Johann Bayer: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Johann Bayer
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Ioannes Bayerus
Linio 26: Linio 26:
[[ja:ヨハン・バイエル]]
[[ja:ヨハン・バイエル]]
[[ko:요한 바이어]]
[[ko:요한 바이어]]
[[la:Ioannes Bayerus]]
[[lb:Johannes Bayer]]
[[lb:Johannes Bayer]]
[[nds:Johann Bayer]]
[[nds:Johann Bayer]]

Kiel registrite je 22:05, 8 jan. 2010

Kuprogravuraĵo el Uranometria: Oriono

Johann Bayer [johan baje] (naskita en 1572 en Rain (Bavario), mortinta la 7-an de marto 1625 en Augsburg) estis germana juristo kaj astronomo.

Johann Bayer laboris kiel advokato en Augsburg kaj fervore dediĉis sin al la astronomio. Lia plej granda merito estas la publikaĵo Uranometria, omnium asterismorum continens schemata, nova methoda delineata, kiu liveris la unuajn uzeblajn stelmapojn. En ĝi Johann Bayer klasifikis la stelojn de ĉiu konata konstelacio laŭ ties heleco uzante grekajn literojn kaj la genitivon de la latina nomo de la konstelacio: ekz. Alpha Lyrae por la plej hela stelo de la Liro (latine:Lyra), Beta Lyrae por la dua plej hela ktp.

La stela atlaso Uranometria parte baziĝis sur la observoj de Tycho Brahe kaj estis la unua atlaso de la kompleta stelsfero. Ĝi enhavis 51 mapojn: po unu por la 48 ptolemeaj konstelacioj, unu kun 12 konstelacioj de la suda duonsfero kaj du superrigardaj mapoj por orientiĝi pri la videblo de konstelacioj je certaj tempo kaj loko.

Luna kratero estas nomita laŭ Bayer.