Abituro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nallimbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:아비투어
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Abiturientti
Linio 31: Linio 31:
[[es:Sistema de educación de Alemania#Sector secundario II]]
[[es:Sistema de educación de Alemania#Sector secundario II]]
[[et:Abiturient]]
[[et:Abiturient]]
[[fi:Abiturientti]]
[[fr:Abitur]]
[[fr:Abitur]]
[[ja:アビトゥーア]]
[[ja:アビトゥーア]]

Kiel registrite je 07:03, 6 mar. 2010

Abituro (aŭ abiturienta diplomomatur(ec)diplomo) estas diplomo, kiun oni ricevas kiam oni finas la duagradan lernejon, kutime je aĝo de proksimume 18 jaroj, kaj kiu estas ordinare baza kondiĉo por daŭrigi studadon ĉe universitatoteknika altlernejo (politekniko). Malsamaj landoj havas diversajn sistemojn de abituro.

Leksika rimarkigo

La vorto "abituro" ne estas oficiala, kaj troviĝas nek en PIV nek en ReVo (tamen en la interreto ĝi estas pli ofte uzata ol la alternativa esprimo "abiturienta diplomo"). Ĝi do estas konsiderata kiel proponata novradiko.

Aliflanke ekzistas la jam oficialiĝinta vorto abituriento (el la 4-a Oficiala Aldono). "Abituriento" estas homo, kiu havas abituron.

Kvankam la du radikoj ABITURIENT/ kaj ABITUR/ eniris Esperanton de la germana lingvo, oni uzas ilin en Esperanto ne nur por la germana abituro, sed ankaŭ por ĉiaj similaj diplomoj en aliaj landoj.

En Esperanto do ekzistas du konkurantaj radikoj por priparoli la aferon: La radiko ABITURIENT/ estas oficiala, sed ĉar ĝi signas personon, estas malfacile paroli pri la diplomo nur uzante tiun radikon (oni devas diri "abiturienta diplomo"). La radiko ABITUR/ havas la avantaĝon ke oni povas facile paroli pri la diplomo ("abituro") kaj pri persono kun tiu diplomo ("abiturulo" aŭ "abiturinto"), sed ĝi estas ĝis nun ne-oficiala.

La ekzameno por ricevi la diplomon nomiĝas aŭ "abiturienta ekzameno" aŭ "abitura ekzameno".

Etimologio

La radiko devenas (tra aliaj lingvoj, precipe la germana) de la latina verbo abire = foriri, tra ties futura participo abiturus = forironta; ĝi do rilatas al la foriro de la lernejo (gimnazio).

Abitura ekzameno

La abitura ekzameno estis enkondukita en 1788 en Prusio por limigi la kandidatojn al la universitatoj. En Hungario la unua abitura ekzameno okazis en 1851.

Vidu ankaŭ jenon:

Kanalizacia kovrilo kun la vorto "Abitur", ĉe gimnazio en Kleinmachnow