Spandau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38: Linio 38:


* [http://www.berlin.de/ba-spandau/index.html Oficiala paĝo de la Bezirksverwaltung Spandau]
* [http://www.berlin.de/ba-spandau/index.html Oficiala paĝo de la Bezirksverwaltung Spandau]

{{urbodistriktoj de Berlino}}


[[Kategorio:Berlino]]
[[Kategorio:Berlino]]

Kiel registrite je 17:10, 28 apr. 2010

Vidindaĵoj

  • Citadelo
  • Malnova urboparto
  • Fort Hahneberg


La plej okcidenta distrikto de Berlino, Spandau, ĉefe situas borde de la rivero Havel. Hodiaŭ ĉirkaŭ 217 000 personoj loĝas ĉi tie kaj la surfaco estas 9 200 ha.

Historio

Katastromapo de Spandau el la jaro 1728

Oni ne certe scias, kiam Spandau fondiĝis; la nomo Spandow menciiĝis la unuan fojon en dokumento el la jaro 1197 p. K. La dokumento montras, ke la setlejo jam pli longe ekzistis.

Elfosaĵoj en la regiono Burgwall pruvas, ke 2 km sude de la hodiaŭa malnova urboparto de Spandau ekzistis slava setlejo el la 8a jarcento pK. Dum la 12a jarcento germana setlejo fondiĝis sur insulo, la hodiaŭa malnova urboparto, kie oni elkloĝis pro alta akvo. Tial la slavoj transloĝiĝis en la germana setlejo kaj kunprenis la slavan nomon Spandow. Samtempe la citadelo konstruiĝis ĉe la norda pinto de la insulo.

En la jaro 1877 la urbnomo Spandow ŝanĝiĝis al Spandau.

Nuntempo

Dum la jaro 1920 Spandau fariĝis la 8a distrikto de Berlino.

Post la dua mondmilito la brita registraro administris Spandau.

Kiam la berlina muro konstruiĝis en la jaro 1961, Spandau perdis sian okcidentan parton, nome Weststaaken. Finfine dum la jaro 1990 oni unuigis la du partojn.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj