Harry Potter: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e robot Adding: hr, nn, scn |
e robot Adding: es, pt |
||
Linio 279: | Linio 279: | ||
[[de:Harry Potter]] |
[[de:Harry Potter]] |
||
[[en:Harry Potter]] |
[[en:Harry Potter]] |
||
[[es:Harry Potter]] |
|||
[[et:Harry Potter]] |
[[et:Harry Potter]] |
||
[[fa:هری پاتر]] |
[[fa:هری پاتر]] |
||
Linio 301: | Linio 302: | ||
[[no:Harry Potter]] |
[[no:Harry Potter]] |
||
[[pl:Harry Potter]] |
[[pl:Harry Potter]] |
||
[[pt:Harry Potter]] |
|||
[[scn:Harry Potter]] |
[[scn:Harry Potter]] |
||
[[sco:Harry Potter]] |
[[sco:Harry Potter]] |
Kiel registrite je 03:17, 20 sep. 2005
[1]
| |
Harry Potter | |
---|---|
Sekso | viro |
Okulkoloro | verda |
Harkoloro | nigra |
Loĝejo | Gryffindor |
Raso | mestiza |
Filio | Dumbledore's Army |
Harry James POTTER [heri ĝejmz potr] estas fikcia persono, protagonisto en serio de fantastaj romanoj, verkita de J. K. ROWLING. Laŭ la ĉi-suba tempsekvo, li naskiĝis ĉirkaŭ 1981. La unua romano "Harry Potter and the Philosopher's Stone" ("Harry Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj") eldoniĝis en 1997. La libroj estas verkitaj en la tria persono, kun limigita ĉioscio, laŭ la vidpunktoj de Harry. Estas du esceptoj: la unua ĉapitro de la unua libro estas verkita laŭ la vidpunkto de Vernon DURSLEY, la onklo de Harry, kaj la unua ĉapitro de la kvara libro estas verkita laŭ la vidpunkto de malgrava persono, Frank BRYCE.
Trarigardo
La libroj pri Harry Potter celas precipe al pliaĝaj infanoj sed iliaj ŝatantoj estas ĉiuaĝaj. Estas ankaŭ filmserio samnoma, senpere bazita sur la libroj. La unua filmo eldoniĝis en 2001.
Laŭ Rowling, la historioj estiĝis en ŝia kapo, plenformaj, kiam ŝi trajnis el Manchester ĝis Londono. La vendoj de la libroj, kun la aŭtortantiemoj el la filmo kaj komercaĵoj, (laŭ nekonfirmita fonto) igis ŝin pli riĉa ol la Brita Reĝino.
Ĉiu libro en la serio rakontas unu jaron en la vivo de Harry ĉe Hogwarts, kie li lernas magion. Estas plano pri sep libroj, kaj ĉiu estos iom pli malhela ol la antaŭa, laŭ tio ke Harry pli aĝas kaj lia malamikego Voldemort plifortiĝas. Je 2004 kvin libroj estas jam eldonitaj kaj la sesa estos baldaŭ preta.
Oni komparas la librojn kun tiuj de Ursula K. LE GUIN ("A Wizard of Earthsea"), de C S LEWIS ("Kronikoj de Narnio") kaj ankaŭ de Diana WYNNE JONES kaj Philip PULLMAN. Ili estas ankaŭ parto de Brita genro romana pri vivo en edukpensiono, kaj la sekcio pri la parencoj de Harry, la Durslejoj, pensigas iujn legantojn pri la verkoj de Roald DAHL. Baze de la komuna fantazia elemento, la Brita deveno de la aŭtoroj, la ŝato de kaj infanoj kaj plenkreskuloj, la ĝenerala populareco, kaj la filma adapto, oni ankaŭ komparas ĝin kun "La Mastro de l' Ringoj de Tolkien.
Iujn aĵojn viditajn en la filmo, ekzemple la faboformajn bombonojn "Bertie Bott's Every Flavour Beans" ("La ĉiugustaj faboj de Bertie Bott"), nun povas aĉeti en la vera mondo la ŝatantoj de la serio.
Estas nemalmultaj derivitaj, nepermesitaj libroj, en kiuj rolas Harry Potter aŭ similnoma persono. J. K. Rowling kaj ŝia eldonisto nunteme klopodas haltigi la disdonon de tiaj libroj.
Noveloj kaj filmoj
- Unua libro kaj filmo: Harry Potter and the Philosopher's Stone
- Libro eldonita: 1997
- Filmo eldonita: 16-an de novembro 2001
- Dua libro kaj filmo Harry Potter and the Chamber of Secrets
- libro eldonita: 1998
- Filmo eldonita: 15-an de novembro 2002
- Tria libro: Harry Potter and the Prisoner of Azkaban
- libro eldonita: 8-an de septembro 1999
- Filmo eldonita: 4-an de junio 2004
- Kvara Libro Harry Potter and the Goblet of Fire
- libro eldonita: 8-an de julio 2000
- Filmo eldonota 18-an de novembro 2005
- Kvina: Harry Potter and the Order of the Phoenix
- libro eldonita: 21-an de junio 2003.
- Filmo eldonota: 2006 aŭ 2007
- Sesa: Harry Potter and the Half-Blood Prince
- libro eldonota: 16-an de julio 2005
- Filmo eldonata: 2007 aŭ 2008
La libroj iĝis tiel ŝategataj, ke librovendejoj nun festas "meznoktan eldonan feston" je la tago de eldono de nova libro en la serio Harry Potter.
En 2001, supoze oni eldonis du librojn kopiitajn de tiuj en la librejo de Hogwarts, plene prinotitajn en la marĝeno fare de Harry Potter kaj amikoj liaj. Ili estas "Fantastic Beasts and Where to Find Them" (de "Newt SCAMANDER") kaj "Quidditch Through the Ages" de "Kennilworthy Whisp". Tiujn verkis J. K. Rowling; la monon ŝi donacis al "Comic Relief".
La ĝisnuna historio
Laŭ la tempofadeno donita en la unua libro, tiu libro okazas ĉirkaŭ 1991 kaj 1992; la dua, "Chamber of Secrets" en 1992 kaj 1993; "Prisoner of Azkaban" en 1993 kaj 1994; "Goblet of Fire" en 1994 kaj 1995; "Order of Phoenix" en 1995 kaj 1996. La sekva libro rakontos pri 1997 ĝis 1998. La sepa kaj fina libro iras de 1997 ĝis 1998, kaj Harry devus esti fininta la lernejon en 1998, aĝa je 17 jaroj, supozante ke li vivis por tion fari. Rowling ofte turmentetas tiumaniere siajn legantojn, kiam oni demandas al ŝi pri la kariero de Harry post la lernejo.
Polemiko
La libroj estas provokintaj polemikon.
Akuzoj pri sorĉartaĉo
The American Library Association ("La Usona Biblioteka Asocio") kontrolas la ĉiujaran kiomon da formalaj skribaj plendoj al biblioteko aŭ lernejo pri la enhavo aŭ deco de libroj. La serio "Harry Potter" estas la plej ofte priplendataj libroj ekde 1998 ĝis nun.
La plendantoj asertas, ke la libroj havas okultajn aŭ satanajn temojn, estas perfortemaj kaj kontraŭfamiliaj.
Iuj Kristanaj grupoj en Usono estas denuncintaj la serion pri antaŭenigo de sorĉartaĉo aŭ satanismo. "Ĝi enhavas potencajn kaj valorajn lecionojn pri amo kaj kuraĝo kaj la fina venko de bono super malbono," diris Paul Hetrick, proparolanto de Focus on the Family, nacia Kristanisma-fundamentista grupo bazita en Colorado Springs. "Tamen, la pozitivaj mesaĝoj estas pakitaj en medio - sorĉartaĉo -, kiu estas rekte kondamnita en la Sankta Skribo." [2].
Iuj grupoj bruligis aŭ penis bruligi (tio necesigus permesilon en la plimulto de lokoj) la librojn de J.K. Rowling, ofte kun aliaj libroj kiujn oni juĝas kontraŭdiraj al la instruo de la Biblio. Vidu la artikolojn pri Harry Potter kaj cenzuro, kaj librobruligo.
Kontraste, la Katolika Eklezio aprobis la serion, dirante ke ĝi estas plena je Kristanaj moralaĵoj kaj ke la intrigo de bona kontraŭ malbona estas tre evidenta. John Killinger, pastro en la eklezio Congregationalist Church, ankaŭ argumentis ke, anstataŭ korupti la mensojn de infanoj, la romanoj kuraĝigas la junajn legantojn sekvi la instruon de Jesuo Kristo. La libro "The Hidden Key to Harry Potter: Understanding the Meaning, Genius, and Popularity of Joanne Rowling's Harry Potter Novels" ("La Kaŝita Sloŝilo al Harry Potter: Kompreni la Signifon, Genion, kaj Popularecon de la romanoj Harry Potter de Joanne Rowling"), verkita de John Granger (lektoro en la Ortodoksa Eklezio) pretendas malkovri la kristanajn temojn en ĝia analizo de la historio.
Akuzo pri plagiato
Kontraŭ Rowling procesis Nancy STOUFFER, aŭtoro de The Legend of Rah and the Muggles. Eldonita en 1984, la libro roligis protagoniston nomitan Larry Potter, kaj ankaŭ tiaj personoj kiel Lilly Potter, la kuzino de Larry. Stouffer akuzis pri kopirajta rompo, sed Juĝisto de la Usona Distrikta Kortumo forĵetis la pretendojn de Nancy Stouffer pri plagiato kaj monpunis ŝin je 50 000 Usonaj dolaroj por eldono de fraŭdaj dokumentoj kaj malvera atesto. Krome, Stouffer devis pagi parton de la advokata honorario de Rowling, ŝia Usona eldonisto (Scholastic Press) kaj Warner Bros. Films.
Ŝatanto de bildstriaj serioj estas notintaj ke serio, unue eldonita en 1990 de DC Comics, nomita "The Books of Magic" ("La Libroj de Magio") de Neil GAIMAN, enhavas multajn similaĵojn kun la libroj de Rowling. Ili inkluzivas malhelharan junulon nomitan Tim Hunter kiu malkovras sian potencon kiel la plej pova sorĉisto de sia epoko renkontinte magiopovulojn, el kiuj la unua donacas al li sian magian strigon. Oficiale, Rowling neas scion pri tiu serio, kaj Gaiman diris, ke li kredas la similojn aŭ koincidencon, aŭ tiritaj el la samaj arketipoj de fantasto. Ĉar AOL Time Warner estas kaj la produktoro de la filmoj Harry Potter kaj la posedanto de DC Comics, estas tre malprobable ke estos ia leĝa proceso.
Parodioj pri Harry Potter
- Barry Trotter, de Michael Gerber - serio de parodioj eldonita en Usono kaj la Unuiĝinta Reĝlando.
- Porri Gatter (Порри Гаттер), de Andrej Ĵvalevskij (Андрей Жвалевский) and Igor' Myt'ko (Игорь Мытько) - Belorusa serio de parodio de Harry Potter.
- Tanja Grotter (Таня Гроттер), by Dmitrij Jemec (Дмитрий Емец) - Rusa serio pri magia lernejanino, prezentita kiel "ia Rusa respondo al Harry Potter".
- Harry Potter and the Kidney Stone, ("Harry Potter kaj la Rena Ŝtono") de Desmond Devlin, ilustrita de James Warhola. Unuapaĝa historio en la gazeto Mad Magazine, marto 2000.
- Welcome Back, Potter - satiro en stilo de "Saturday Night Live" (usona televida programo) kaj Welcome Back, Kotter.
Nepermesitaj libroj kun rolulo Harry Potter
- Harry Potter and Leopard-Walk-Up-to-Dragon - devene en la Ĉina lingvo.
- Harry Potter Kolkataye (Harry Potter en Calcutta), de Uttam Ghosh, verkita en la bengala.
Fikcio verkita de ŝatantoj
En la reto troviĝas nekalkuleblaj historioj verkitaj de ŝatantoj kaj dediĉitaj al Harry Potter, kaj multaj hejmpaĝoj dediĉitaj al tia fikcio. grekeThe Sugar Quill grekeFictionAlley).
Kiam oni demandas al J.K. Rowling pri la fikcio de la ŝatantoj, ŝi diris, "Mi legis iujn el ili. Mi pensas ke estas tre flate, ke oni tiom amas la personojn." Ĝenerale ŝi subtenas la ŝatanto-fikcion, sed ŝi petas ke la hejmpaĝoj kun plenkreskula enhavo estu ŝlositaj per pasvorto por ke infanoj aĝaj malpli ol 18 ne povu legi ilin.
Multo da historioj, skribitaj de ŝatantoj, romance parigas diversajn personojn, por montri la subtenon de la aŭtoro por tiun kuno. La paroj, kiujn ŝatantoj subtenas kaj priskribas, varias de tute "kanonaj" (ekzemple Lily kaj James Potter, la gepatroj de Harry; aŭ Arthur kaj Molly Weasley, la gepatroj de Ron) ĝis la eblaj (Harry kaj Hermione aŭ Ron kaj Hermione) - kaj kelkaj ŝatantoj subtenas eĉ tiajn parigojn, kiuj - laŭ la ĝisnunaj indikoj - ne estas tre probablaj ( Lily Potter kaj la Loligego). Okazas daŭra opinienketo, ĉe la retejo "Fiction Alley", pri tio, kiun Harry finfine elektos, kaj nun la voĉoj dividiĝas jene: 45.96 % por Ginny Weasley, 23.83% por Hermione, 13.19% por Luna Lovegood (malgraŭ intervjua diro de JKR, ke Harry finos kun iu kunestinta ekde la komenco), kaj 8.94 kredas ke estos neniu. Kiam oni demandas al Rowling, ĉu estos nekutimaj paroj en la venontaj libroj, ŝi diris: "Mi ne vere volas diri, ĉar tio ruinigus la retpaĝarojn de la ŝatantoj." Laŭ ŝiaj retpaĝoj, eĉ iom plaĉas al ŝi la debatoj pri la diversaj kunigoj [3].
La historioj verkitaj de la ŝatantaro ofte havas interesajn vidpunktojn pri la temoj kaj karakteroj de la libro. Iuj kredas, ekzemple, ke la ĉe-retaj ŝatantoj havas multe pli da simpatio por [[ Draco Malfoy]] ol la ordinara ŝatanto.
Arto de la ŝatantoj
Retpaĝaroj, ekz. ArtisticAlley, entenas milojn da artaĵoj faritaj de artistoj de ĉiu nivelo de lerteco, aranĝitaj laŭ libroĉapitroj kaj personoj. Troviĝas ankaŭ unuopaj retejoj, kiuj estas montrofenestroj de verkoj de talentaj artistoj.
La karaktero de Harry
Harry ne permesas, ke la famego ŝancelu lian kapon, kaj li restas humila, malgraŭ la memorigoj de homoj kiel Gildreroy Lockhart pri lia granda famo. Fakte, Harry-on ĝenas lia famo ĉar ĝi kaŭzas ke oni pli adoras lin aŭ pli malamas lin.
La plej granda deziro de Harry estas ke li estu normala kaj ĉiuj, kiuj estas karaj al li, estu sekuraj kaj feliĉaj. Ofte Harry riskas sin por aliaj homoj kaj penas konvinki aliajn ne sin meti en danĝeron. Ekzemple, en la unua libro li ne volis ke Ron kaj Hermione iru serĉi la ŝtonon kun li. La samo okazis en "Harry Potter and the Order of the Phoenix" , kiam Ginny, Neville kaj Luna volis aliĝi al la savmisio de Harry, Ron, kaj Hermione.
Sed tio ne signifas ke Harry estas perfekta. Li povas facile koleriĝi, kiam oni insultas liajn gepatrojn, aŭ aliajn homojn karajn, aŭ kiam oni ne kredas lin.
Interesaj faktoj
- La novelo Uncle Dynamite (1948) de P. G. WODEHOUSE inkluzivas personon nomitan Police Constable Harold Potter kaj ankaŭ Hermione (Bostok, tamen, ne Granger).
- Oni rimarkas ke la Nederlanda Ĉefministro, Jan Peter Balkenende, similas al Harry Potter.
- La subtenantoj de Vladimir PUTIN ofte akuzas, ke la produktantoj de la filmoj modelis la aspekton de Dobby laŭ la prezidento de Rusio.
- Unu sceno en la Brita televidserio Monty Python's Flying Circus roligis personon nomitan Harold Potter.
Legu Ankaŭ
- Tradukoj de Harry Potter
- Artikoloj pri tradukoj de Harry Potter
- Hogwarts
- La rapidtrajno de Hogwarts
- Fikciaj libroj en la serio de Harry Potter
- Personoj en la libroj de Harry Potter
- Listo de lokoj en la libroj de Harry Potter
- Magio en Harry Potter
Magiaĵoj
- Balailstango
- Nevidebliga mantelo
- Quidditch (Kvidiĉo)
Magiaj Bestoj
Magiula Terminaro
- Muggle (Muglo)
Socioj en Harry Potter (laŭ devena angla termino)
Aktoroj kaj Personoj
- Daniel RADCLIFFE - Harry POTTER
- Rupert GRINT - Ron WEASLEY
- Emma WATSON - Hermione GRANGER
- Richard HARRIS/Michael GAMBON - Albus DUMBLEDORE
- Maggie SMITH - Minerva McGonagall
- Robbie Coltrane - Rubeus Hagrid
- Alan Rickman - Severus Snape
- Tom Felton - Draco Malfoy
- Matthew Lewis - Neville Longbottom
- Mark Williams - Arthur Weasley
- Julie Walters - Molly Weasley
- Chris Rankin - Percy Weasley
- Bonnie Wright - Ginny Weasley
- James Phelps kaj Oliver Phelps - Fred kaj George Weasley
- Richard Griffiths - Vernon Dursley
- Fiona Shaw - Petunia Dursley
- Harry Melling - Dudley Dursley
- Gary Oldman - Sirius Black
- David Thewlis - Remus Lupin
- Jason Isaacs - Lucius Malfoy
- David Bradley - Argus Filch
- Devon Murray - Seamus Finnigan
- Sean Biggerstaff - Oliver Wood
- Kenneth Branagh - Gilderoy Lockhart
- Emma Thompson - Sybill Trelawney
- Shirley Henderson - Moaning Myrtle
- Hugh Mitchell - Colin Creevey
- Christian Coulson - Tom Riddle
- John Hurt - Mr. Ollivander
- Adrian Rawlins - James Potter
- Geraldine Somerville - Lily Potter
- John Cleese - Nearly Headless Nick
- Warwick Davis - Professor Flitwick/Bankisto ĉe Gringott's
- Ian Hart - Profesoro Quirrell
- Miriam Margoyles - Profesoro Sprout
- Richard Bremmer - Lord Voldemort(voĉo)
- Timothy Spall - Peter Pettigrew
- Toby Jones - Dobby(voĉo)
- Katie Leung - Cho Chang
- Gemma Jones - Madam Pomfrey
- Pam Ferris - Aunt Marge
- Zoe Wanamaker - Madam Hooch
- Robert Hardy - Cornelius Fudge
- Leslie Phillips - Sorting Hat(voĉo)
- Elizabeth Spriggs/Dawn French - The Fat Lady
- Terence Baylor - The Bloody Baron
- Simon Fisher Becker - The Fat Friar
- Nina Young - The Grey Lady
- Paul Whitehouse - Sir Cadogan
- Verne Troyer - Griphook
- Alfred Enoch - Dean Thomas
- Danielle Taylor - Angelina Johnson
- Leilah Sutherland- Alicia Spinnet
- Emily Dale - Katie Bell
- David Holmes - Adrian Pucey
- Will Theakston - Marcus Flint
- Scott Fern- Terrence Higgs
- Eleanor Columbus - Susan Bones
- Julie Christie - Madam Rosmerta
- Katie Leung - Cho Chang
Eksteraj ligiloj
grekeOficiala Usona sito de la eldonisto grekeArtikolo pri Harry Potter grekeEsperanto kaj Germana vortlisto pri Harry Potter grekePri Harry Potter
Ĉe-reta rolludaj sitoj
grekeDeckleswood School of Witchcraft and Wizardry grekeHogwarts Extreme