Valo de gejseroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Údolí gejzírů
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: et:Geisrite org
Linio 20: Linio 20:
[[de:Dolina Geiserow]]
[[de:Dolina Geiserow]]
[[en:Valley of Geysers]]
[[en:Valley of Geysers]]
[[et:Geisrite org]]
[[fa:دره آب‌فشان‌ها]]
[[fa:دره آب‌فشان‌ها]]
[[nl:Vallei van de Geisers]]
[[nl:Vallei van de Geisers]]

Kiel registrite je 11:49, 5 apr. 2010

valo de la gejseroj

La Valo de la gejseroj (ruse Долина гейзеров) estas aro de gejseroj sur la duoninsulo Kamĉatko, ĉefe sur la maldekstra bordo de la daŭre profundiĝanta Gejsera rivero, en kiu fluas la geotermaj akvoj de la relative juna stratovulkano, Kiĥpiniĉ (ruse Кихпиныч). Ĝi estas parto de la Kronocka Natura Rezervo, kiu estas same parto de la Monda heredaĵo "Vulkanoj de Kamĉatko".

La Valo de la gejseroj estas la sola gejsera kampo en Eŭrazio kaj la dua plej granda koncentriĝos de gejseroj sur la mondo. La baseno longas 6km kaj entenas ĉ. 90 gejserojn kaj multajn varmegajn fontojn. La valo estas malfacile alirebla, nur per helikoptero.

La plej granda gejsero nomiĝas Velikan, kiu kapablas puŝi la akvon en alto de ĝis 40 metroj.

Historio

La pulsantajn gejserojn malkovris loka sciencisto Tatiana Ustinova en 1941 kaj publikigis tion 14 jarojn poste. Oni detale esploris la valon en la 1970-aj jaroj kaj oni establis aŭtomatan monitoradon de la areo en 1990.

Eksterlandaj turistoj rajtas viziti la areon nur ekde 1991. Ĉiujare vizitas la lokon ĉ. 3.000 turistoj.

La valon inundis kaj la gejserojn kovris ŝlimfluo la 3-an de junio 2007, sed plimulto de la gejseroj reaktiviĝis poste.