Insulo de la Junularo (Kubo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Isla de la Juventud
Linio 57: Linio 57:
[[simple:Isla de la Juventud]]
[[simple:Isla de la Juventud]]
[[sv:Isla de la Juventud]]
[[sv:Isla de la Juventud]]
[[tr:Isla de la Juventud]]
[[war:Isla de la Juventud]]
[[war:Isla de la Juventud]]
[[zh:青年岛]]
[[zh:青年岛]]

Kiel registrite je 14:22, 23 jan. 2010

La Insulo de la Junularo (Isla de la Juventud) estas insulo de la Kariba Maro, kiu estas parto de la ŝtato de Kubo, kune kun la insulo Kubo kaj aliaj malgrandaj insuletoj.

Situo sude de Kubo
Situo sude de Kubo

Ĝia areo estas 3.056 km². Ĝi formas, kune kun pli da 600 neloĝataj insuletoj la arkipelagon de la Canarreos, en la sudokcidenta parto de Kubo, en la Golfo de Batabanó, je 50 km de la insulo de Kubo (je 162 km de Havano).

La insulo estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo je la 13-a de junio de 1494 dum lia dua vojaĝo al Ameriko, kaj nomita La Evangelista. Laŭlonge de la jaroj ĝi ŝanĝis sian nomon, interalie al Isla de las cotorras (de la psitakoj), Colonia Reina Amalia (Kolonio Reĝino Amalia), Isla de los Piratas (de l' Piratoj), kaj eĉ Isla del Tesoro (insulo de la Trezoro). Antaŭ la alveno de Kolumbo ĝi estis nomata Siguanea, Camarcó kaj Guanaja.

Dum multaj jaroj ĝi estis sidejo de piratoj, kaj oni asertas ke ĝi inspiris la novelon de Robert Louis Stevenson "La insulo de la Trezoro".

En la 19-a jarcento la hispana metropolo organizas ĝian koloniadon, kaj fondas ĝian ĉefurbon Nueva Gerona (Nova Ĝirono), je la 17-a de decembro de 1830.

En tiu epoko ĝi estis konita kiel Isla de los Deportados (de l' Deportitoj) kaj poste Isla de Pinos (Insulo de Pinoj). Per tiu ĉi nomo ĝi estis konata ĝis 1978, kiam ĝi ricevis la nomon de Insulo de la Junularo, pro la miloj de diverslandaj junuloj kiuj tie studis kaj laboris.

Komence de la 20-a jarcento, post la Milito de Sendependiĝo de Kubo, la suvereneco de la insulo estis diskutita de la okupanta registaro de Usono, ĝis 1907, kiam tiu registaro agnoskis la suverenecon de Kubo super ĝi.

Post la atako al la Kazerno Moncada, en 1953, Fidel Castro kaj aliaj partoprenantoj estis enkarcerigitaj en la Malliberejo tie situanta, ĝis majo 1955, kiam ili ricevis amnestion. Ankoraŭ ekzistas diversaj prizonoj en la insulo.

Nuntempe Isla de la Juventud estas konsiderata speciala municipo. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 79.000 homoj. La ekonomio baziĝas en la agrokulturado de citrusaj fruktoj kaj la turismo.




Ŝablono:Aldonaj bildoj