Notofago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
[[Dosiero:Nothofagus obliqua Shoot LeavesCupules.jpg|thumb|[[Ŝoso]]j, [[folio]]j, kaj [[kupulo]]j de ''Nothofagus obliqua'']]
[[Dosiero:Nothofagus obliqua Shoot LeavesCupules.jpg|thumb|[[Ŝoso]]j, [[folio]]j, kaj [[kupulo]]j de ''Nothofagus obliqua'']]
[[Dosiero:Nothofagus nervosa.jpg|thumb|right|''Nothofagus alpina'']]
[[Dosiero:Nothofagus nervosa.jpg|thumb|''Nothofagus alpina'']]
[[Dosiero:NothofagusTruncataFoliage.jpg|thumb|''Nothofagus fusca'' var. ''colensoi'', folioj.]]
[[Dosiero:NothofagusTruncataFoliage.jpg|thumb|''Nothofagus fusca'' var. ''colensoi'', folioj.]]

'''Notofago''' aŭ '''Ŝajnfago''' ( '''''[[Nothofagus]]''''' ), kelkfoje konata per la evitenda nomo '''Suda fago''', estas [[Aŭstralazia ekozono|aŭstralazia]] kaj [[Nov-Tropika ekozono|neotropika]] [[genro]] kun proksimume 35 [[Specio (biologio)|specioj]] de [[arbo]]j kaj [[arbedo]]j originaj de la mezvarma ĝis tropika [[Suda duonglobo]], nome suda [[Sudameriko]] ( [[Ĉilio]], [[Argentinio]] ) kaj [[Aŭstralio]] ( orienta & sudorienta Aŭstralio, [[Tasmanio]], [[Nov-Zelando]], [[Nov-Gvineo]] kaj [[Nov-Kaledonio]] ). Freŝdate, [[fosilio]]j estis trovitaj en [[Antarkta ekozono|Antarkto]] <ref> Li, H.M. and Z.K. Zhou 2007, 1525-1535.</ref>.

==Priskribo==
==Priskribo==
[[Dosiero:Flor fem Rauli.jpg|thumb|150px|left|''N. alpina'' : femalaj floroj.]]
[[Dosiero:Rauli Flor masc.jpg|thumb|150px|left|''N. alpina'' : masklaj floroj.]]

La [[folio]]j estas segildentaj aŭ glatrandaj, ĉiamverdaj aŭ [[falfolia]]j. La [[frukto]] estas malgranda, platigita aŭ [[Triangulo|triangula]] [[nukso]], enŝlosita en [[kupulo]]j kiuj entenas 2-7 nuksojn.

Kiel registrite je 09:06, 9 jan. 2010

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Notofago
Biologia klasado
Ordo: Fagaloj Fagales
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ŝosoj, folioj, kaj kupuloj de Nothofagus obliqua
Nothofagus alpina
Nothofagus fusca var. colensoi, folioj.

NotofagoŜajnfago ( Nothofagus ), kelkfoje konata per la evitenda nomo Suda fago, estas aŭstralazia kaj neotropika genro kun proksimume 35 specioj de arboj kaj arbedoj originaj de la mezvarma ĝis tropika Suda duonglobo, nome suda Sudameriko ( Ĉilio, Argentinio ) kaj Aŭstralio ( orienta & sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Nov-Zelando, Nov-Gvineo kaj Nov-Kaledonio ). Freŝdate, fosilioj estis trovitaj en Antarkto [1].

Priskribo

N. alpina : femalaj floroj.
N. alpina : masklaj floroj.

La folioj estas segildentaj aŭ glatrandaj, ĉiamverdaj aŭ falfoliaj. La frukto estas malgranda, platigita aŭ triangula nukso, enŝlosita en kupuloj kiuj entenas 2-7 nuksojn.

Notofagaj specioj estas uzataj kiel nutraĵoplantoj de la larvoj de noktpapilioj el la genro Aenetus inkluzive A. eximia kaj A. virescens ( familio Hepialidae ).

Multaj individuoj estas ekstreme maljunaj, kaj iam oni kredis ke iuj populacioj ne kapablis reproduktadon en nuntempaj cirkonstancoj sur la lokoj kie ili kreskadas, krom per radikaj ŝosoj ( neseksa reproduktado ), estante relikva arbaro el pli malvarma estinteco. Ekde tiam estas pruvita ke seksa reproduktado povas okazi [1], sed disvastiĝo en malvarmetaj, izolitaj alt-altitudaj medioj je mezvarmaj kaj tropikaj latitudoj konformas al teorio ke la specio pli abundis dum pli malvarmeta pasinteco [2].

Taksonomio

Pasintece la genro estis komprenita en la familio de la fagacoj, sed sciencaj esploradoj estas pruvintaj ke ĝi estas genetike diferenca, kaj nuntempe ĝi estas inkluzivita en sia propra familio, la Nothofagaceae aŭ notofagacoj.

La genro estas klasifikita laŭ la sekvantaj sekcioj [3] :

Sekcio Brassospora ( tipo Nothofagus brassii )
  • Nothofagus aequilateralis ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus balansae ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus baumanniae ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus brassii ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus carrii ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus codonandra ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus crenata ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus discoidea ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus flaviramea ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus grandis ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus nuda ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus perryi ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus pseudoresinosa ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus pullei ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus resinosa ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus rubra ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus starkenborghii ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus stylosa ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus womersleyi ( Nov-Gvineo )
Sekcio Fuscospora ( tipo Nothofagus fusca )
  • Nothofagus alessandri ( Centra Ĉilio )
  • Nothofagus fusca ( Nov-Zelando )
  • Nothofagus gunnii ( Aŭstralio : Tasmanio )
  • Nothofagus solandri ( Nov-Zelando )
  • Nothofagus truncata ( Nov-Zelando )
Sekcio Lophozonia ( tipo Nothofagus menziesii )
  • Nothofagus alpina (=N. procera) ( Centra Ĉilio/Argentinio )
  • Nothofagus cunninghamii ( Aŭstralio : Viktorio, Tasmanio )
  • Nothofagus glauca ( Centra Ĉilio )
  • Nothofagus macrocarpa ( Centra Ĉilio )
  • Nothofagus menziesii ( Nov-Zelando )
  • Nothofagus moorei ( Aŭstralio : Novsudkimrio, Kvinslando )
  • Nothofagus obliqua ( Ĉilio/Argentinio )
Sekcio Nothofagus ( tipo Nothofagus antarctica )
  • Nothofagus antarctica ( Sudaj Argentinio kaj Ĉilio )
  • Nothofagus betuloides ( Sudaj Argentinio kaj Ĉilio )
  • Nothofagus dombeyi ( Centra Ĉilio kaj Anda Patagonio - Argentinio )
  • Nothofagus nitida ( Suda Ĉilio kaj verŝajne Argentinio )
  • Nothofagus pumilio ( Argentinio/Ĉilio )

Disvastiĝo

Arealo

La modelo de distribuo ĉirkaŭ la Pacifika Rando ( angle : Pacific Rim ) sugestas ke la disvastiĝo de la genro datiĝas de la epoko kiam Antarkto, Aŭstralio kaj Sudameriko estis ligitaj kiel kolektiva teroamaso nomata Gondvano [4].

En Sudameriko la norda genrolimito situas apud Nacia Parko La Campana kaj la Montoj de Vizcachas en la centra parto de Ĉilio.[5].

Vidu Ankaŭ

Referencoj

  1. Li, H.M. and Z.K. Zhou 2007, 1525-1535.
  2. Dawson, J. W. 1966
  3. Nothofagus (france)
  4. Native Forest Network (2003) Gondwana Forest Sanctuary
  5. Hogan, C. Michael 2008

Bibliografio