Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
La subskribo de la [[Traktato de Brest-Litovsk]] la [[3-a de marto]] [[1918]] signifis la turkan okupadon de [[Kars]], [[Aĥalciĥo]] kaj [[Aĝario]], zonoj loĝataj de [[armenoj]] kaj [[kartveloj]].
La subskribo de la [[Traktato de Brest-Litovsk]] la [[3-a de marto]] [[1918]] signifis la turkan okupadon de [[Kars]], [[Aĥalciĥo]] kaj [[Aĝario]], zonoj loĝataj de [[armenoj]] kaj [[kartveloj]].


Kun la celo solidiĝi kaj krei fronton kontraŭ [[Turkio]], la regantaj partioj de la nacioj de Transkaŭkazio proklamas la [[Transkaŭkaza Federacia Respubliko]], teorie dependanta de [[Rusio]], kaj ĝi intencas negoci la novajn landlimojn kun la [[osmanidoj]]. La [[Osmanida Imperio]] montriĝas nefleksebla kaj ekiĝas militado inter la turkoj, kartveloj kaj armenoj. La azeroj de Musavato en tiu momento estis batalantaj kontraŭ la Bakua Komunumo.
Kun la celo solidiĝi kaj krei fronton kontraŭ [[Turkio]], la regantaj partioj de la nacioj de Transkaŭkazio proklamas la Transkaŭkazan Federacian Respublikon, teorie dependanta de [[Rusio]], kaj ĝi intencas negoci la novajn landlimojn kun la [[osmanidoj]]. La [[Osmanida Imperio]] montriĝas nefleksebla kaj ekiĝas militado inter la turkoj, kartveloj kaj armenoj. La azeroj de Musavato en tiu momento estis batalantaj kontraŭ la Bakua Komunumo.


Ĉar la unuiĝo kun Rusio oferis nenian garantion, la Transkaŭkaza [[Sejmo|Dieto]] proklamas la tutan sendependecon la [[9-a de aprilo]] [[1918]]. Samkiel la Komisariato, la tri transkaŭkazaj nacioj daŭre estas regataj de la kartvelaj socialdemokratoj, la daŝnakaj armenoj kaj la musavataj azeroj. La '''Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko''' ekzistas malpli ol kvin semajnoj: [[Kartvela Demokratia Respubliko|Kartvelio]] forlasas ĝin la [[26-a de majo]] 1918, kaj ekigas plurajn diskutojn kun la germanaj kaj osmanidaj aŭtoritatoj en [[Batumo]], por la negocado de la landlimo. Du tagojn poste, [[Azerbajĝana Demokratia Respubliko|Azerbajĝano]] kaj [[Armena Demokratia Respubliko|Armenio]] ankaŭ sekvas la kartvelan ekzemplon kaj la Resplubliko malaperas..
Ĉar la unuiĝo kun Rusio oferis nenian garantion, la Transkaŭkaza [[Sejmo|Dieto]] proklamas la tutan sendependecon la [[9-a de aprilo]] [[1918]]. Samkiel la Komisariato, la tri transkaŭkazaj nacioj daŭre estas regataj de la kartvelaj socialdemokratoj, la daŝnakaj armenoj kaj la musavataj azeroj. La '''Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko''' ekzistas malpli ol kvin semajnoj: [[Kartvela Demokratia Respubliko|Kartvelio]] forlasas ĝin la [[26-a de majo]] 1918, kaj ekigas plurajn diskutojn kun la germanaj kaj osmanidaj aŭtoritatoj en [[Batumo]], por la negocado de la landlimo. Du tagojn poste, [[Azerbajĝana Demokratia Respubliko|Azerbajĝano]] kaj [[Armena Demokratia Respubliko|Armenio]] ankaŭ sekvas la kartvelan ekzemplon kaj la Resplubliko malaperas..

Kiel registrite je 15:48, 14 nov. 2009

Flago de la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko
Transkaŭkaza Federacio

La Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko (TFDR, ЗКДФР) estis federacia respubliko naskiĝinta en la Transkaŭkazio de la Rusa Imperio en 1918, dum tiu ĉi imperio disiĝis dum la Rusia enlanda milito. La juna respubliko ne povis postvivi pro la malforteco de la centra registaro kiu ne povis kontroli la naciajn politikajn movadojn de la tri membroŝtatoj: Armenio, Kartvelio kaj Azerbajĝano.

La Februara Revolucio signifis la malfortiĝon de la rusa regado sur la nacioj de Transkaŭkazio. La Provizora Rusa Registaro starigis specialan komitaton cele al la regado de la regiono, tamen, la povo estis plenumita de la deputitoj de la Nacia Konsilantaro de la Popoloj de Kaŭkazio. Ekde la komenco, la azeraj deputitoj, membroj de la rusa dumao kaj simpatiantoj de Musavato, regis la Nacian Konsilion.

La 20-a de septembro 1917, la Nacia Konsilantaro de la Popoloj de Kaŭkazio proklamis en Tbiliso la kreadon de la Transkaŭkazia Komisariato. Tiu ĉi decido estis apogata de la moderata naciisma maldekstro, social-revoluciuloj de Kartvelio, socialdemokratoj Daŝnakaj armenoj kaj musavataj azeroj. Tiu ĉi registaro estis neefika, ĉar la reganta partioj en Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝano estis kiuj kontrolis la situacion en siaj respektivaj nacioj.

Post la Oktobra Revolucio, la 15-a de novembro 1917, la maldekstro de Azerbajĝano ribeliĝas kontraŭ la centra registaro kaj proklamas la Bakuan Komunumon.

La subskribo de la Traktato de Brest-Litovsk la 3-a de marto 1918 signifis la turkan okupadon de Kars, Aĥalciĥo kaj Aĝario, zonoj loĝataj de armenoj kaj kartveloj.

Kun la celo solidiĝi kaj krei fronton kontraŭ Turkio, la regantaj partioj de la nacioj de Transkaŭkazio proklamas la Transkaŭkazan Federacian Respublikon, teorie dependanta de Rusio, kaj ĝi intencas negoci la novajn landlimojn kun la osmanidoj. La Osmanida Imperio montriĝas nefleksebla kaj ekiĝas militado inter la turkoj, kartveloj kaj armenoj. La azeroj de Musavato en tiu momento estis batalantaj kontraŭ la Bakua Komunumo.

Ĉar la unuiĝo kun Rusio oferis nenian garantion, la Transkaŭkaza Dieto proklamas la tutan sendependecon la 9-a de aprilo 1918. Samkiel la Komisariato, la tri transkaŭkazaj nacioj daŭre estas regataj de la kartvelaj socialdemokratoj, la daŝnakaj armenoj kaj la musavataj azeroj. La Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko ekzistas malpli ol kvin semajnoj: Kartvelio forlasas ĝin la 26-a de majo 1918, kaj ekigas plurajn diskutojn kun la germanaj kaj osmanidaj aŭtoritatoj en Batumo, por la negocado de la landlimo. Du tagojn poste, Azerbajĝano kaj Armenio ankaŭ sekvas la kartvelan ekzemplon kaj la Resplubliko malaperas..

Germanaj militŝipoj alvenas al la Kartvela Demokratia Respubliko fine de majo, pri kio Kartvelio devis rezigni la teritoriojn Batumo, Kars, Ardahan, Aĥalciĥo kaj Aĥalkalako, favore de la Osmanida Imperio. La turka okupado daŭras, ĉar la osmanida armeo eniras Azerbajĝanon en junio 1918, subtenataj de la Musavato, por venki la Bakuan Komunumon. La bolŝevikoj de la Komunumo ne volas peti helpon al la britoj kaj la menŝevikoj elpelas ilin de la regado la 31-a de julio. Estas proklamata la Diktaturo de Centra Kaspio kaj la 17-a de aŭgusto la britaj trupoj eniras en Bakuon, por apogi la menŝevikojn kaj fusili la bolŝevikojn. Sed la 15-a de septembro la britoj devis foriri antaŭ la supereco de la turkoj kaj la Musavato denove kontrolas la tutan regionon de Azerbajĝano. Tamen, la osmanida apogo malaperas per la subskribo de la Armistico de Mudros, ĉar kvankam Turkio gajnis en Azerbajĝano, ĝi perdis la Unuan Mondmiliton. La turkoj retiriĝis de Transkaŭkazio kaj la britoj revenas en decembro 1948.

La malvenkoj de la Osmanida Imperio signifis la naskiĝon de la turka naciismo kaj la komenco de la Milito por la Sendependiĝo de Turkio. Turkio mallonge militis kontraŭ Armenio (Turko-Armena Milito (1920)), kiu multe malfortigis Armenion. Tuj post tio, Armenio devis konfronti la sovetan invadon ekde Azerbajĝano, kiu estis invadita de la bolŝevikoj en 1920. Kartvelio, la sola antikva respubliko de la Federacio kiu restis sendependa, ankaŭ estis invadita de la sovetoj en februaro 1921.

En 1922, la nacioj de Transkaŭkazio denove estis administrataj en Federacia Respubliko, ĉifoje soveta, sub la nomo Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko. En tiu jaro ĝi estis aneksita al Sovetio.