Murgenthal: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:


==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Murgenthal datas el la jaro [[1254]] kiel ''Murgatun''. La komunumoparto Balzenwil jam estis unuan fojon menciita en la jaro [[1197]] kiel ''Balzeuiler''.
La unua dokumenta mencio de Murgenthal datas el la jaro [[1254]] kiel ''Murgatun''. La komunumoparto Balzenwil jam estis unuan fojon menciita en la jaro [[1197]] kiel ''Balzeuiler''. La unua dokumenta mencio de Riken datas el la jaro [[1306]] kiel ''Richen''.


En [[mezepoko]] Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil apartenis la la [[vokto|voktejo]] [[Arburgo]], kiu apartenis unue al la [[Grafoj de Froburgo]], kaj poste al la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj fine al ties heredantoj la [[Habsburgoj]]. En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj la voktejo Arburgo fariĝis berna posedaĵo. Post la [[Helveta Revolucio]] la tiamaj komunumoj Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil estis atribuitaj al la distrikto Langenthal de [[Kantono Berno]]. Post la fino de la [[Helveta Revolucio]] la komunumo estis aldonita al la [[distrikto Zofingo]] de la nove kreita [[Kantono Argovio]].
En [[mezepoko]] Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil apartenis la la [[vokto|voktejo]] [[Arburgo]], kiu apartenis unue al la [[Grafoj de Froburgo]], kaj poste al la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj fine al ties heredantoj la [[Habsburgoj]]. En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj la voktejo Arburgo fariĝis berna posedaĵo. Post la [[Helveta Revolucio]] la tiamaj komunumoj Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil estis atribuitaj al la distrikto Langenthal de [[Kantono Berno]]. Post la fino de la [[Helveta Revolucio]] la komunumo estis aldonita al la [[distrikto Zofingo]] de la nove kreita [[Kantono Argovio]].

Kiel registrite je 21:13, 4 jan. 2010

Murgenthal
Blazono de Murgenthal
Faktrabdomo en Ricken, komunumo Murgenthal
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 16′ 0″ N 7° 50′ 0″ O / 47.26667 °N, 7.83333 °O / 47.26667; 7.83333 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 0″ N 7° 50′ 0″ O / 47.26667 °N, 7.83333 °O / 47.26667; 7.83333 (mapo)
Areo 18,61 km²
Alteco 412 m super marnivelo
Poŝtkodo 4853
Komunumkodo {{{kodo}}}
Dosiero:XX
Mapo de Murgenthal
vdr

Pri la komunumo

Murgenthal estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2870 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo situas ĉe la sudokcidenta pinto de Kantono Argovio kaj limas al la kantonoj Berno, Soloturno kaj Lucerno. La nordokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Aro kaj la sudokcidentan limon la rivero Murg, kiu en la plej okcidenta pinto de la komunumo alfluas al Aro.

Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Murgenthal mem, la vilaĝoj kaj setlejoj Balzenwil, Glashütten, Riken kaj Walliswil.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Murgenthal limas en nordoriento al Rothrist, en oriento al Vordemwald, en sudoriento al Brittnau, en sudo al Pfaffnau (Kantono Lucerno), en okcidento al Roggwil kaj Wynau (ambaŭ en Kantono Berno) kaj Wolfwil (Kantono Soloturnto), kaj en nordokcidento al Fulenbach (Kantono Soloturnto).

Trafiko

Murgenthal situas ĉe la trajnlinio de Olten al Berno kaj ĝia stacidomo estas servata de regionaj trajnoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Langenthal.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Berno al Zuriko kaj la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de 6 kilometroj en Rothrist.

Historio

La unua dokumenta mencio de Murgenthal datas el la jaro 1254 kiel Murgatun. La komunumoparto Balzenwil jam estis unuan fojon menciita en la jaro 1197 kiel Balzeuiler. La unua dokumenta mencio de Riken datas el la jaro 1306 kiel Richen.

En mezepoko Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil apartenis la la voktejo Arburgo, kiu apartenis unue al la Grafoj de Froburgo, kaj poste al la Grafoj de Kiburgo kaj fine al ties heredantoj la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj la voktejo Arburgo fariĝis berna posedaĵo. Post la Helveta Revolucio la tiamaj komunumoj Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil estis atribuitaj al la distrikto Langenthal de Kantono Berno. Post la fino de la Helveta Revolucio la komunumo estis aldonita al la distrikto Zofingo de la nove kreita Kantono Argovio.

La hodiaŭa komunumo estiĝis en la jaro 1901 per la kunigo de la antaŭaj komunumoj Riken kaj Balzenwil kun Murgenthal.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Murgenthal grekeMurgenthal en la Historia Leksikono de Svislando grekeBalzenwil en la Historia Leksikono de Svislando grekeRiken en la Historia Leksikono de Svislando


Ŝablono:Zofingo (distrikto) Ŝablono:Projekto