Little Boy: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: [[Dosiero:Gun-type fission weapon numlabels.svg|thumb|350px|'''Principo de la atombombo ''Little Boy''''' <br />1. Eksplodo de kordito <br />2. Kanono <br />3. Kava "pafaĵo" el uranio <... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:56, 12 jan. 2010
Little Boy (en la angla: "knabeto") estis la koda nomo de la unua atombombo milite uzata. Ĝi estis faligita sur Hiroŝimon en Japanio, de la usona bombaviadilo Enola Gay la 6-a de aŭgusto 1945.
Laŭ estimo[1], de 2007, la nuklea eksplodo de "Little Boy" mortigi inter 90 000 kaj 160 000 homojn, sur loĝantaro de 310 000.
Principo
Tiu bombo, malvovlita en la kadro de la Projekto Manhattan dum la dua mondmilito, entenis 64,1 kilogramojn da riĉigita uranio.
La ŝargo da uranio estis dividata en du masoj: la "pafaĵo", kava cilindro de 38,5 kg, estis ĵetita, per eksplodo de kordito en kanono, kontraŭ la "celtabulon", cilindro de 25,6 kg. La "pafaĵo" ŝoviĝis ĉirkaŭ la "celtabulon", tiamaniere, ke tio kreis sojlan mason ekigantan nuklean ĉenan reakcion.
Kelkaj tagoj poste, la 9-a de aŭgusto 1945, dua bombo kromnomita "Fat Man" detruis Nagasakon.
-
interna konsistigo de Little Boy (anglaj tekstoj)
-
maketo de Little Boy en la National Museum of the Air Force[2]
-
Bombaviadilo Enola Gay kaj ĝia ŝipanaro
-
Nuklea nubo super Hiroŝimo, post la eksplodo
Notoj kaj referencoj
- ↑ angle Kiom mortis en Hiroŝimo ? el "Radiation Effect Reaserch Fundation"
- ↑ National Museum of the Air Force
Eksteraj ligoj
grekefrance La bombo de Hiroŝimo grekefrance Malvolvo de la nuklea bombo - "Little Boy" kaj "Fat Man" grekefrance La unua atombombo grekeangle Oftaj demandoj pri la unuaj nukleaj armiloj grekeangle Arkivoj pri nukleaj armiloj grekeangle La historio de Enola Gay