Alfred Edward Housman: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 36: Linio 36:
[[en:Alfred Edward Housman]]
[[en:Alfred Edward Housman]]
[[es:Alfred Edward Housman]]
[[es:Alfred Edward Housman]]
[[fa:آلفرد ادوارد هاوسمن]]
[[fr:Alfred Edward Housman]]
[[fr:Alfred Edward Housman]]
[[it:Alfred Edward Housman]]
[[he:אלפרד אדוארד האוסמן]]
[[he:אלפרד אדוארד האוסמן]]
[[it:Alfred Edward Housman]]
[[no:Alfred Edward Housman]]
[[no:Alfred Edward Housman]]
[[pt:Alfred Edward Housman]]
[[pt:Alfred Edward Housman]]

Kiel registrite je 20:24, 3 mar. 2010

Dosiero:Alfred Edward Housman.jpeg
Alfred Edward Housman

Alfred Edward HOUSMAN (plej ofte konata kiel A. E. Housman, n. la 26-an de marto 1859, m. la 30-an de aprilo 1936) estis angla poeto kaj priklasika fakulo.

Vivo

Housman naskiĝis en Fockbury, vilaĝo tuj proksime al Bromsgrove, Worcestershire, kaj estis la plej aĝa filo de solicitoro. En 1877 li eniris en St John's College (Oksfordo) kie li faris klasikajn studojn, sed li ne diplomiĝis ĉar multe de la oksforda kurso ne interesis lin. Kiel studento li enamiĝis al Moses Jackson, kiu estis la amegato de Housman sed kiu ne reciprokis lian amon ĉar Jackson estis aliseksema.

Jackson gajnis postenon ĉe la patenta oficejo en Londono, kaj aranĝis postenon tie por Housman. En 1887 Jackson translokiĝis al Hindio; en 1889 li revenis al Anglio por edziĝi sed Housman ne informiĝis pri tio antaŭ kiam Jackson kaj lia edzino eliris de Anglio.

Dume Housman sendepende daŭrigis siajn studojn, kaj verkis laŭdatajn artikolojn pri klasikaj aŭtoroj. Tiel li tiom famis ke en 1892 li nomumiĝis profesoro de klasika latino ĉe Universitata Kolegio (Londono), kaj en 1911 profesoro ĉe Trinity College (Kembriĝo). Housman estis iom senkompata instruanto kiu ofte forgesis la nomojn de siaj studentoj kaj ofte igis ilin ploremaj.

Liaj kremaciitaj restaĵoj enteriĝis en la tombejo de la paroĥa preĝejo de Ludlow.

Poemoj

Kvankam Housman estis grava klasika fakulo, estis kiel poeto kiel li pli famas. Lia ĉefa poemaro estas A Shropshire Lad (Knabo de Shropshire), verkita dum li loĝis en Londono. Ĝi estis sekvenco de 63 lirikaj poemoj kiu traktas homan mortemon kaj kiu iomete elmonstras lian samseksemon.

Ĉar pluraj eldonistoj rifuzis la verkon, Housman memeldonis ĝin. Ĝi tuj furoris, kaj ankoraŭ popularas. Pluraj komponistoj verkis muzikajn versiojn de poemoj el A Shropshire Lad, inter kiuj estis:

Tradukoj de sep poemoj aperas en Angla antologio.

Literaturo

Citaĵoj el A Shropshire Lad oftas en postaj anglalingvaj literaturaj verkoj. Housman estas la ĉefa protagonisto en The Invention of Love, teatraĵo de Tom Stoppard.