Nacia Sekureca Agentejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: id:Badan Keamanan Nasional
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:국가안보국
Linio 95: Linio 95:
[[it:National Security Agency]]
[[it:National Security Agency]]
[[ja:アメリカ国家安全保障局]]
[[ja:アメリカ国家安全保障局]]
[[ko:국가안보국]]
[[lt:Nacionalinio saugumo agentūra]]
[[lt:Nacionalinio saugumo agentūra]]
[[nl:National Security Agency]]
[[nl:National Security Agency]]

Kiel registrite je 05:48, 14 nov. 2009

Blazono de National Security Agency

National Security Agency (agentejo pri nacia sekureco) aŭ NSA estas federacia aŭtoritato de Usono, kiu okupiĝas pri la nacia sekureco, same kiel CIA kaj FBI. Ĝi estas do speco de "sekreta servo". Malsame ol CIA kaj FBI, ĝi okupiĝas kaj pri usonaj kaj pri alilandaj aferoj.

Ĝi laboras precipe je la kampo de informo kaj komunikado; tasko ĝia estas protekti la mesaĝojn, kiuj pasas tra registaraj instancoj. Oni supozas, ke komplemente ĝi kontrolas la enhavon de eksterlandaj mesaĝoj, kaj ankaŭ tiujn de usonaj civitanoj.

NSA forte okupiĝas pri ĉifrado kaj okupas monde pintajn fakulojn pri kriptografio sub la kondiĉo, ke ili ne tuj publikigu siajn plej gravajn rezultojn. Oni supozas, ke NSA dungas pli da matematikistoj ol ĉiu ajn alia instanco aŭ firmao.

La centro de NSA situas ĉe Fort Meade en Marilando, ĉ. 16 kilometrojn nord-oriente de Vaŝingtono, ĉe la koordinatoj 39° 06′ 35.48″ N 76° 46′ 11.44″ U / 39.1098556 °N, 76.7698444 °U / 39.1098556; -76.7698444 (mapo)Koordinatoj: 39° 06′ 35.48″ N 76° 46′ 11.44″ U / 39.1098556 °N, 76.7698444 °U / 39.1098556; -76.7698444 (mapo). Ĝi havas propran konektejon ĉe aŭtovojo Baltimore-Washington Parkway, kiu portas la indikon nur por dungitoj de NSA kaj kutime estas gardata de du policaj aŭtoj. Fotoj montras ĉ. 18.000 parklokojn por aŭtoj, kaj oni supozas, ke dise tra la mondo laboras pli ol la duoblo de tiu nombro da dungitoj. RSA estas la dua plej granda konsumanto de elektro en Marilando, kun elektrokostoj de ĉ. 30 milionoj da dolaroj jare.

Historio

La 20-an de marto 1949 la usona defenda ministerio fondis organizon samranga al la Sekureca Agentejo de la Armitaj Fortoj, kiu do ne estis dependa de aliaj sekretaj servoj, sed havis malmulte da propra aŭtoritato. Tamen pro la pligravigo de komunikado oni ekkonsciis, ke por kontroli la mondan komunikadon necesas absolute sendependa, forta instanco.

Tiel prezidento Harry S. Truman en junio 1952 per ordono 12333 ordonis la kreadon de NRA, kiu estis formale instituita en novembro. Tiu ordono estis strikte sekreta kaj estis publikigita nur unu generacion poste.

Personaro

Ĉiuj ĝisnunaj direktoroj de NSA estis oficiroj en la rango de generalo aŭ admiralo. Pro la rivaleco de la usonaj armeoj ili alternas inter tera, aera kaj mara armeoj, kvankam ne strikte. El la ĝisnunaj 16 direktoroj 4 estis de la tera, 7 de la aera kaj 5 de la mara armeo.

Ankaŭ la unuaj vicdirektoroj estis soldatoj, sed la lastaj estis civiluloj.

La centro de NSA

Direktoroj

USA, USAF kaj USN signifas, respektive, United States Army (ter-armeo), United States Air Force (aer-armeo) kaj United States Navy (mar-armeo).

Vicdirektoroj

Famaj kriptografiistoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj