Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
[[en:Tibesti-Jebel Uweinat montane xeric woodlands]] |
[[en:Tibesti-Jebel Uweinat montane xeric woodlands]] |
||
[[es:Monte xerófilo del macizo del Tibesti y el monte Uweinat]] |
Kiel registrite je 20:07, 24 mar. 2010
La Kserofitar-montaraj maldens-arbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato estas ekoregiono el la Dezerta ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al la Dezertoj kaj kserofitaroj. La ekoregiono okupas du apartajn altaĵojn en la orienta Saharo, kaj kovras partojn de Ĉado, Egiptujo, Libio kaj Sudano.
Priskribo
La ekoregiono etendiĝas trans 82 200 kvadrataj kilometroj en la vulkanaj Tibestiaj Montaroj de Ĉado kaj Libio kaj la vulkana pinto de Ĝabal-Uvajnato apud la limo de Egiptujo, Libio kaj Sudano. La klimato estas arida kaj subtropika. La altaĵoj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato ĝuas pli altan, pli regulan precipitaĵon kaj pli malvarmetan temperaturojn ol la ĉirkaŭanta Saharo. Tial ili gastigas maldens-arbarojn kaj arbustarojn de arekacoj, akacioj, mirtoj, oleandroj, tamarikoj, kaj pluraj maloftaj kaj endemiaj plantoj [1].