Patrino Tero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Deessa mare
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:대지모 사상
Linio 20: Linio 20:
[[it:Grande Madre]]
[[it:Grande Madre]]
[[ja:地母神]]
[[ja:地母神]]
[[ko:대지모 사상]]
[[lt:Deivė Motina]]
[[lt:Deivė Motina]]
[[lv:Lielā pirmmāte]]
[[lv:Lielā pirmmāte]]

Kiel registrite je 08:49, 14 apr. 2010

La Patrino Tero kaj ĝia ekvivalento kiel Diino patrino estas afero kiu ofte aperas en multaj mitologioj en la tuta mondo. La Patrino Tero estas la personigo de la tero, ĝenerale ĝi estas priskribita en pluraj kulturoj kiel fekunda diino, kiu reprezentas la fruktodonan teron; ankaŭ priskribita en kelkaj kulturoj kiel patrino de aliaj dioj, en kiuj videblas kiel patronino de la patrineco. Ĝenerale oni kredis tion ĉar la tero estis vidata kiel la patrino de ĉio kio kreskis sur ĝi.

Ekzemplo de tiu kultado troviĝas en la kulturoj de Sud-Ameriko, kie indiĝenaj popoloj parencaj aŭ samepokaj de la keĉuoj kaj ajmaroj, daŭre kultas la grandan diinon Paĉamama; grava kulto ekzistanta en Ekvadoro, Peruo, Bolivio, la nordokcidento de Argentino, nordo de Ĉilio kaj kelkaj regionoj de Kolombio. La kulto al Paĉamama estas amasa en la kamparo kaj malgrandaj vilaĝoj kaj urboj. Alia simila ekzemplo troveblas en la kulturo de la mapuĉoj, tra la Ñuke Mapu (‘Patrino Tero’ en la mapuĉa lingvo); kvankam ĝi ne estas la ekzakta ekvivalento al la «diino patrino », ĝi estas malsama koncepto kaj eĉ pli ampleksa, ĝi estas la «Mapuĉa Mondo» en la kosmografio kaj la interreago de la mapuĉo en ĝi.