Fonduo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg:Фондю
Linio 35: Linio 35:
[[Kategorio:Svisa kuirarto]]
[[Kategorio:Svisa kuirarto]]
[[Kategorio:Manĝaĵoj]]
[[Kategorio:Manĝaĵoj]]



[[af:Fondue]]
[[af:Fondue]]
[[ar:الفانديو]]
[[ar:الفانديو]]
[[bg:Фондю]]
[[ca:Fondue]]
[[ca:Fondue]]
[[cs:Fondue]]
[[cs:Fondue]]

Kiel registrite je 07:48, 19 dec. 2009

Fonduo unu el la naciaj menuoj de Svislando

Fonduo (france fondue, germane Fondue, itale fonduta kaj alemane Fondü) estas svisa nacia fromaĝmenuo. Oni manĝas la fonduon kutime trempante per longaj forkoj panpecon en komunan poton. La vorto devenas de la franca vorto "fondre", kiu signifas en Esperanto "fandi". Laŭ la legendo la invento de la fonduo reiras al la Laktosupo de Kappel.

Ingrediencoj

Por pretigi fonduon por 6 personoj necesas 1,2 kg da fromaĝmiksaĵo, tradicie oni utiligas po duone malmolan fromaĝspecon (ekzemple fromaĝo el Emme-ValoGrejerco) kaj duonmolan specon (ekzemple Vacherin el Friburgo). Krome necesas 3 ajolodentoj, pipro, muskato kaj aliaj spicoj laŭ gusto, 7,5 dl da blanka vino, glaso da blanka brando kaj kulereto da amelo. Kaj nature memkompreneble necesas blanka pano (por 6 personoj 1,5 kg).

Pretigado

Unue oni tranĉu la tutan panon en kubojn (de proksimume 2x2x2 cm).

Oni nun senŝeligas la ajlodentojn kaj per ĝi ŝmiras la fondukahelon. Tiam oni metas la kahelon sur malaltan fajron (inter 80 kaj 100°C) kaj metas ĉiujn supre nomitajn ingrediencojn kune en la kahelon. Dum la fromaĝmiksaĵo varmiĝas kaj fandiĝas oni devas konstante kirli por eviti, ke la fromaĝo bruliĝu kaj formiĝu buletoj. Fakte la bona kirlado estas la ĉefa sekreto, por ke fonduo bone sukcesu. Kiam la fromaĝo fariĝis komplete flua, kvazaŭ bela flava supo de durflua konsistenco, oni povas servi la fonduon.

Servado kaj manĝado

Oni servas al ĉiu kunmanĝanto teleron kun panon kaj specialan fonduforkon. En la mezon de la tablo oni metas varmtenilon (tradicie funkcianta kun flamo, ĉu per brulpasto, alkoholo aŭ kandelo). Ĉiu kunmanĝanto nun metas pankubon sur la pinton de sia forko, trempas ĝin en la fluanta fromaĝmiksaĵo en la komuna poto, kiu estas metita sur la varmtenilon, kaj poste ĝin manĝas. Persono, kiu perdas sian pankubon en la fondukahelo, ricevas "punon" (do ekzemple devas kanti ion aŭ fari alian ŝercaĵon).

Trinkaĵoj

Kun fonduo oni nepre ne trinku malvarmajn senalkoholajn trinkaĵojn, ĉar tiam la fromaĝo povas kaŭzi buletojn en la stomako, kiuj malfacile digesteblas. Rekomendas do aŭ varma teo aŭ tizano (ekzemple verveno) aŭ blanka vino (en alkoholo la fromaĝo dissolviĝas).

Alkoholo en la fonduo forvaporiĝas

Por personoj, kiuj pro religiaj kialoj ne devas trinki alkoholon necesas konstati, ke la alkoholo dum la kuirado de la fonduo praktike komplete forvaporiĝas kaj tial la fonduo mem, kiam oni ĝin manĝas, tute ne posedas ebriigan efikon. Do eĉ infanoj senprobleme povas ĝui. Kelkaj personoj povas alergie reagi al la fondumiksaĵoj. La simptomoj estas forta malvarmumo la postan tagon. Al tiuj personoj estas rekomendita manĝi nur tre malmulte da fonduo aŭ entute rezigni.

Historio

La fonduo havas jarcentan tradicion. Sur la alppaŝtejoj la bovgardistoj vivis somere tre izolitaj. La bazaj nutraĵoj produkteblaj mem en tiuj lokoj estis pano kaj fromaĝo.

Laŭ diversaj tradiciaj rakontoj, kies fontoj tamen malklaras, la monaĥo dum fastado ne rajtis manĝi malfluan nutraĵon. Per fandita fromaĝo eblis satiĝi sen rompi la fastoregulojn. En Svislando vaste konata estas la mito, ke la origino de la fonduo estas la Laktosupo de Kappel, kiun la du malamikaj aremoj dum la 1-a milito de Kappel apud Hausen ĉe Albis kune manĝis, dum la gvidantoj negocadis.

La vera origino de la fromaĝfonduo ne estas konata. Kaj svisoj kaj savojanoj (kie la savoja fonduo kiel fodnue savoyarde estas landa specialaĵo) pretendas, ke ili estas la inventistoj. La fromaĝfonduo kiel svisa nacia menuo ekzistas nur ek de la 1950-aj jaroj, kiam ĝi tutsvise konatiĝis pro la enmeto de la menuo en la armeajn kuirlibrojn. la soldatoj kunportis la recepton de la armeservo al siaj familioj, kaj fakte ĝis hodiaŭ la kuirado de la fonduo estas tradicie vira tasko. Rolon, kiun eĉ la virina liberiga movado neniam kontestis.

En la jaro 1955 la firmao Zingg AG surmerkatigis la unuan pretan fonduon. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en Svislando estis farita granda varbokampanjo kun la slogano FIGUGEGL (mallongigo por la alemana frazo Fondue Isch Guet Und Git E Gueti Luune (kio signifas: Fonduo bongustas kaj kreas boan etoson!). En tiu tempo eblis lui en la fromgaxvendejoj la kahelon, fonduforkojn kaj varmtenilon bonpreze. Tia servo hodiaŭ ne plu ekzistas, ĉar praktike ĉiu svisa familio posedas propran fonduilaron.

(Tiu-ĉi ĉapitro baziĝas sur libera traduko de la koncerna ĉapitro en la germanlingva vikipedio.)

Tradicio en la svisa Esperanto-movado

Ĉe multaj Esperanto-grupoj en Svislando la fonduo estas tradicia menuo por Zamenhoffesto aŭ konkluda manĝo dum renkontiĝoj.