Hans Pfitzner: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
3 bitokojn forigis ,  antaŭ 11 jaroj
e
e (roboto aldono de: zh:汉斯·普菲茨纳)
[[Thomas Mann]] honorigis la operon ''Palestrina'' en mallonga [[eseo]] aperanta oktobre 1917, kiun li poste li ampleksigis kaj enprenis en siajn ''Betrachtungen eines Unpolitischen'' (Konsideroj de malpolitikemulo). Li fondis en 1918 kune kun aliaj artistoj la ''Hans-Pfitzner-Asocion por Gemana Tonarto''. En 1917 aperis traktaĵo de Pfitzner ''Futuristengefahr'', kiu sin direktas kontraŭ la ''Koncepto de nova estetiko de la tonarto'' de [[Ferruccio Busoni]]. Abstraktan nocion de progreso en la muziko (en la senco, ke verko pli progresa laŭ rimedoj esta pli alte taksenda), Pfitzner rifuzis, kaj turnis sin – kiel ankaŭ [[Arnold Schönberg]] kaj [[Paul Hindemith]] en iliaj flankaj rimarkoj pri Busoni – kontraŭ spekuladoj pri tio, kiel komponendas estonta muziko. En 1920 li publikis ''La nova estetiko de la muzika malpotenteco: simptomo de putriĝo?''; en tiu li atakis ''Paul Bekker'', kreinto de la nocio ''[[Nova Muziko]]'', kaj responde disvolvis sian ideo-estetikon (genia ideo kiel elirpunkto kaj kvalitosigno de verko) pensata ekde [[Arthur Schopenhauer]]. Kiel en ĝi, tiel oni trovas preskaŭ en ĉiuj teoriaj traktaĵoj de Pfitzner la konstruivajn, per propra artisma kreado atestitajn momentojn miksitajn per malracia, ŝovinista kaj kontraŭjuda polemiko (nocioj kiel „malgermana“ aŭ „tutmonda judismo“ ĉiam denove aperas). en sia lasta iom granda traktaĵo ''Verko kaj prezentado'' (1929) Pfitzner proponas operreĝion strikte evoluigitan el teksto kaj muziko (kontraŭe al la reĝioteatro).
 
Pro la transcedo de [[Alzaco-LotaringoLoreno]] al [[Francio]] post la [[unua mondmilito]] forpelita el Strasburgo, Pfitzner translokiĝis en 1919 al [[Schondorf am Ammersee|Unterschondorf]] ĉe [[Ammersee]]. En 1919/1920 li estis provizore dirigento de la Munkenaj Filharmonianoj. En 1920 li estris majstran klason pri [[kompozicio]] ĉe la [[Prusa Akademio de Artoj]]. Lia [[Romantikismo|romantisma]] [[kantato]] ''Von deutscher Seele'' (de germana animo; 1921) laŭ poemoj de [[Joseph von Eichendorff]] kaj liaj plej gravaj instrumentaj komponaĵoj, la pianokonĉerto E<sub>b</sub>-maĵora (1922), la violonkonĉerto b-minora (1923) samkiel la arĉkvarteto c<sub>#</sub>-minora (1925), kiun la komponisto tranaranĝis en 1932 kiel [[simfonio]], estas verkoj, kiu atingas en sia intensigita esprimvolo la limojn de la tradicia harmoniaro. Tio validas ankaŭ por la ĥorfantazio ''Das dunkle Reich'' (La obskura regno),verkita post la morto de lia edzino Mimi (1926), funebra muziko laŭ poemoj de [[Michelangelo]], [[Goethe]], [[Conrad Ferdinand Meyer]] kaj [[Richard Dehmel]].
 
La solenaĵoj kaj honorigoj pro lia 60-a naskiĝtago en 1929 donis al Pfitzner denove grandan renomon. Li transloĝiĝis en 1930 al Munkeno kaj verkis sekvajare sian lastan operon ''Das Herz'' (La kor'). En 1934 li pensiiĝis je la Ŝtata Akademio de Tonarto en Munkeno, je kio okazis disputoj kun la prusa ministroprezidento [[Hermann Göring]]. En 1936 mortis lia filo Paul. sekvajare Pfitzner ekkverelis kontraŭ siaj gefiloj Peter kaj Agnes.
38 776

redaktoj

Navigada menuo