Károly Lotz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Лотц, Карой
Linio 38: Linio 38:
[[en:Károly Lotz]]
[[en:Károly Lotz]]
[[hu:Lotz Károly]]
[[hu:Lotz Károly]]
[[ru:Лотц, Карой]]

Kiel registrite je 11:39, 24 feb. 2010

LOTZ Károly (kAroj loc') (16-a de decembro 1833, Homburg vor der Höhe13-a de oktobro 1904, Budapeŝto) estis hungara pentristo.

Lia hungara patrino – post morto de la germana patro – revenis kun la infano al Hungario. Lotz komence volis iĝi skulptisto, sed poste eklernis pentardon ĉe Jakab Marastoni kaj Henrik Weber. Li veturis en 1852 al Vieno, kie li iĝis lernanto kaj poste kunlaboranto de K. Rahl. Li kun lia majstro pentris murbildojn en grandnobelaj palacoj, poste sola pentis murbildojn en gravaj, famaj konstruaĵoj.

Li iĝis instruisto en 1883 en la Provpentrolernejo (Mintarajziskola), ekde 1896 la gvidanto de la dua hungara pentrista majstrolernejo. Li estas elstara hungara pentristo en la dua duono de la 19-a jarcento. Liaj murbildoj respegulas la efikon de la venecia baroka freskopentrado: ili estas leĝeraj, elegantaj. Li verkis skizojn, allogajn portretojn kaj mitologiajn pentraĵojn (sur tiuj lastaj ofte aperis liaj filinoj). Li pentris nudbildojn pri lia filino Kornelia.

(mur)pentraĵoj en

Eksteraj ligoj