Killwangen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 32: | Linio 32: | ||
==Eksteraj Ligiloj== |
==Eksteraj Ligiloj== |
||
{{el}}[http://www.killwangen.ch Oficiala retejo de la komunumo Killwangen] |
{{el}}[http://www.killwangen.ch Oficiala retejo de la komunumo Killwangen] |
||
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1641.php Killwangen en la Historia Leksikono de Svislando] |
|||
Kiel registrite je 21:06, 15 dec. 2009
Killwangen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Baden |
Koordinatoj | 47° 26′ 0″ N 8° 21′ 0″ O / 47.43333 °N, 8.35000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 8° 21′ 0″ O / 47.43333 °N, 8.35000 °O (mapo) |
Areo | 2,43 km² |
Alteco | 393 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8956 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Killwangen estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1781 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La vilaĝo Killwangen situas inter la sudokcidenta bordo de la rivero Limato kaj la nordorienta deklivo de la montoĉeno Heitersberg kies arbaron tranĉas multnombraj ravinetoj. La malnova vilaĝokerno situas ĉe la piedo de Heitersberg, dum la novaj kvartaloj proksime de la stacidomo situas en la rivera ebenaĵo. La komunumo komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Spreitenbach.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Killwangen limas en nordo al Würenlos, en oriento al Spreitenbach, en sudokcidento al Oberrohrdorf, kaj en nordokcidento al Neuenhof.
Trafiko
La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Baden, kiu fakte estis la unua svisa fervojlinio. La stacidomo portas la nomon Killwangen-Spreitenbach, sed situas komplete sur teritorio de Killwangen. Tra la komunumo pasas ankaŭ buslinioj kaj se la Regiontransporto Baden kaj de la Zurika Trafikunio.
La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn norde en Neuenhof.
Historio
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Killwangen grekeKillwangen en la Historia Leksikono de Svislando