Windisch: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 053 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
==Historio==
En la 1-a jarmilo antaŭ Kristo en Windisch ekzistis [[keltoj|kelta]] opido, tio estas setlejo ĉirkaŭigita de defendoremparo. En la jaro [[-15|15 antaŭ Kristo]] alvenis al la regiono la romiaj legionoj de Cezaro, kiuj konstruis tie la legionejon ''Vindonissa'', kiu de [[-14|14 antaŭ Kristo]] ĝis [[101|101 post Kristo]] estis la ĉefkvartalo de tri romiaj legionoj. Sekvis civila fazo dum pli ol cent jaroj, kaj tiam la romianoj denove konstruis kastelon en la 3-a jarcento, kiun ili definitive forlasis en la jaro [[401]].
En [[mezepoko]] en Windisch aperis la familio de la [[Habsburgoj]], kies prasidejo situis 2 kilometrojn sudokcidente de la hodiaŭa komunumo.
La 1-an de majo [[1308]] en Windisch estis mortigita reĝo [[Alberto la 1-a de Habsburgo]] de lia nevo duko [[Johano de Ŝvabio]]. Por memorigi la familian tragedion, la reĝa vidvino [[Elisabeto de Goricio-Tirolo]] fondis monaĥejon, kiun ŝi nomis ''Königsfelden''.
 
En la jaro [[1415]] la bernanoj konkeris la [[Argovio|Argovion]], kaj Windisch fariĝis berna. Kiam la Monaĥejo Königsfelden dum la [[reformacio]] en la jaro [[1528]] estis mondigita, Windisch fariĝis parto de la berna [[vokto|voktejo]] Königsfelden. En la jaro [[1798]] Argovio estis okaze de la [[Helveta Revolucio]] kun helpo de la francaj trupoj de Napoleono liberigita de la berna servuteco, kaj Windisch fariĝis parto de la helveta kaj poste en [[1803]] de la aktuala [[Kantono Argovio]].
 
Planoj de kunigo de Windisch kaj la najbara urbo Brugg al unu sola komunumo fiaskis en popola voĉdono la 24-an de septembro 2006 klare.
 
==Eksteraj Ligiloj==

Navigada menuo