André Gorz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''André GORZ''' (vera nomo: ''Gerhard Hirsch''), naskiĝis en [[Vieno]], [[Aŭstrio]] la [[9-an de februaro]] [[1923]], mortis la [[22-an de septembro]] [[2007]] en [[Vosnon]], [[Aube (departemento)|Aube]], [[Francujo]]) estas franca [[filozofo]] kaj [[ĵurnalisto]].
'''André GORZ''' (vera nomo: ''Gerhard Hirsch''), naskiĝis en [[Vieno]], [[Aŭstrio]] la [[9-an de februaro]] [[1923]], mortis la [[22-an de septembro]] [[2007]] en [[Vosnon]], [[Aube (departemento)|Aube]], ([[Francujo]]) estis franca [[filozofo]] kaj [[ĵurnalisto]].


Liaj pensoj unuigas [[filozofio]]n, politikan teorion kaj socian kritikon. [[Disĉiplo]] de la [[Ekzistadismo]] de [[Jean-Paul Sartre]], li disiĝas de li post [[1968]] kaj iĝas unu el la ĉefaj teoriistoj pri [[politika ekologio]].
Liaj pensoj unuigas [[filozofio]]n, politikan teorion kaj socian kritikon. [[Disĉiplo]] de la [[Ekzistadismo]] de [[Jean-Paul Sartre]], li disiĝas de li post [[1968]] kaj iĝas unu el la ĉefaj teoriistoj pri [[politika ekologio]].
Linio 47: Linio 47:
''Ecologica'' ([[2008]]), lia postmorta libro, konsistiĝas el freŝaj kaj malnovaj tekstoj formale elektitaj de li. Dum la lastaj jaroj de sia vivo, André Gorz interesiĝis al la "Nova kritiko pri la valoro" ([[Anselm Jappe]], "''Les Aventures de la marchandise''" (la aventuroj de la varo), [[Denoel]], [[2003]]), tie estas, nova interpretado de la teorio de [[Karl Marx]], kiu tute malsimilis dis'de la tradiciaj marksismoj. André Gorz tiel rakontis, en unu el siaj lastaj intervjuoj: « Tio, kiu interesas min, de kelkaj jaroj, estas la Nova Interpretado de la kritika teorio de Marx, eldonita de [[Moishe Postone]] ĉe ''Cambridge University Press''. Se mi povas eldiri deziron, estas vidi tion tradukata samtempe ke la tri libroj citataj de Robert Kurz ».
''Ecologica'' ([[2008]]), lia postmorta libro, konsistiĝas el freŝaj kaj malnovaj tekstoj formale elektitaj de li. Dum la lastaj jaroj de sia vivo, André Gorz interesiĝis al la "Nova kritiko pri la valoro" ([[Anselm Jappe]], "''Les Aventures de la marchandise''" (la aventuroj de la varo), [[Denoel]], [[2003]]), tie estas, nova interpretado de la teorio de [[Karl Marx]], kiu tute malsimilis dis'de la tradiciaj marksismoj. André Gorz tiel rakontis, en unu el siaj lastaj intervjuoj: « Tio, kiu interesas min, de kelkaj jaroj, estas la Nova Interpretado de la kritika teorio de Marx, eldonita de [[Moishe Postone]] ĉe ''Cambridge University Press''. Se mi povas eldiri deziron, estas vidi tion tradukata samtempe ke la tri libroj citataj de Robert Kurz ».
La libro de Moishe Postone "''Time, Labor and Social Domination''" (Tempo, Laboro kaj Socia Supereco) estis tradukita en la franca en [[2009]].
La libro de Moishe Postone "''Time, Labor and Social Domination''" (Tempo, Laboro kaj Socia Supereco) estis tradukita en la franca en [[2009]].

==Sociaj temoj==
===Principo pri modereco===
André Gorz rigardis la ''moderecon'' kiel ''nepraĵo por lukti kontraŭ la mizero''. La energio estante limigata, la trokonsumo far de la unuj kondamnas la aliajn al la mizero. Sekurigante al ĉiu nemalhaveblan energion, la principo pri energia modereco malhelpas la maljustajn kaj [[poluo|poluajn]] trokonsumojn.
===La malriĉeco estas esence relativa===
Laŭ André Gorz, oni estas malriĉa en [[Vjetnamujo]] kiam ono marŝas nudpiede,



== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 11:14, 10 nov. 2009

André GORZ (vera nomo: Gerhard Hirsch), naskiĝis en Vieno, Aŭstrio la 9-an de februaro 1923, mortis la 22-an de septembro 2007 en Vosnon, Aube, (Francujo) estis franca filozofo kaj ĵurnalisto.

Liaj pensoj unuigas filozofion, politikan teorion kaj socian kritikon. Disĉiplo de la Ekzistadismo de Jean-Paul Sartre, li disiĝas de li post 1968 kaj iĝas unu el la ĉefaj teoriistoj pri politika ekologio.

Kun Jean Daniel, li estas en 1964 kun-fondinto de la semajngazeto Le Nouvel Observateur sub la pseŭdonimo de Michel Bosquet.

Vivo kaj filozofio

Li naskiĝis sub la nomo Gerhard Hirsch; de Robert Hirsch, juda komercisto pri legno, kaj Marta Starka, katolika sekretariino. Kvankam siaj gepatroj ne havis senton religian nek nacian identecon, la tiama antisemitismo kondukis lian patron konvertiĝi al katolikismo en 1930 kaj preni la nomon Hortz.

En 1939 lia patrino, por eviti lian mobilizon en la Wehrmacht, enskribiĝis lin en katolika institucio en Laŭzano sub la nomo Gerard Hortz. Tie li studas kemion kaj ricevas diplomon de inĝeniero pri kemio. Li partoprenis en renkontoj de la student-societo "Belles-Lettres" kaj interesiĝis pri la fenomenologio kaj la verko de Jean-Paul Sartre. Lia renkonto kun tiu-ĉi sekvantan jaron markas tiam lian intelektan formadon.

En junio 1949 li transloĝiĝis en Parizon. Tie, li unue laboras en la internacia sekretariejo de la Mondcivitanoj, kaj tiel privata sekretario de armea barata ataŝeo. Li komencis sian la ĵurnalisman kariero en la ĵurnalo Paris-Presse; kie li prenas la pseŭdonimo Michel Bosquet, kaj ekkonas la kronikiston Jean-Jacques Servan-Schreiber, kiu, en 1955, dungas lin kiel pri-ekonomikan ĵurnaliston en L'Express.

Samtempe, li frekventas la grupon de la "sartrianoj" kaj adoptas ekzistadisman konsideron pri Marksismo, kiu gvidas lin al centra pripenso pri alieneco kaj liberiĝo, tio en pripensado, kies kerno estas la ekzistadisma sperto kaj la analizo de la sociaj sistemoj laŭ la individua sento. Tiuj referencoj pri la fenomenologio kaj la marksisma ekzistadismo estas la filozofia fundamento de siaj unuaj verkoj sub la verknomo de André Gorz[1]

  • Le Traître (1958) = La Perfidulo.
  • La Morale de l'histoire (1959) = La Moralo de la historio
  • Fondements pour une morale[2] (1977). = Fundamentoj por moralo.

En la unua verko, (kiu estas iamaniere biografio), li esprimas teorie la kondiĉojn de mem-prduktado de la individuo. En la dua, li skizas teorion pri alieneco, kaj en la tria li diras sian ligiteco por la sartran projekto de reirigi la homon en la marksimon per la individua konscienco.

La demando pri la individua memstareco ŝajnas al li gravega. El tio li deduktas koncepton profunde emancipadan de la socia movado, kie la malvolviĝo de la individua memstareco estas perceptita kiel kondiĉo sine qua non de la socia transformo. Li samopinias pri tio kun Herbert Marcuse, grava figuro de la Frakfurta Skolo, kies variaj generacioj da verkistoj (Max Horkheimer, Theodor W. Adorno, Jürgen Habermas) trinfluadas lian penson. Markata de la idearo de la Frankfurta Skolo : transpasi la ekonomikismon de la tradicia marksa analiso pri la socio, li kritikas la submetiĝon de la socio al la ekonomikaj imperativoj. Li ankaŭ kritikas la strukturismon pro ties postulato (la centreco de la strukturo) kaj pro ties neado de la subjektiveco.

Lia sinteno, samtenpa kontraŭ-institucia, kontraŭ-struktura kaj kontraŭ-aŭtoritata troviĝas en la linio, kiun li donas al la revuo Les Temps modernes ek'de lia eniro en la direkcian komitaton de tia revuo en 1961.

Li preterpasis sian ekonomokajn rolon por eminentiĝi en la politika direkcio. Tiam li eĥoas la paroloj de italaj radikaluloj, tiel de Garavani, la nov-kejnesisto komunisto Bruno Trentin aŭ la liberecana sindikatisto Vittorio Foa.

Inponiĝante estiel "intelekta gvidanto de "itala" inklino de la nova maldekstrularo", li iamaniere influas la aktivulojn de UNEF kaj de CFDT, inter ili, Jean Auger, Michel Rolant kaj Fredo Krumnow. Kun sia verko "Stratégie ouvrière et néocapitalisme" (1964) ( = Laborista strategio kaj nova kapitalismo) li sin turnas specife al la sindikatismaj movadoj, elmontrante al ili la variajn strategiojn eblajn por ili, kaj severe kritikas la kapitalisman modelon de ekonomia kresko. Je la sama jaro, li forlasas la ĵurnalon L'Express kun Serge Lafaurie, Jacques-Laurent Bost, K.S. Karol kaj Jean Daniel por fondi la revuon Le Nouvel Observateur.

Dum, ke li pluprilaboras teorion pri revoluciaj reformoj en "Le Socialisme difficile" (1967) ( = La malfacila socialismo) kaj "Réforme et révolution" (1969) ( = Reformo kaj revolucio), la ribelo de Majo 1968 grave markas lin. Lia ekzistadisma vidpunkto pri socialismo samopinias kun la kontestema spontaneeco kiu denuncas kiel la variaj formoj de institucioj (Ŝtato, Lernejo, Familio, Entrepreno ktp) limigas la homan liberecon. La tezoj de Ivan Illich pri la eduko, la medicino kaj la abolicio de la sajlarata laboro venas en la kerno de lia pripenso : li publikigas en 1961 en Les Temps Modernes diskurson de tiu pesulo, kaj li renkontas lin en Nouvel Observateur en 1971, kiam tiu aperigas sian libron Deschooling Society (La senlerneja socio). Pli malfrue, liaperigas en la sama revuo resumon de Tools for conviviality (La kunvivarto, 1973) sub la titolo "Libérer l'Avenir" (Liberigi la Estontecon). Lia ligeco kun la eks-pastro plifortiĝas en 1974 dum restado en Kalifornio, el kio li tiras du artikolojn por Le Nouvel Observateur.

Sed lia evoluo havas sekvojn. En Les Temps Modernes, de kiu li estas eldona respondulo de 1969, siaj rilatoj malboniĝas, En aprilo 1970, lia artikolo "Détruire l'Université" (Detrui la Universitaton) estigas la foriro de Pontalis kaj de Pingaud. Li ankaŭ denuncas la maoisman emon de la ĵurnalo ek'de 1971, kaj, en 1974, makonsento pri numero temanta pri la itala grupo Lotta Continua estigas lia maldungo el la komitato. Tio markas lia malproksimiĝo de Jean-Paul Sartre. En le Nouvel Observateur, kvankam forŝovita el la pri-ekonomika rubriko, li daŭrigas kampanjon kontraŭ la nuklea industrio, kiu kuntrenas premojn fare de Électricité de France (franca nacia elektroproviza kompanio), kontraŭ la ĵurnalo, pere de reklama enspezo: la rifuzo de la revuo aperigi specialan numeron tri tiu temo kondukas, ke li aperigas sian dosieron en la revuo "Que choisir ?[3]".

Li iĝas iom post iom granda figuro de la radikala naturprotektismo. Li trovas en la ekologia ĵurnalo "Le Sauvage" (la sovaĝulo), de 1973, difuzilon por siaj ideoj pri la rilatoj inter ekologio kaj politiko. Li forlasas sian liberecanan tradicion, kiu, ĝis nun, celis subversion de la kapitalismo. Li skizas unuigo inter marksismo kaj ekologio, kie li provas samtempe doni ekologian respondon al la necesoj de la sistemo, kaj denunci la detruemon de la produktismo.

Tra kontraŭ-ekonomika, kontraŭ-utilisma kaj kontraŭ-produktisma penso, li ligas tiun rifuzon de la kapitalisma logiko de akumulo de krudmaterio, energio kaj laboro al kritiko de la konsumismo, kritko pliigata post lia lego de la raporto de la Roma Klubo pri la limoj de la konsumo. La influo de Louis Dumont aperas lia vidpunkto pri la marksista tradicio estiel priekonomika penso, samkiel la liberala tradicio. Lia opono kaj al la hedonisma kaj utilisma individuismo kaj al la materiala kaj pruduktista kolektivismo spegulias la gravecon, kiun havas siaopinie la valoroj de la persono. Lia defendo de la individua memstareco kaj lia pripenso pri ekologio estas por li sama afero. Kun Ivan Illich, kaj kontraŭ la "ekolocentristoj", li defendas medion, kiun li larĝasense konceptas kiel homa medio.

Kun « Écologie et liberté » (Ekologio kaj libereco), lia prezento de ekologio kiel ilo de socia transformo prenas aspekton nete pli antikapitalisma. Emfazante la nepran rilaton inter produktismo, totalismo kaj logiko pri profito. Li asertas ke estas ligo inter la ekologia kaj la kapitalisma krizoj. Li apelacias al « ekologia revolucio, socia kaj kultura, kiu aboliciu la kapitalismajn trudojn ». Sed li ankaŭ volas kunigi tiun ekologisman projekton kun socialan utopion de abolicio de la salajreco. En "Adieux au Proletariat" (Adiaŭ al proletaro, 1980) li ofende kritikas la marksismon kaj la kulton al la proletaro; kritiko kiu ŝokas la tradician maldekstrularon, sed ricevas sukceson de generacio por kiu la grandaj institucioj ne plu respondas pri aspiro al pli granda individua memstareco.

Komence de la 1980-aj jaroj, li rompas de la ideoj kun kiuj li ĝis nun ligiĝis. Unue li rompas kun la sartria movado kaj maldungixas el la revuo Les Temps Modernes post la morto de ĝia fondinto en 1980. Poste li rompas de variaj marksismaj sentemoj, rebatante al iliaj atakoj en Les Chemins du paradis (La vojoj al paradizo, 1983). Li kontraŭdiras la pacifistojn kiam , en 1983, li rifuzas protesti kontraŭ la instalo de usonaj raketoj en Okcidenta Germanio, asertante ke "Ili metis la vivon supre de la liberecon". Ĉi-tiu jaro, li maldungas el "Nouvel Observateur".

Liaj lastaj verkoj Misères du présent, richesse du possible (Mizeroj de la nunaĵo, riĉaĵo de la ebleco, 1997) kaj L'immatériel (La nemateria, 2003) malvolvigas tre fajnan alalizon pri la lastaj evoluoj de la kapitalismo (difinata de iuj kiel ekonomiko de la scio), kun la malapero de la laboro estiel valoro kaj apero de la socia inteligenco kiel kreiva de riĉajoj. Dum ke li ĝis nun li pledis por socia gajno ne kongruanta kun la labortempo, li iĝas favora al minimuma gajno nedependa de la laboro meme. (iuj nomas tion baza enspezo aŭ baza rento, aŭ vivtena rento).

Ĉiuj lastaj jaroj, la revuoj Multitudes kaj EcoRev' (revuo kritika pri politika ekologio) aperigis plurajn artikolojn far de li. Entropia (revuo pri la daŭripova nekresko) aperigis, en sia numero 2-a en marto 2007 unu el liaj lastaj tekstoj. Lia lasta artikolo, verkita kelkaj tagoj antaŭ sia morto por la revuo EcoRev', estas la deirpunkto de la numero 28-a « Repripensi la laboron kun André Gorz »

Ecologica (2008), lia postmorta libro, konsistiĝas el freŝaj kaj malnovaj tekstoj formale elektitaj de li. Dum la lastaj jaroj de sia vivo, André Gorz interesiĝis al la "Nova kritiko pri la valoro" (Anselm Jappe, "Les Aventures de la marchandise" (la aventuroj de la varo), Denoel, 2003), tie estas, nova interpretado de la teorio de Karl Marx, kiu tute malsimilis dis'de la tradiciaj marksismoj. André Gorz tiel rakontis, en unu el siaj lastaj intervjuoj: « Tio, kiu interesas min, de kelkaj jaroj, estas la Nova Interpretado de la kritika teorio de Marx, eldonita de Moishe Postone ĉe Cambridge University Press. Se mi povas eldiri deziron, estas vidi tion tradukata samtempe ke la tri libroj citataj de Robert Kurz ». La libro de Moishe Postone "Time, Labor and Social Domination" (Tempo, Laboro kaj Socia Supereco) estis tradukita en la franca en 2009.

Sociaj temoj

Principo pri modereco

André Gorz rigardis la moderecon kiel nepraĵo por lukti kontraŭ la mizero. La energio estante limigata, la trokonsumo far de la unuj kondamnas la aliajn al la mizero. Sekurigante al ĉiu nemalhaveblan energion, la principo pri energia modereco malhelpas la maljustajn kaj poluajn trokonsumojn.

La malriĉeco estas esence relativa

Laŭ André Gorz, oni estas malriĉa en Vjetnamujo kiam ono marŝas nudpiede,


Notoj kaj referencoj

  1. Atendante sian francan civitanigon, kaj ĉar estis la dum la malvarma milito, li pliŝatis uzi kaŝnomon. Tiu-ĉi venis de Görz, germana nomo de urbo Gorizia, kie estis fabrikita la binoklo, kiun la aŭstrio-hungaria armeo provizis al sia patro
  2. Eldonata pli ol dekkvin jaroj post ĝia finverado
  3. Organo de la "Union Fédérale des Consommateurs" (Federala Unuiĝo de la Konsumantoj) http://www.quechoisir.org/a-la-Une.htm

Eksteraj ligoj

grekefrance Kontraŭ la aŭtomobiloj grekefrance Repripensi la laboron kun André Gorz grekeangle André Gorz French philosopher (el The Guardian) grekefrance Lasta letero al D.