Utilismo: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 bitokon forigis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
Esploristoj pri la formiĝo de la ideoj tiel vidas la socian kaj kulturan transformiĝon en edukaj proponoj laŭ la jarcentoj. La antikva edukado celadis antaŭ ĉio al '''kielo''' de la aferoj prefere ol al '''kio''', edukadis antaŭ ĉio ne al la akiro de rezultoj sed al vivstilo: ĝi montradis kiel celon de la vivo la intrinsekan dignecon de la homa agado. Certe, ĝi ne ekskludis la rezultojn, sed ili restis fone preskaŭ kiel spontanaj eventoj. Kulturitaj personoj scias, ke jam por [[Sokrato]] la vera heroo ne estas la batalanto, sed kiu regas sin mem kaj, kiel nune diras [[Søren Kierkegaard]]: «Por ke iu estu deklarita heroo oni ne konsideru ''kion li faris,'' sed la ''kielon per kiu li faris».''
 
Sed alvenis la multefaceta krizo de la lastaj jarcentoj: la moderna pensmaniero obstaklas tiun klasikan atributon de la edukado-instruado. Fakte, ekde la [[priscienca revolucio]] (kiu alportis tiom da bonaj rezultoj per siaj nediskuteblal meritoj), la rigardo kontempla kaj ĉioampleksa de la plej granda parto de la klasikuloj estis, iom post iom, anstataŭigita per rigardo kalkula kaj domina. Laŭ [[Francis Bacon|Francisko Bakono]] scio estas povo: «scio kaj homa povo koincidas, ĉar la nescio pri la kaŭzo baras la efikon, kaj al la naturo oni komandas nur al ĝi obeante»; laŭ [[Thomas Hobbes]], «la celo de la scienco estas la povo»; laŭ [[Karl Marks]]: «La filozofoj ĝisnun intereptis la mondon nun la tasko estas ĝin ŝanĝi». Certe, en tiuj sentencoj estas entenata multe da vero, sed dissigitadisigita el aliaj valoroj de la scio-scienco.
 
La rigardo ekskluziva sur la flanko de la efikeco favoras la inklinon al utilismo kiel supera kaj unika morala normo de la homa agado ĉar ne konsiderigas, aŭ tute eliminas, la altruismajn instinktojn al al racia inklino, kutime intensigita de la religioj, kaj subpremas ankaŭ la kontemplademon kaj gustademon pri la vero kaj estetiko.
Sennoma uzanto

Navigada menuo