Ĉetioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 52: Linio 52:
* del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eldonistoj.) (2006): ''[[Handbook of the Birds of the World]]'' (Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions, Barcelona. <small>ISBN 849655306X</small>
* del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eldonistoj.) (2006): ''[[Handbook of the Birds of the World]]'' (Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions, Barcelona. <small>ISBN 849655306X</small>
* Fuchs, J.; Fjeldså, J.; Bowie, R.C.K.; Voelker, G. & Pasquet, E. (2006): The African warbler genus ''Hyliota'' as a lost lineage in the Oscine songbird tree: Molecular support for an African origin of the Passerida. ''Molecular Phylogenetics and Evolution'' '''39'''(1): 186-197. <small>{{doi|10.1016/j.ympev.2005.07.020}}</small> (HTML resumo)
* Fuchs, J.; Fjeldså, J.; Bowie, R.C.K.; Voelker, G. & Pasquet, E. (2006): The African warbler genus ''Hyliota'' as a lost lineage in the Oscine songbird tree: Molecular support for an African origin of the Passerida. ''Molecular Phylogenetics and Evolution'' '''39'''(1): 186-197. <small>{{doi|10.1016/j.ympev.2005.07.020}}</small> (HTML resumo)

{{birdoj}}


[[kategorio:Ĉetiedoj]]
[[kategorio:Ĉetiedoj]]

Kiel registrite je 01:45, 20 dec. 2009

Ŝablono:Taksonomio korektita

CettiaĈetioj estas genro de malgrandaj insektovoraj kantobirdoj kiu formas la kernon de la ĵus agnoskata familio de Ĉetiedoj. Ili estis iam lokataj ene de la Silviedoj, kiu tiam estis rubejtaksono por la silviecaj Sylvioidea. La teritorioj de tiu genro etendiĝas el Eŭropo al okcidenta Pacifiko. La plej ĵusa priskribita specio estas la Buganvila ĉetio (Cettia haddeni) el Insulo Bougainville de Papuo-Nov-Gvineo.

La ĉetioj kunhavas vivstilon kaj rilatan adaptadon kaj apomorfojn kun la Bradypterus, kiu fakte estas pli rilataj al la genroj Locustella kaj Megalurus kaj pli malproksimaj disde Cettia. Ambaŭ genroj estas malgrandecaj birdoj bone adaptitaj al grimpado inter arbustaro. Ili estas tre longvostaj birdoj, unuavide iom rememorigaj de trogloditedoj.

Tiuj estas tre surteremaj birdoj, kiuj loĝas en densaj habitatoj kiaj densaj arbaroj kaj kanejoj. Ili piediras for el ĝenado pli ol flugas. La similoj laŭ plumaro kaj kaŝkutimoj igas ke tiuj birdoj estas malfacile identigeblaj.

Ĉetioj estas kutime tre aŭ grizece brunaj supre kaj sablokoloraj aŭ helgrizaj sube. Ili havas malmultan bildon krom la ĉiama superokula strio. Ĝenerale ili aspektas laŭkolore tre similaj al la pli senmarkaj specioj inter Acrocephalus. Megaluredoj estas kutime pli sveltaj kaj havas tre longan kaj pintecan voston, sed ili estas ankaŭ tre similaj.

Specioj

Tiu genro ŝajne estas nemonofiletika. Ŝajne ĝi disiĝis hazarde. La Ĉetio (C. cetti), la tipa specio, ŝajne estas pli proksima al la genro Tesia el Sudorienta Azio kaj najbaraj regionoj. Aliaj, tiaj kiaj la fama uguisu (鶯, Japana ĉetio, C. diphone) kaj la Brunflanka ĉetio (C. fortipes) apartenas al grupo kiu povus inkludi la strangan specion de la Larĝabeka ĉetio (Tickellia hodgsoni). Tiu lasta specio diferencas ege pro siaj akraj koloroj sed laŭ kutimaro estas tipa "arbusta-trilbirdo".[1]

Notoj

  1. Alström et al. (2006), Fuchs et al. (2006)

Referencoj

  • Alström, P.; Ericson, P.G.P.; Olsson, U. & Sundberg, P. (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015 PDF plena teksto
  • del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eldonistoj.) (2006): Handbook of the Birds of the World (Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 849655306X
  • Fuchs, J.; Fjeldså, J.; Bowie, R.C.K.; Voelker, G. & Pasquet, E. (2006): The African warbler genus Hyliota as a lost lineage in the Oscine songbird tree: Molecular support for an African origin of the Passerida. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(1): 186-197. COI:10.1016/j.ympev.2005.07.020 (HTML resumo)