Teŭtonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chobot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:튜턴족
MondalorBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 28: Linio 28:
[[fr:Teutons]]
[[fr:Teutons]]
[[he:טווטונים (שבט עתיק)]]
[[he:טווטונים (שבט עתיק)]]
[[hi:त्यूतन जातियाँ]]
[[hu:Teutonok]]
[[hu:Teutonok]]
[[id:Teuton]]
[[id:Teuton]]

Kiel registrite je 14:03, 4 mar. 2010

La teŭtonoj estis antikva ĝermana popolo, kiuj originis el norda Jutlando. Kune kun cimbroj kaj ambronoj ili popolmigradis ĉirkaŭ 120 antaŭ Kristo de sia hejmo al sudo.

Popolmigrado

Popolmigrado de cimbroj, teŭtonoj kaj ambronoj

Konjekteble ŝtorma tajdo kaj klimatŝanĝo estis kaŭzoj por la popolmigrado. Post varmperiodo inter 2000 a. K. kaj 800 a. K. la klimato malvarmiĝis en nordeŭropo. La konsekvenco estis malsatmizero, la popoloj devis serĉi fertilajn landojn. La teŭtonoj migris kun la cimbroj kaj ambronoj en sudon tra Bohemio, Moravio kaj orientalpoj. En 113 a.K. la ĝermanoj renkontis je la unua fojo kun la Romia imperio. La romia konsulo Papirius Carbo pretendis helpi pri la serĉo, sed la romianoj preparis kaptilon. Ili irigis la ĝermanojn en Noreia kaj du romiaj legioj (12.000 homoj) atakis. Sed la cimbroj, teŭtonoj kaj ambronoj supere venkis.

Poste ili moviĝis al Gaŭlio kaj venkis refoje kontraŭ Romio 109 a.K. ĉe la italia limo, en 107 a.K. kun la tigurinoj kaj en 105 a.K. en Arausio.

Post tio ili vagis multjare en Gaŭlio kaj Iberio. Kiam ili direktis Italion, la popoloj disiĝis. La teŭtonoj kaj ambronoj migris al okcidentitalio kaj la cimbroj migris al norditalio. Eble la dispartiĝo fatalis. La romianoj ekstermis la teŭtonojn kaj ambronojn ĉe Aquae Sextiae (hodiaŭ Aix-en-Provence) en 102 a.K. kaj ekstermis la cimbrojn ĉe Vercellae 101 a.K.