Camilo José Cela: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Camilo Jose Cela
Linio 38: Linio 38:
[[ca:Camilo José Cela Trulock]]
[[ca:Camilo José Cela Trulock]]
[[cs:Camilo José Cela]]
[[cs:Camilo José Cela]]
[[da:Camilo Jose Cela]]
[[de:Camilo José Cela]]
[[de:Camilo José Cela]]
[[el:Καμίλο Χοσέ Θέλα]]
[[el:Καμίλο Χοσέ Θέλα]]

Kiel registrite je 17:58, 22 jan. 2010

Camilo José CELA [kamilo ĥoSE sela] (* 11-a de majo 1916 en Iria-Flavia (Galegio), † 17-a de januaro 2002) estis hispana verkisto. Li estis filo de galega patro kaj brita patrino.

Cela komencis sian literaturan karieron verkante poemojn kiam li ankoraŭ ne aĝis dudek jarojn. Post La familio de Pascual Duarte, romano kiu subite famigis lin en 1942, Cela publikigis en la sekvanta jaro Pabellón de reposo ("Ripoz-pavilono"), lirika kaj elegia serio da viv-impresoj de ftizulo en sanatorio. Lia tria romano titoliĝas Nuevas aventuras de Lazarillo de Tormes ("Novaj aventuroj de Lazarillo de Tormes") speco de modernigo de la prototipoj de la kruda mondo pikareska. Sekvis poste Viaje a La Alcarria ("Vojaĝo al La Alcarria") aŭ rakonto pri vagado tra mizeraj kampoj kaj vilaĝoj de stepeca regiono en la centra Hispanio; La Colmena ("La Abelujo") unu el liaj plej ŝatataj libroj, realisma priskribo de la individuaj vivoj de homoj sencelaj, frustritaj aŭ morale kriplaj loĝantaj en la Madrido post-milita; La Catira ("La Blondulino"), vasta, impona panoramo de la Venezuelo kaj de ties temperamenta gento. Inter aliaj verkoj, menciindas ankaŭ: Mrs. Caldwell habla con su hija ("S-ino Caldwell parolas kun sia filino"), San Camilo, 1936 ("Sankta Camilo, 1936") kaj laste Mazurca para dos muertos ("Mazurko por du mortintoj"), kiu recivis en 1984 la Nacian Premion Literaturan. En la jaro 1989 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Karakteriza trajto de Camilo José cela estas, ke li montras nenian simpation al siaj propraj herooj, eĉ se ilin taŭzas ĉiaj afliktoj kaj mizeroj. Li tenas sin aparte, por ke la komuniko inter la fikcio kaj la leganto fluu sen la baroj, aŭ la devioj, kiujn povus provoki personaj sentoj aŭ interpretoj. Tio donas al liaj verkoj ian sekan atmosferon de kruda cinikeco; sed kio finfine valoras estas tio, ke la leganto povu travivi kun siaj propraj memgeneritaj indigno aŭ kompato la peripetiojn de la roluloj.



Famaj verkoj

  • La familia de Pascal Duarte (romano, 1942)
  • Viaje a la Alcarria (vojaĝraporto, 1948)
  • La colmena (romano, 1951)
  • San Camilo (romano, 1969)
  • Mazurca para dos muertos (romano, 1983)

En Esperanto aperis:

La familio de Pascual Duarte / trad. Fernando de Diego. - [Barcelona: Esperanto-Centro, proks. 1985]. - 163 p. : ilustr. - (Hispana literaturo ; 1)
ISBN 84-398-3623-6
Originalo: La familia de Pascual Duarte <Esp.>