Saul Bellow: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be:Сол Белоў
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Saul Bellow
Linio 35: Linio 35:
[[ca:Saul Bellow]]
[[ca:Saul Bellow]]
[[cs:Saul Bellow]]
[[cs:Saul Bellow]]
[[da:Saul Bellow]]
[[de:Saul Bellow]]
[[de:Saul Bellow]]
[[en:Saul Bellow]]
[[en:Saul Bellow]]

Kiel registrite je 10:08, 14 apr. 2010

Dosiero:Saul Bellow, 1990.jpg
Saul Bellow en 1990

Saul BELLOW [sol BEloŭ], naskita kiel Solomon Bellows la 10-an de junio 1915 en Lachine (Montrealo, Kebekio), mortinta la 5-an de aprilo 2005 en Brookline (Masaĉuseco), estis nord-amerika verkisto, kanaddevena judo. Li ricevis la literaturan Nobel-premion en 1976.

La gepatroj de Bellow estis migrintoj el Sankt-Peterburgo, kiuj en 1913 iris al Kanado. Naŭ jarojn Solomon vivis en la poliglota antaŭurbo Lachine, inter grekaj, italaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj enmigrintoj. Post la morto de lia patro, en 1924, la familio iris al Ĉikago. Je la aĝo de kvar jaroj la knabo lernis legi, en la hebrea lingvo, por legi la Biblion. La sperto de legado profunde influis lin; amiko poste diris, ke li "ensorbis librojn kiel aliaj homoj enspiras aeron".

Bellow ekstudis filologion en la Universitato de Ĉikago, sed post du jaroj transiris al Nordokcidenta Universitato (Ilinojo) por diplomiĝi pri antropologio kaj sociologio. Oni sugestis ke la studo de tiuj fakoj forte influis lian literaturan stilon.

Bellow komence verkis recenzojn pri libroj, sed baldaŭ komencis verki proprajn novelojn, kiuj havigis al li la reputacion de unu el la pintaj novelistoj anglalingvaj de la 20-a jarcento. Kiel unua li trifoje gajnis la usonan literaturan premion "National Book Award", per jenaj verkoj:

  • The Adventures of Augie March (1953)
  • Herzog (1964)
  • Mr. Sammler's Planet (1969)

Eksteraj ligiloj

greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1976/index.html greke http://saulbellow.org/NavigationBar/titlepage.html greke http://www.cbc.ca/stories/2005/04/05/Arts/saulbellow050405 greke http://www.nytimes.com/2005/04/06/books/06bellow.html?ex=1270440000&en=df2d53fdc540fd88&ei=5088&partner=rssnyt