registrojn kaj kies ventkesto ne estas subdividita
  • Boto: ĉe lamenfajfiloj ujo, kiun trafluas la vento, kiu osciligas en ĝi la lamenon
  • Brustverko: situas rekte antaŭ la orgenisto supre de la ludotablo

C

Ĉ

D

E

  • Elektronika orgeno
  • Ekstere labiita labio: kutima konstruformo de ligna labiofajfilo, je kiu la labio estas ekstere fajlita
  • Esprimilo: lango en la tubo de malferma labiofajfilo, per kiu oni influas la sonon de fajfiltono

F

  • Fajfilaro: unu el la strukturgrupoj de orgeno
  • Fajfilbuŝo: malfermaĵo inter supra kaj malsupra labioj
  • Fajfilkorpo: parto de la fajfiltubo super la kerno
  • Fajfilpiedo: malsupra parto de labiofajfilo, kiu staras sur la ventokesto kaj ne apartenas al la akustike efika lofajfillongeco
  • Fajfilplanko: tabulo sur la ventkesto kun boraĵoj, en kiuj staras la fajfilpiedoj
  • Ferma fajfilo
  • Fiksaj kombiniloj: registrokombinaĵojn antaŭfiksitajn de la orgenkonstruisto; plejparte gradigitaj laŭ dinamikaj gradoj
  • flankplateto: plateto flanke de la fajfilbuŝo, kiu utilas ĉe la intonado kaj agordado kaj plibonigas la eksonadon de la fajfilo
  • Forŝaltilo: ebligas la en- kaj elŝaltadon de apartaj registrogrupoj (ekz. lamenfajfila forŝaltilo) aŭ ĉiuj registroj (ĝeneralforŝaltilo).
  • Futotona nombro: nombro indikanta la longecon de la plej longa fajfilo de orgenregistro kaj tiel ĝian tonaltecon.

G

  • Glitŝablono: vd. registroŝablono
  • Gorĝo: parto de lamenfajfilo; tubeto kun fendeto, sur kiu oscilas la lameno

Ĝ

  • Ĝemelkesto: Ventkesto, kiu havas por ĉiu tono po du tonĉambretojn

H

  • Hejmorgeno. Orgeneto por starigado en privatajn ĉambrojn
  • Hirundonesta orgeno: nomo por orgeno, kiu pendas ĉe muro kaj ne staras sur jubeo
  • Hispana trumpeto: lamenregistro horizontale aranĝita en la orgenfasado

Ĥ

I

  • Interne labiita labio: malofta konstruformo de ligna labiofajfilo, je kiu la labio estas ene fajlita

J

Ĵ

K

  • Kaliko: tubo de lamenfajfilo
  • Kalikujo: ĉe lamenfajfilo ujo, kiu entenas la kalikon
  • Kapo: parto de lamenfajfilo, kiu ŝtopas la boton
  • Kejlo: parto de lamenfajfilo, kiu fiksas la lamenon al la kapo
  • Kernfendo: mallarĝa fendo inter la malsupra labio kaj la kerno, tra kiu la vento elpasas kaj estas blovata kontraŭ la supra labio.
  • Kestorgeno: vd. Pozitivo
  • Klavaro: grupo da klavoj, per kiuj orgenisto ludas la fajfojn en unu suborgeno (verko)
  • kombiniloj: ludhelpiloj por faciligi la registradon
  • Konektilo (orgeno): teknika mekanismo por ludi apartajn suborgenojn ankaŭ ekde manualoj ne fikse alordigitaj al ili
  • Konektmanualoj: Manualo sen propraj registroj, kiu daŭre estas konektita al la aliaj manualoj. Tiel la tirado de manualkonektilo ne necesas kaj sonŝanĝoj estas pli facile realigeblaj.
  • Konusvalva ventkesto: ventkesto kun registroĉambretoj kaj konusvalvoj por ĉiu tono
  • Kreŝendilo vd. Registroŝveligilo
  • kresĉendopedalo vd. Registroŝveligilo
  • Kvintkonektilo: kunsonigas la supran aŭ malupran kvinton

L

  • Labiofajfilo: unu el la du plej gravaj konstruformoj de orgenfajfilo
  • Lamenfajfilo: unu el la du plej gravaj konstruformoj de orgenfajfilo
  • Lameno: oscila parto de lamenfajfilo, kiu generas la tonon
  • Liberaj kombiniloj: kombiniloj, per kiu orgenisto povas antaŭelekti registraĵon
  • Lipfajfilo: vd. Labiofajfilo
  • Ludhelpilo
  • Ludotablo : La ludaparato de orgeno kun ĉiuj mastrumelementoj por la orgenisto. En pli malvasta senco nur la liberstara versio, vd. ludŝranko.
  • Ludotraktilaro: ligo inter klavo kaj fajfilvalvo
  • Ludovalvo: valvo, kiu tralasas la venton ekde la ventĉambro al difinita tonĉambreto.

M

  • Malantaŭverko: staras malantaŭ de la ĉefverko
  • Malproksima verko: staras malproksime de la ĉeforgeno, foje kaŝite
  • Malsupra labio: labio malsupre de la fajfilbuŝo, kiu direktas la aerfluon.
  • Malsupra verko: troveblas ambaŭflanke de kaj samnivele kun la ludotablo
  • Manualo: vd. Klavaro
  • Mastrumilaro: unu el la strukturgrupoj de orgeno
  • Miksita voĉo: orgenvoĉo el pluraj alikvotviĉoj
  • Multspecorgeno: orgeno kun unuĉambra ventkesto kaj propra valvo por ĉiu tono, ofte starigita kaj uzata en kinejoj en la 1920-aj kaj 1930 jaroj.

N

O

  • Oktavkonektilo: eksonigas la ludatajn tonojn oktavon pli altajn aŭ malaltajn
  • Orgenisto: muzikisto, kiu ludas orgenon
  • Orgeno
  • Orgenfaristo: orgenkonstruisto, vd. orgenkonstruo
  • Orgenfasado: fasadofajfilaro de orgenoj, kiu povas enteni ankaŭ "mutajn" orgentubojn pro estetikaj celoj
  • Orgenfajfilo
  • Orgenkonstruo: metio de la orgenfarado, -flegado, riparado, -renovigado kaj -restaŭrado.
  • Orgenmetalo: metalo, el kiu oni faras orgenfajfilojn; alojo el stano kaj plumbo.
  • Orgenregistro: vd. registro

P

  • Pedalaro: klavaro ludata per la piedoj
  • Pedalpozitivo: entenas la plej malaltajn registrojn de orgeno kaj ĉiam 16′-fajfilojn
  • Piedotruo: truo en la fajfilpiedo, tra kiu eniras la vento
  • Pleno
  • Portativo: portebla etorgeno
  • Pozitivo
    • eta orgeno, vd. Pozitivo
    • orgenparto (suborgeno), en plurmanualaj orgenoj kiel dorsregistro plejofte alludebla per la plej malsupra manualo, kiel ene stara pozitivo ofte per la dua manualo.

R

  • registrado: elektado de registroj, kiuj uzendas dum la muzikado
  • Registradhelpilo: instalaĵoj, kiu faciligas la registradon dum la orgenludado
  • registro
  • registroĉambreta kesto: ventkesto , el kiu la vento trapasas unue la registrovalvon, trairas la registroĉambreton kaj poste trapasas la ludovalvon.
  • Registrokateno: ludhelpilo
  • registroŝablono : movebla lato ene de la registroŝabloningo
  • Registroŝabloningo : ingo el du latoj fiksaj sur la tonĉambretoj, inter kiu troviĝas la movebla registroŝablono, kiu baras aŭ malbaras la venton al la fajfiloj de difinita registro
  • Registroŝveligilo: aparato instalita ĉe la ludotablo, kiu dum funkciado aŭtomate en- aŭ elŝaltas registrojn kaj per tio kreas kresĉendon kaj malkresĉendon
  • Registrotirilo: registrilo unue en formo de eltirebla butono (mekanika registrotraktilaro) aŭ de baskuloŝaltilo (ekz. elektra registrotraktilaro)
  • Registrotraktilaro: traktilaro, kiu male al la ludotraktilaro ligas ne la klavojn, sed la registrotirilojn kun la ventokesto.
  • Rigalo: portebla etorgeno ekipita nur per anĉfajfiloj. Oni nomas ĝin bibliorigalo, se la klavaro malaperas en la kunfalditaj balgoj kiel en libro.
  • Rulŝveligilo vd. Registroŝveligilo

S

  • Sonkaliko: tubo sur la kapo de lamenfajfilo, kiu destinas la sonon
  • Strukturgrupoj: fajfilaro, ventigilaro kaj mastrumilaro estas la tri teknikaj elementaj grupoj de orgeno
  • Suborgeno: partorgeno, por kiu ekzistas aparta manualo sur la ludotablo; pozitivo
  • Supra labio: akra eĝo supre de la fajfilbuŝo, kie ekestas la tono
  • Supra pozitivo: troviĝas super la ĉefverko; formas la plej supran punkton de la orgeno

Ŝ

  • ŝablonoventkesto: Ventkesto kun toncambretoj kaj registroŝabloningo
  • Ŝvelpozitivo: suborgeno, kiu staras en ŝvelkesto

T

  • Tonĉambreto: ventoĉambreto, tra kiu pasas la vento al ĉiuj fajfiloj de unu difinita tono
  • Tonĉambreta kesto: ventkesto, je kiu la vento trapasas unue la ludovalvon, trairas la tonĉambreton kaj poste trapasas la registrovalvon
  • Traktilaro: mastrumado de la tuboj; oni diferencas inter ludo- kaj registrotraktilaro
  • Transmisiilo: konektilo de fajfiloj de unu registro al alia suborgeno, ekz. de manualo al pedalaro
  • Tremsonigilo: instalaĵo, kiu por certaj suborgenoj periode variigas la aerfluon (vento)
  • Trioludado: samtempa ludado sur du manualoj kaj pedalaro
  • Tubujo: vd. Kalikujo

U

  • unuĉambra kesto, ventkesto, el kiu la vento trapasas nur unu valvon, kiu elektre mastrumata efikas samtempe kiel registro- kaj ludovalvo

Ŭ

V

  • Ventiligaro: unu el la strukturgrupoj de orgeno
  • Ventkesto: Kernaĵo de la orgeno; ligo inter ludotablo kaj orgentubo
  • Ventĉambro: malsupra parto de ventkesto, sur kiu kuŝas la ton- (registroŝablona ventkesto) aŭ registroĉambreto (konusvalva ĉambreto)
  • Vento: komprimita aero produktata de balgaro aŭ blovilo.
  • Virtuala tono: tono, kiu mezureble ne ekzistas kaj tamen aŭdiĝas. Ekz.: ferma kvinto 102/3′ formas kune kun prefere malferma 16′-registro akustikan 32′-registron helpe de la virtuala tono

Z

A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z ~ Vidu ankaŭ ~ Eksteraj ligoj


Pluaj listoj pri la temaro orgeno

Literaturo

  • Praet, Wilfried (red.). Orgena Vortaro - nederlanda, angla, germana, dana, norvega, franca, hispana, katalana, itala, Esperanto. Zwijndrecht (Belgio): CEOS 1989, 330 p. (la Esperanta parto de David G. Hill; kun multaj ilustraĵoj). ISBN 90-9002-742-4