Pantanalo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Pantanal.jpg|thumb|200px|Pantanalo en pluva sezono]] |
[[Dosiero:Pantanal.jpg|thumb|200px|Pantanalo en pluva sezono]] |
||
'''Pantanalo''', [[portugala lingvo|portugallingve]] ''Pantanal'' (laŭlitere "marĉaro"), estas grava [[ekosistemo]] de [[Sudameriko]]. Ĝi havas ĉirkaŭ 230 mil km². Ĝi okupas |
'''Pantanalo''', [[portugala lingvo|portugallingve]] ''Pantanal'' (laŭlitere "marĉaro"), estas grava [[ekosistemo]] de [[Sudameriko]]. Ĝi havas ĉirkaŭ 230 mil km². Ĝi okupas la centron de [[Brazilo]] (parto de [[Mato Grosso]] kaj [[Mato Grosso do Sul]]) kaj nordo de [[Paragvajo]] kaj [[okcidento]] de [[Bolivio]] (kie oni nomas ĝin ''Chaco'' [ĉako] hispanlingve). [[Unesko]] konsideras ĝin [[monda natura patrimono]] kaj [[biosfera rezervejo]]. |
||
Laŭ la [[tipologio]] de la Monda Natur-Fonduso ( [[WWF]] ) temas pri freŝakva [[ekoregiono]] el la [[Nov-Tropika ekozono|Neotropika ekozono]] kiu [[Biomo|biome]] apartenas al la [[Inunditaj herbejoj kaj savanoj]]. La ekoregiono estas listigita en la [[Global 200]]. |
Laŭ la [[tipologio]] de la Monda Natur-Fonduso ( [[WWF]] ) temas pri freŝakva [[ekoregiono]] el la [[Nov-Tropika ekozono|Neotropika ekozono]] kiu [[Biomo|biome]] apartenas al la [[Inunditaj herbejoj kaj savanoj]]. La ekoregiono estas listigita en la [[Global 200]]. |
||
Linio 17: | Linio 17: | ||
* '''Nabileque''', sude. |
* '''Nabileque''', sude. |
||
Komence, la regiono de Pantanalo estis interna maro kiu sekiĝis milionoj |
Komence, la regiono de Pantanalo estis interna [[maro]] kiu sekiĝis milionoj da jaroj antaŭ hodiaŭ. Restis ebenaĵo plena de montetoj kaj malfundaj depresioj. Tra ĝi kuras multaj riveroj de [[Akvokolekta areo|basenoj]] de [[rivero Paragvajo]], la ĉefaj riveroj de regiono estis: |
||
*[[rivero Cuiabá]]; |
*[[rivero Cuiabá]]; |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
Estas du sezonoj: pluva kaj seka. Dum la seka sezono ([[majo]]-[[oktobro]]) aperas kampoj, kaj la riveroj revenas al siaj kursoj. Dum pluva sezono ([[novembro]]-[[aprilo]]), la riveroj eliras siajn enfluejojn kaj Pantanalo fariĝas interna lagego kaj la montetoj iĝis insuloj. |
Estas du sezonoj: pluva kaj seka. Dum la seka sezono ([[majo]]-[[oktobro]]) aperas kampoj, kaj la riveroj revenas al siaj kursoj. Dum pluva sezono ([[novembro]]-[[aprilo]]), la riveroj eliras siajn enfluejojn kaj Pantanalo fariĝas interna lagego kaj la montetoj iĝis insuloj. |
||
La [[flaŭro]] kaj [[faŭno]] de la regiono estas |
La [[flaŭro]] kaj [[faŭno]] de la regiono estas riĉegaj. |
||
== Eksteraj ligoj == |
== Eksteraj ligoj == |
Kiel registrite je 19:32, 14 mar. 2010
Pantanalo, portugallingve Pantanal (laŭlitere "marĉaro"), estas grava ekosistemo de Sudameriko. Ĝi havas ĉirkaŭ 230 mil km². Ĝi okupas la centron de Brazilo (parto de Mato Grosso kaj Mato Grosso do Sul) kaj nordo de Paragvajo kaj okcidento de Bolivio (kie oni nomas ĝin Chaco [ĉako] hispanlingve). Unesko konsideras ĝin monda natura patrimono kaj biosfera rezervejo.
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) temas pri freŝakva ekoregiono el la Neotropika ekozono kiu biome apartenas al la Inunditaj herbejoj kaj savanoj. La ekoregiono estas listigita en la Global 200.
Ĝeneralaj aspektoj
Pantanalo estas ebenaĵo kun ĉ. 230 mil km², 150 mil km² en Brazilo. Malgraŭ la noma signifo "marĉaro", estas malmultaj marĉoj en la regiono. En brazila pantanalo estas dek subregionoj:
- Cárceres, nordokcidente;
- Poconé, norde;
- Barão de Melgaço, nordoriente;
- Paraguai, oriente;
- Paiaguás (aŭ Taquari), centre;
- Nhecolândia, ankaŭ centre;
- Abobral, centre-sude;
- Aquidauana, okcidente;
- Miranda, sudoriente;
- Nabileque, sude.
Komence, la regiono de Pantanalo estis interna maro kiu sekiĝis milionoj da jaroj antaŭ hodiaŭ. Restis ebenaĵo plena de montetoj kaj malfundaj depresioj. Tra ĝi kuras multaj riveroj de basenoj de rivero Paragvajo, la ĉefaj riveroj de regiono estis:
- rivero Cuiabá;
- rivero Piquiri;
- rivero São Lourenço;
- rivero Taquari;
- rivero Aquidauana;,
- rivero Miranda
- rivero Apa.
Estas du sezonoj: pluva kaj seka. Dum la seka sezono (majo-oktobro) aperas kampoj, kaj la riveroj revenas al siaj kursoj. Dum pluva sezono (novembro-aprilo), la riveroj eliras siajn enfluejojn kaj Pantanalo fariĝas interna lagego kaj la montetoj iĝis insuloj.
La flaŭro kaj faŭno de la regiono estas riĉegaj.