Graŭera arbustosilvio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Graŭera arbustosilvio | dosiero = |dosiero larĝo = 240px | priskribo de dosiero = Graŭera arbustosilvio | statuso = EN | regno = [[...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
}}
}}


La '''Graŭera arbustosilvio''' ('''''Bradypterus graueri''''') estas specio de [[birdoj]] de la familio de [[Megaluredoj]] iam lokataj en tiu de [[Silviedoj]]. Ĝi enhavas ĉefe speciojn de [[Afriko]].
La '''Graŭera arbustosilvio''' ('''''Bradypterus graueri''''') estas specio de [[birdoj]] de la familio de [[Megaluredoj]] iam lokataj en tiu de [[Silviedoj]]. Ĝi enhavas ĉefe speciojn de [[Afriko]] kaj [[Azio]].


Tiu estas 16 cm longa birdo, kaŝema, senkolora specio. Ĝi estas malhelbruna supre kun tre '''markita punkteco en gorĝo kaj supra brusto''' kaj longa, larĝa vosto kiu havas iom da ruĝeca nuanco kaj horizontala strieco. Helaj subaj partoj kun brunecaj flankoj. Hela superokula strio, nigreca beko kaj ruĝecaj kruroj.
Tiu estas 16 cm longa birdo, kaŝema, senkolora specio. Ĝi estas malhelbruna supre kun tre '''markita punkteco en gorĝo kaj supra brusto''' kaj longa, larĝa vosto kiu havas iom da ruĝeca nuanco kaj horizontala strieco. Helaj subaj partoj kun brunecaj flankoj. Hela superokula strio, nigreca beko kaj ruĝecaj kruroj.

Kiel registrite je 18:58, 14 feb. 2010

Ŝablono:Taksonomio korektita

La Graŭera arbustosilvio (Bradypterus graueri) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.

Tiu estas 16 cm longa birdo, kaŝema, senkolora specio. Ĝi estas malhelbruna supre kun tre markita punkteco en gorĝo kaj supra brusto kaj longa, larĝa vosto kiu havas iom da ruĝeca nuanco kaj horizontala strieco. Helaj subaj partoj kun brunecaj flankoj. Hela superokula strio, nigreca beko kaj ruĝecaj kruroj.

Similaj specioj estas la Blankaflugila arbustosilvio, B. carpalis, sed tiu havas blankajn markojn en flugiloj kaj palajn subajn partojn. La Afrika arbustosilvio, B. baboecala, estas pli malgranda kaj pala. Tamen tiuj specioj estas rare en la samaj marĉoj.

La voĉo estas rapida trilado, antaŭata (kaj foje sekvata) de kelkaj laŭtaj notoj "chap". Tiu estas tre voĉema specio kiu kantas elstare pinte de tigoj kaj foje kiel duopo aŭ dum mallongaj ceremoniaj montroflugoj akompane de flugilzumado kaj malfermitaj vostoj.

Ĝi troviĝas en Burundo, Ruando, orienta Demokratia Respubliko Kongo kaj sudokcidenta Ugando. Ties natura habitato estas fluantaj lagoj kaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La populacio estas nur de 20,000 al 50,000 individuoj kaj malpliiĝas en teritorio de ĉirkaŭ 15,400 km² teorie sed fakte eble nur ĉirkaŭ 200 km².

Ĝi troviĝas en ampleksa vario de montaraj marĉoj, kie ili manĝas malgrandajn skarabojn, raŭpojn, aranetojn kaj malgrandajn semojn. Ĝi estas monogamaj kaj teritoriemaj. Nestoj estas konstruitaj el herboj kiel malgranda tasforma konstruaĵo el Poa leptocrada kaj aliaj herboj kaj penditaj inter foliaro ĉirkaŭ 35 cm supergrunde.

Referencoj

Eksteraj ligoj