Ĉefplumo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kategorio:Birda anatomio
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: en:Flight feather estas artikolo elstara
Linio 43: Linio 43:
[[Kategorio:Birda anatomio]]
[[Kategorio:Birda anatomio]]


[[en:Flight feather]]
[[en:Flight feather]] {{LigoElstara|en}}
[[es:Pluma de vuelo]]
[[es:Pluma de vuelo]]
[[fr:Penne (ornithologie)]]
[[fr:Penne (ornithologie)]]

Kiel registrite je 02:42, 26 dec. 2009

Ruĝa milvo (Milvus milvus) elmontranta siajn flug- kaj vosto-plumojn.

Ĉefplumoj estas longaj, rigidaj kaj malsimetriaj plumoj sur la flugiloj kaj la vosto de birdoj.

La ĉefplumoj de la flugiloj estas nomataj flugoplumoj, kaj tiuj de vosto: vostoplumoj.

Ilia ĉefa funkcio estas generi la movoforton kaj la levoforton neprajn al la flugo. Ili tamen povas havi aliajn funkciojn (defendo de la teritorio, seksa allogo, manĝo...)

Iuj birdoj havas videblajn ĉefplumojn, kiujn ili montras por altiri seksajn partnerojn, aliaj permesas aŭdigi sonon dum la flugo.

Dentetoj ĉe la pinto de flugplumoj de noktaj birdoj (Strigedoj) faras, ke ili flugas senbrue por pli efike ĉasi. La rigidegaj vostoplumoj de la Pegedoj helpas alkroĉi sin al la trunkoj, kiujn ili beke frapadas.

Eĉ la neflugantaj birdoj gardis ĉefplumojn, kvankam foje kun tute ŝangita formo.

La mudo de tiaj plumoj grave malhelpas la birdojn. Ili evoluigis variajn strategojn: Iuj perdas ĉiujn ĉefplumojn kune, kaj rezignas flugi mallongtempe, aliaj daŭrigas la mudon dum pluraj jaroj.

Flugplumoj

Flugplumoj situas ĉe la supra parto de la flugilo. Ligamento ligas iliajn kalamojn kun la flugilaj ostoj. Ili formas kontinuan planon. Oni dividas ilin al

Vostoplumoj

Ilia nombro estas pliofte dekdu (ses paroj). La centra paro povas esti pli longa (kiel ĉe la Faetonedoj). Ili utilas kiel bremsilo por la alteriĝo.



Ŝablono:LigoElstara