Montaraj herbejoj kaj arbustaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {| cellpadding="2" cellspacing="0" class="infobox geography" style="border: 1px #aaa solid; float:right; clear:right; border-collapse: collapse text-align:center margin-left:0.75em; marg...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:14, 31 jan. 2010

Biomoj (klasifiko de la WWF)
Tersupraĵaj Biomoj
Akvaj Biomoj
Tundro Kontinentaj plataxjoj
Tajgo Marbordoj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Riverbordarbaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj Lagoj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Koralrifoj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Algarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj Flosglacio
Tropikaj kaj subtropikaj savanoj kaj arbedaroj Gejseroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Malvarmaj submarfontoj
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj Bentaj zonoj
Kserofitarbedaroj Pelagaj zonoj
Mediteraneaj arbaroj, maldens-arbaroj kaj arbustaroj Neritikaj zonoj
Mangrovarbaroj
Aliaj biomoj
Enroka biomo


Montaraj herbejoj kaj arbustaroj estas biomo difinita far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). La biomo inkluzivas alt-altitudajn ( montarajn, subalpajn, kaj alpajn ) herbejojn kaj arbustarojn tra la mondo.

Montaraj herbejoj kaj arbustaroj situante super la arbolimo kutime estas konataj kiel alpa tundro, kiuj troviĝas en montaraj regionoj tra la mondo. Sub la arbolimo estas subalpaj kaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj. Kriplaj subalpaj arbaroj estas konataj kiel arbaraĉoj, kaj troviĝas ĵus sub la arbolinio, kie malmildaj, vantaj cirkonstancoj kaj malriĉaj grundoj kreias nanajn kaj tordigitajn arbarojn de malrapide kreskantaj arboj.

Montaraj herbejoj kaj arbustaroj, precipe en subtropikaj kaj tropikaj regionoj, ofte disvolviĝis kiel vitualaj insuloj, disigitaj de aliaj montaraj regionoj je pli varmaj, malpli altaj regionoj, kaj multfoje gastigas multajn diferencajn endemiajn plantojn kiuj disvolviĝis reagante sur malvarma, humida klimato kaj abunda sunlumo. Karakterizaj plantoj de tiuj vimedioj prezentas adaptiĝojn kiel rozetajn strukturojn, vaksajn supraĵojn, kaj foliojn kun multaj triĥomoj ( plantharoj ).

Unika karakterizo de multaj humidaj tropikaj montaraj regionoj estas la ĉeesto de gigant-rozetaj plantoj por varieco de plantofamiloj, kiel lobelio ( Lobelia ) ( Afrik-Tropiko), Puya (Neotropiko), Cyathea ( Nov-Gvineo ), kaj Argyroxiphium ( Havajo ).

La plej vastaj Montaraj herbejoj kaj arbustaroj konstituas la neotropikajn paramojn de la Andoj. Tiu ĉi tipo de biomo ankaŭ troviĝas en la montaroj de orienta kaj sudorienta Afriko, Monto Kinabalu en Borneo, la plej altaj altitudoj de Okcidentaj Ghats en suda Hindujo kaj en la Centraj Altaĵaroj de Nov-Gvineo.

Kie la cirkonstancoj estas pli sekaj, oni trovas montarajn herbejojn, savanojn, kaj maldens-arbarojn, kiel la Etiopiajn Altaĵarojn, kaj montarajn stepojn, kiel la stepojn de la Tibeta Altebenaĵo.

Montane grassland and shrubland ecoregions

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj