Pierre Bayle: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: uk:П'єр Бейль; cosmetic changes
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be-x-old:П'ер Бэйль
Linio 47: Linio 47:
[[Kategorio:Mortintoj en 1706]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1706]]


[[be-x-old:П'ер Бэйль]]
[[da:Pierre Bayle]]
[[da:Pierre Bayle]]
[[de:Pierre Bayle]]
[[de:Pierre Bayle]]

Kiel registrite je 02:21, 22 jan. 2010

Pierre Bayle
Persona informo
Naskiĝo 18-a de novembro 1647
en Carla le Comte, Francio
Morto 28-a de decembro 1706
en Roterdamo, Nederlando
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj francalatina
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean Bayle
Okupo
Okupo filozofoverkistoprofesoroĵurnalisto • literaturkritikisto • teologo • historiisto • vortaristo
Verkoj Dictionnaire Historique et Critique
vdr

Pierre BAYLE (18-a de novembro 164728-a de decembro 1706) estis franca filozofo kaj verkisto. Li naskiĝis en Carla le Comte (nuntempe franca departemento Ariège) kaj mortis en Roterdamo.

Li estis eminenta pioniro de klerismo, li per uzo de streta kaj konsekvenca rezonado, agadis kontraŭ religia dogmatismo, por la disigo de ŝtato kaj eklezio, postulis toleron kontraŭ la ateistoj, kaj pli ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj honeste sekvas la konkludojn de sia propra koncienco (li difinis la "rajtojn de la serĉvaganta menso"). Oni tenas lin fondinto de la fontkritika historiskribo.

Lin komence instruis sia patro, kalvinista ministro, sed li enpaŝis poste al la jesuisto-internejo de Toulouse. Post unu monato konvertiĝis li 1669 al la romkatolika kredo. Post 17 monatoj li rekonvertiĝis al la kalvinismo kaj fuĝis al Ĝenevo, pro eviti la eblajn konsekvencon. Tie li ekkonatiĝis kun la instruoj de René Descartes. Li laboris kelkajn jarojn sub la Bèle kiel hejma instruisto de diversaj parizaj familioj. En la jaro 1675 li estis invitita al la filozofa fakulatto de la protestanta Universitato de Sedan. En la jaro 1681 la universitato estis fermita. Bayle trovis noavn postenon kiel profesoro pri filozofo kaj historio ĉe Ecole Illustre en Rotterdam. Tie li aperigis post unu jaro la skribaĵon Pensées diverses sur la comète de 1680 (diversaj pensoj pri la kometo) kiel sian kritikon pri la laboro de Louis Maimbourg pri la historio de kalvinismo.

En 1684 aperigis Bayle diversajn literaturan kritikon sub la titolo Nouvelles de la république des lettres (novaĵoj pri la respubliko de la verkularo) . 1693 li devis forlasi sian instruan postenon kaj la precipe liberalan vidpunkton pro plijara disputo kun Pierre Jurieu. Bayle eluzis tiun cirkonstancon por ofere verki lian ĉefverkon Dictionnaire historique et critique (historia kaj ekzamena vortaro). Dum liaj lastaj jaroj vortigis li sennombrajn skribojn kaj replikojn al kritiko de lia vortaro (kiu, la studoj pri entenoj de la tiamaj personaj bibliotekoj tion montras, estis en Francio unu inter la plej legataj libroj dum la 18-a jarcento), kaj korespondis kun kleruloj de tuta Eŭropo. Lia laborkiomo estis eksterordinara, kaj oni povas diri, ke li mortigis sin per laboro. Li mortis 1706 en Roterdama ekzilo.

Verkoj

  • Historical and Critical Dictionary (1695-1697; 1702, enlarged; best that of P. des Maizeaŭ, 4 vols., 1740)
  • Les Œuvres de Bayle (3 Bände, The Hague)
  • Émile Gigas (Hg.), Choix de to correspondance inédite de Pierre Bayle (Paris, 1890 de Budé (Hg.))
  • Lettres inédites adressées a JA Turretini (Paris, 1887)

Literaturo

  • Ludwig Andreas Feuerbach, Pierre Bayle (1838)
  • des Maizeaŭ, Vie de Bayle
  • Jean Philibert Damiron, La Philosophie en France au XVIII' siècle (1858-1864)
  • Charles Augustin Sainte-Beuve, “Du genie critique et de Bayle" (Revue des deux mondes, 1-a de decembro, 1855)
  • A Deschamps, La Génèse du scepticisme erudit chez Bayle (Liege, 1878)
  • J Denis, Bayle et furleu (Paris, 1886)
  • Ferdinand Brunetière, La Critique littéraire au XVIII' siècle (vol. 1, 1890) kaj La Critique de Bayle (1893)
  • JF Stephen, Horae Sabbaticae (London, 1892, 3rd ser. pp. 174192)
  • A Cazes, P. Bayle, sa vie, ses œuvres, etc. (1905)

Eksteraj ligoj: