Kremacio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: af, cs, es, fi, ko, simple, ta, zh modifo de: he, ru
eNeniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:
* [[urno]]
* [[urno]]
* [[Entombigo]]
* [[Entombigo]]
{{Morto}}

[[Kategorio:Antropologio]]
[[Kategorio:Antropologio]]
[[Kategorio:Sepultado]]
[[Kategorio:Sepultado]]

Kiel registrite je 07:19, 22 feb. 2010

La kremacio de homaj kadavroj estis kutima jam de la plej frua epoko. La historiistoj registras ĉe la Fera Epoko krematoriojn, kiel kampojn de urnoj de Alpiarsa, atribuitaj al keltoj kaj la nekropolon de Alcácer do Sal. Kremacio estiĝis regulo en la pratempa Grekio kaj ĉe la Romioj, kaj ĝis nun estas kutima en kelkaj regionoj kiel Barato.

La unuatempaj kristianoj, prenante kiel modelon la tombon de Jesuo, kaj kiel respektego "al la korpo, kiu entenis la senmortan animon", tuj malaprobis la propravolan detruon de kadavroj.

La Eklezio, jam en la konencas jaroj de kristanismo,nepre malpermesis la kremacion, kaj la pastraro ĝis nun ĝin malkonsilas, certe pro kohera sinteno kun la dogmo pri la releviĝo de la korpoj, difinita en la 4-a Koncilio de Laterano, kaj konfirmita de la 11-a Koncilio de Toledo en la jaro 675.

Tamen, abato Scipion Piattoli komencis en 1774 la movadon por kremacio, kiu vastiĝis tra Svisio, Germanio, Anglio, Francio, k.a., kaj daŭre ĝis nuntempe varbas multegon da adeptoj.

La kremacia ago daŭras nur 30 ĝis 60 minutoj, kaj la kadavro fariĝas restaĵo de cindro ĉirkaŭ 900 ĝis 1.200 gramoj. Anstataŭ multekostaj maŭzoleoj, malmutkostaj urnetoj.

Leĝa Aspekto

Laŭ leĝe, en plej parto de la landoj, estas rajtigite al ĉiu homo la libera elekto je tombigo aŭ la kremacio. En Francio leĝo de 1886 garantias tiun rajton, sed ĉar detruinta la kadavro, la kremacio malpermesas ian postmortan konstaton, kiu iĝus bezona, kelkaj landoj havas specialajn leĝojn pri tio.

Spiritisma Vidpunkto

La spiritoj konsultitaj de Léon Denis respondis, ke ĝenerale la kremacio igas la elkarniĝon pli rapida, pli abrupta, kaj pli forta, eĉ dolora por la animo ligita al Tero per siaj kutimoj, ŝatoj kaj pasioj. Oni scias ke kelkaj spiritoj portempe restas ligitaj al la materia korpo post la transiĝo de la morto, kiel kutime okazas al la sinmortigintoj. La rompo de la fluida ligilo ne ĉiam okazas dum mallonga tempolimo. En tiuj kondiĉoj, la ĵuselkarniĝinto estas kvazaŭ vivmortinto kies sensperceptado, por lia malfeliĉo, daŭre ĉeestas kaj agadas. La kremacio kaŭzos al li angoran psikan traŭmon.

Francisco Cândido Xavier, citinte Emmanuel, deklaris ke la kremacio estas laŭleĝa por ĉiuj, kiuj ĝin deziras, kondiĉe ke pasu periodo de minimume 72 hojoj de atendado por la uzado de krematoria forno, kio povos okazis per la enmeto de la homa restaĵo en malvarmejo. Sed ĉiam restas danĝero de, forpasintaj la 72 horoj, ne kompletiĝis la malligiĝo de la spirito. Do laŭ kelkaj aŭtoroj, kiel Paul Bordier, la kremacio estas efektive tro malmatura inter ni kaj la antaŭzorgo, en la afero, neniam estas troa.

Vidu ankaŭ