Boriso la 3-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:보리스 3세
eNeniu resumo de redakto
Linio 47: Linio 47:
Pri lia morto naskixgis [[konspira teorio|konspiraj teorioj]] kaj oni akuzis la germanan, rusan, britan sekretservojn.
Pri lia morto naskixgis [[konspira teorio|konspiraj teorioj]] kaj oni akuzis la germanan, rusan, britan sekretservojn.


{{Vivtempo|1894|1943}}
[[Kategorio:Bulgario]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1943]]
[[Kategorio:Historio de Bulgario]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1894]]
[[Kategorio:Saksio-Koburgo kaj Gotao]]


== Vidu ankaŭ jenon: ==
== Vidu ankaŭ jenon: ==

Kiel registrite je 21:00, 12 nov. 2009

Boriso la 3-a
Caro de Bulgario
Boriso la 3-a
Boriso la 3-a
Regado 3-a de oktobro 191828-a de aŭgusto 1943
Antaŭulo Ferdinando la 1-a
Sekvanto Simeono la 2-a
Persona informo
Борис Клемент Роберт Мария Пий Луи Станислав Ксавие Сакскобургготски
Naskonomo Boris Klemens Robert Maria Pius Ludwig Stanislaus Xaver
Борис Клемент Роберт Мария Пий Станислав Сакскобургготски
Naskiĝo 30-an de januaro 1894
en Ŝablono:Flagicon Sofio, Bulgario
Morto 28-an de aŭgusto 1943
en Ŝablono:Flagicon Sofio, Bulgario
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Rila-monaĥejo vd
Religio ortodoksismokatolikismo vd
Etno bulgaroj vd
Lingvoj bulgaragermana vd
Loĝloko Sofio vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Vasil Levski National Military University vd
Subskribo Boriso la 3-a
Familio
Familio Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dinastio House of Saxe-Coburg and Gotha-Koháry (Bulgaria) vd
Patro Ferdinando la 1-a
Patrino Marie Louise de Bourbon-Parma
Gefratoj Prince Kyril, Prince of Preslav • Princess Nadejda of Bulgaria • Princess Eudoxia of Bulgaria vd
Edz(in)o Giovanna Isabella
Infanoj Marie Louise
Simeono la 2-a
Profesio
Okupo monarkooficiromilitistolokomotivestro vd
Laborkampo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boriso la 3-a estis la bulgara caro (la 30-an de januaro 189428-an de aŭgusto 1943) el familio Saksio-Koburgo kaj Gotao, lia patro estis bulgara caro Ferdinando la 1-a.

Baptopatro de Boriso estis la rusa caro, Nikolao la 2-a. Boriso la 3-a akiras klerecon en sofia armea akademio kaj universitato. Li fariĝas la bulgara caro, post abdiko de lia patro post la malvenko en la unua mondmilito.

Post malsukcesa agado de Stambolijskij, la ĉefministro de Bulgario (1919-23), la dekstra opozicio organizas puĉon kun apogo dela caro. Unu tagon de la puĉo, Boriso vizitis la ĉefministron en la naskiĝvilaĝo la 8-an de junio 1923 kaj donacis al li flavmelonon. La puĉo okazis aŭrore, sekvatage kaj je la 11-a horo, la caro jam nomumis Cankov al ĉefministro, oficiroj murdis Stambolijski kelkajn tagojn poste.

Responde al la puĉo, la komunistoj organizis ribelon en septembro, sed tio malsuikcesis kaj la regantoj ekzekutis milojn el la ribelantoj.

La caro geedziĝis en 1930 kun itala princino Johanna por fortigi la italan orientiĝon. En majo de 1934 okazis nova puĉo: la franc-amika Zveno-grupo - kiuj volis konfederacion kun Jugoslavio. Boriso forigis ilin unu jaron poste kaj enkondukis forta caran diktaturon.

Bulgario subskribis amikecan traktaton kun Jugoslavio en 1937. Post sukcesoj de Adolf Hitler, Bulgario turnis sin al Germanio kaj alianciĝis kun ĝi. la caro esperis teritoriajn akirojn per apogo deGermanio kaj Italio. Tio okazis en 1940-41, sed la akiritajn teritoriojn - krom Dobruĝo - perdis Bulgario post la denove perdita mondmilito.

Reciproke al la teritoriaj akiroj, Bulgario devis pli kruele trakti la judojn. Printempe de 1943 la naziaj oficistoj postulis deportadojn de la judoj. Je premo de la religiaj estroj kaj ŝtataj eminentuloj, la caro rifuzis envogonigon de la 50.000 judoj. Pro tio Hitler invitis lin en somero de 1943 al si.

Dum la renkontiĝo la 9-an de aŭgusto, Boriso defendis sian decidon kaj deklaris, ke ne volas ekmiliti kontraŭ la Sovetunio - pro la slava amikeco-. Ses tagojn poste, Hitler provis konvinki lin en Obersalzberg, sed sensukcese. La caro samtege hejmenflugis. Li sekvatage li ĉasis apron en Carska Bistrica kaj montgrimpis kun sia pli juna frato (la plej grandan bulgaran pinton Musalan).

Boriso revenis en Sofion la 23-an de aŭgusto, kie li abrupte malsaniĝis. Boriso la 3-a malfacile povis spiri, havis vomsenton, sentis premon en la brusto kaj eĉ perdis la konscion unufoje. La kuracistoj diagnozis galproblemojn ĉe li. Tiam oni alvenigis la Berlinan kuraciston, kiu ektraktis lin pro kora insuficienco.

La sanstato de la caro ne boniĝis kaj mortis la 28-an de aŭgusto, posttagmeze. Lian morton onidire antaŭanoncis - unu jaron pli frue - la fama bulgara klarvidanto Vanga.

Pri lia morto naskixgis konspiraj teorioj kaj oni akuzis la germanan, rusan, britan sekretservojn.

Vidu ankaŭ jenon:

Ŝablono:Link FA