Habsburgo AG: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BenzolBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Habsburg (Argòvia)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"datas el" -> "datiĝas el"
Linio 28: Linio 28:


==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Habsburgo datas el la jaro [[1027]] kiel ''Habesbur'' kaj ''Habesburch''.
La unua dokumenta mencio de Habsburgo datiĝas el la jaro [[1027]] kiel ''Habesbur'' kaj ''Habesburch''.


Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la [[bronzepoko]] kaj dum la tempo de la [[romio|romianoj]] setlis homoj. Proksimume en la jaro [[1020]] [[Radbot (Habsburgo)|Radbot]], Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon ''Habichtsburg'' (en [[Esperanto]]: ''[[Akcipitro]]-Kastelo'') kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la [[Habsburgoj]]. Kiam la Habsburgoj fariĝis grava reganta dinastio, la kastelo ne plu taŭgis kiel familia sidejo kaj estis pruntedonita al servantoj.
Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la [[bronzepoko]] kaj dum la tempo de la [[romio|romianoj]] setlis homoj. Proksimume en la jaro [[1020]] [[Radbot (Habsburgo)|Radbot]], Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon ''Habichtsburg'' (en [[Esperanto]]: ''[[Akcipitro]]-Kastelo'') kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la [[Habsburgoj]]. Kiam la Habsburgoj fariĝis grava reganta dinastio, la kastelo ne plu taŭgis kiel familia sidejo kaj estis pruntedonita al servantoj.

Kiel registrite je 05:06, 20 jan. 2010

Habsburgo
Blazono de Habsburgo
Habsburgo
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 27′ 50″ N 8° 11′ 10″ O / 47.46389 °N, 8.18611 °O / 47.46389; 8.18611 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 50″ N 8° 11′ 10″ O / 47.46389 °N, 8.18611 °O / 47.46389; 8.18611 (mapo)
Areo 2,23 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 5245
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Habsburgo
vdr

Pri la komunumo

Habsburgo (alemane kaj germane Habsburg) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝia samnoma kastelo estis la prasidejo de la granda nobela dinastio de la Habsburgoj. La komunumo havis 427 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La vilaĝo Habsburgo situas oriente de la monto Wülpelsberg sur kies pinto situas la prakastelo de la Habsburgoj. La norda flanko de Wülpelsberg deklive falas al la valo de la rivero Aro (rivero), dum oriente kaj sude etentiĝas iomete oblikva altebenaĵo kun la nomo Birrfeld.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Habsburgo limas en nordo al Brugg, en oriento al Hausen, en sudo al Scherz, kaj en okcidento al Schinznach-Bad.

Trafiko

La komunumo Habsburgo situas flanke de la trafikvojoj. Ĝi atingeblas per loka trafikvojo ek de Brugg kaj Scherz, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭto, kiu konektas la komunumon al la publika trafikreto.

La nacia svisa aŭtovojo A3 pasas en tunelo kun longeco de 1,2 km sub la komunumo. La plej proksima alveturejo al ĝi troviĝas en distanco de proksimume 4 km en Brugg.

Historio

La unua dokumenta mencio de Habsburgo datiĝas el la jaro 1027 kiel Habesbur kaj Habesburch.

Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la bronzepoko kaj dum la tempo de la romianoj setlis homoj. Proksimume en la jaro 1020 Radbot, Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon Habichtsburg (en Esperanto: Akcipitro-Kastelo) kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la Habsburgoj. Kiam la Habsburgoj fariĝis grava reganta dinastio, la kastelo ne plu taŭgis kiel familia sidejo kaj estis pruntedonita al servantoj.

En la jaro 1415 la bernanoj konkeris Argovion kaj forĉasis la Habsburgojn el sia pralando. La loko ricevis plurfoje novajn posedantojn kaj falis en la jaro 1528 sub la administrado de la kamparvokto de Königsfelden. En marto 1798 Argovio estis liberigita dum la Helveta Revolucio de la berna servuteco kaj ek de tiam la vilaĝo Habsburgo apartenas al la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun kaj signifoj de la nomo Habsburgo

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Habsburgo grekeLa komunumo Habsburgo en la Historia Leksikono de Svislando



Ŝablono:Projekto