Eŭzebio de Cezareo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Eusebius dari Kaisaria
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Linio 50: Linio 50:
[[hr:Euzebije Cezarejski]]
[[hr:Euzebije Cezarejski]]
[[hu:Caesareai Euszebiosz]]
[[hu:Caesareai Euszebiosz]]
[[hy:Եվսեբիոս Կեսարացի]]
[[id:Eusebius dari Kaisaria]]
[[id:Eusebius dari Kaisaria]]
[[it:Eusebio di Cesarea]]
[[it:Eusebio di Cesarea]]

Kiel registrite je 02:17, 26 jan. 2010

Eŭsebio de Cezareo
Ne konfuzu kun alia Eŭsebio.

Religio > Kristanismo > Eŭsebio de Cezareo


Eŭsebio de Cezareo (ĉ. 260 - ĉ. 340) (latine, Eusebius) estis historiisto de la kristana eklezio, episkopo de Cezareo en Palestino kaj partopreninto en la Koncilio de Niceo. Lia ĉefa verko estas Historio eklezia (ĉ. 325, greklingva), kiu estas historio de kristanismo ekde la naskiĝo de Jesuo Kristo ĝis la Koncilio en 325. Li kompilis la historion el la pli antikvaj verkoj (multaj nun perditajn) de historiistoj (ekzemple, Josephus), episkopoj, sanktuloj kaj herezuloj. Lia historio fariĝis la "tradicia" historio de frua kristanismo. Li verkis la historion por aliaj kristanoj.

Alia nomo de Eŭsebio estis Eŭsebio Pamfilio ĉar li estis amiko de Pamfilo.

Eŭsebio estis alte klerigita kaj admiranto de Origeno kaj Konstantino.

Doktrine, Eŭsebio kredis al duon-arianismo kaj unufoje eĉ provizis rifuĝejon al Ario mem. Duon-arianismo staris meze inter arianismo kaj katolikismo. La Koncilio prenis la baptan kredon de Eŭsebio kaj redaktis ĝin por produkti la Nicean Kredon, kiu favoris katolikismon kontraŭ arianismo. Por fari tion, la Koncilio aldonis la vorton homoousios ("kunsubstanca") al lia kredo. Eŭsebio subskribis la Nicean Kredon, sed poste staris kontraŭ ĝi: laŭ duon-arianismo, Kristo kaj Dio ne estas homoousios (sama ousios aŭ substanco) sed homoiousios (simila substanco).

La Nova testamento de Eŭsebio ekskludis la librojn:

Kvankam tiuj libroj estis legitaj en multaj preĝejoj en lia tago, laŭ Eŭsebio ili ne estis menciitaj de la aŭtoroj en la tempo de la apostoloj. Malsimile al la aliaj libroj de la Nova testamento. La kanono de la Nova testamento ne estis firme decidita ĝis la jarcento post Eŭsebio.

Laŭ Eŭsebio, Paŭlo skribis 14 leterojn, inkluzive de la letero al la Hebreoj. La greka de la letero estas pli bonstila ol la aliaj leteroj ĉar ĝi estas traduko el la hebrea.

Eŭsebio opinias, ke la Apokalipso ne estis verkita de Johano la Evangeliisto ĉar la greka estas pli aĉa ol lia evangelio.

...