Efezo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: th:เอฟาซัส
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: da:Efesus
Linio 41: Linio 41:
[[cs:Efesos]]
[[cs:Efesos]]
[[cy:Effesus]]
[[cy:Effesus]]
[[da:Efesus]]
[[de:Ephesos]]
[[de:Ephesos]]
[[el:Έφεσος]]
[[el:Έφεσος]]

Kiel registrite je 13:06, 7 mar. 2010

  • loko: 37.92 Norde, 27.28 Oriente
  • loĝantaro: 300 mil en 150 a.K.

Efeso (latine, Ephesus), greka urbo de Ionio (okcidenta Anatolio) kiu staris kie la rivero Cayster fluis en la Egean Maron, estis la plej granda urbo de la romia provinco de Asia. Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco kaj la centro de la kulto de la virga diino Artemisa, kie staris la plej granda el ŝiaj temploj, la Templo de Artemisa, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Efeso havis la plej grandan teatron de la imperio, kun 50 mil sidlokoj. Sankta Paŭlo predikis en la urbo tri jarojn (65-68) kaj Sankta Johano, laŭ tradicio, tie verkis sian evangelion (ĉ. 90). En 431, la urbo estis la loko de la Koncilio de Efeso, kiu deklaris, ke Sankta Maria estas la Dipatrino.

Sed spite de tia grandeco, riĉeco kaj famo, la ora epoko de Efeso venis antaŭ la imperio: en la 2-a jarcento a.K., Efeso estis unu el la ĉefaj kaj plej riĉaj havenoj de la Mediteraneo kaj havis 300 mil loĝantojn.

En -334, Aleksandro la Granda kaptis la urbon. En -133, Efeso falis sub la regon de la romia imperio.

De -100 ĝis 100, Efeso estis la centro de komerco por sklavoj en Mediteraneo.

Efeso estis fondita en la 10-a jarcento a.K. -- de amazonoj laŭ legendo -- kaj fariĝis unu el al ĉefaj urboj de Ionio. La loĝantaro venis plejparte el Ateno.

Kie tiu granda urbo unufoje staris, nun staras Ayasuluk, malgranda turka vilaĝo. Efeso estis mortigita de ŝlimo, malario kaj kristanismo: pro la jarcentoj da ŝlimo el la Cayster, en la tempo de la bizanca imperio, granda, malaria marĉo kreskis inter Efeso kaj la maro. Kaj kristanismo formortigis la alian industrion de la urbo: la kulton de Artemisa. En 381 la imperiestro fermis la Templon, kiu, starinta vake, fariĝis ŝtonminejo. La konkuro de Konstantinopolo ekde la 4-a jarcento verŝajne ne helpis.

Multaj ruinaĵoj el la klasika urbo ankoraŭ staras.

Ankaŭ staranta sur monto apud Efeso estas la domo de Sankta Maria, loko de pilgrimado por kristanoj kaj muzulmanoj kaj de solenaĵoj je la 15-a de aŭgusto. Laŭ tradicio, post la krucumado de Jesuo Kristo, Sankta Johano portis Marian kun si al Efeso.

Ironie, la originala nomo de la urbo estis Apasas, "urbo de la patrina diino". Kaj la kulto de la virga Sankta Maria anstataŭis la kulton de la virga Artemisa.

Famaj loĝantoj: Heraklito, Sankta Johano, Sankta Maria

Vidu ankaŭ: Turkio