Fernando la 2-a (Aragono): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:II. Fernando
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Ferdinand II dari Aragon
Linio 83: Linio 83:
[[lt:Ferdinandas II Katalikas]]
[[lt:Ferdinandas II Katalikas]]
[[mk:Фернандо II Арагонски]]
[[mk:Фернандо II Арагонски]]
[[ms:Ferdinand II dari Aragon]]
[[nl:Ferdinand II van Aragon]]
[[nl:Ferdinand II van Aragon]]
[[no:Ferdinand II av Aragón]]
[[no:Ferdinand II av Aragón]]

Kiel registrite je 01:53, 30 apr. 2010

La reĝo Fernando la 2-a

Fernando la 2-a de Aragono, la KatolikaFerdinando la 2-a (Sos del Rey Católico, 10a de majo de 1452 - Madrigalejo, 23a de januaro de 1516), estis reĝo de Aragono kaj de Kastilio (kiel Fernando la 5-a).[1]

Biografio

Li estis la filo de Johano la 2-a la Granda kaj de lia dua edzino Juana Enríquez. Li estis reĝo de Aragono inter la jaroj 1479 kaj 1516, gereĝo de Kastilio inter 1474 kaj 1504, regento de Kastilio inter 1507 kaj 1516 pro malsano de lia filino Juana, post la morto de Filipo la 1-a la Bela, reĝo de Sicilio (1468-1516) kaj de Napolo (1504-1516)

Li naskiĝis pro patrina deziro en aragona teritorio, ĉar ŝi troviĝis en Navaro (pro sukceddisputado inter ŝia duonfilo Carlos kaj ŝia edzo Johano la 2-a) kaj translokiĝis al domarego de Sada, ĉe la landlimo kun Navaro, de la vilaĝo de Sos. Li estis agnoskita kiel heredonto de la aragona regno post la morto de sia duonfrato Carlos, princo de Viana (1461) kaj estis kronita Reĝo de Aragono en Calatayud. Kiam li estis nur 16jaraĝa li amindumis kun damo Luisa de Estrada, el kiu naskiĝis lia unua filo, Alfonso de Aragono, kiu iĝos arkiepiskopo de Zaragoza.

Kiam estis agnoskita la infantino Isabel, sia kuzino kaj duonfratino de Henriko la 4-a de Kastilio, kiel heredonto de Kastilio, lia patro Johano la 2-a baraktis por atingi la geedziĝon de Fernando kun la kastilia princino, kio finfine okazis en oktobro de 1469, en Valladolid. Tamen post la morto de Henriko la 4-a (1474) ekis enlanda milito inter la partianoj de Isabel kaj tiuj de la filino de Henriko, Juana la Beltraneja, helpita de la reĝo de Portugalio, Alfonso la 5-a, kiu klopodis geedziĝi kun ŝi, unuigante la regnojn de Kastilio kaj Portugalio. Fernando helpis en la milito la rejtojn de Isabel kaj partoprenis aktive en la milito, kiun ili fine venkis post la Batalo de Toro (1476). De 1476 a 1477 li havis la povan postenon de administranto de la Ordeno de Santiago.

Reĝo de Aragono kaj Kastilio

La milito finis per malvenko de Juana. Laŭ la Traktato de Alcáçovas (1479), Juana rezignis favore de Isabel kaj eniris en monaĥinejo de Koimbro, dum Isabel iĝis nedisputata reĝino de Kastilio. Samjare Fernando sukcedis sian patron kiel reĝo de Aragono. El 1475 oni unuigis fakte ambaŭ regnojn kaj Fernando reĝis ambaŭflanke (de tiam oni povas paroli pri Katolikaj Gereĝoj) sed la reĝino pluhavis siajn rajtojn kaj ambaŭ regnoj ankoraŭ sendependis unu de la alia. Post kelkaj regaj decidoj, kiel en 1481 kreado de la Inkvizicio en Kastilio, la reĝoj iniciatis en 1481 la konkeron de la Regno de Granado. Dum tiu milito (1481 - 1492), ĉefe sieĝa, la reĝo Fernando konsolidis sian diplomatan kaj militan povon. La milito finis la 2an de januaro de 1492 kaj tio plialtigis la prestiĝon de la reĝoj. En la regno de Aragono Fernando ne modifis la politikan tradician sistemon (kiu malfaciligis la koncentron de povo en manoj de la reĝo), sed transpasis kelkajn el la aragonaj sistemoj al Kastilio kio pligrandigis sian povon.

Ekzemple rilate la laboristaj korporacioj, la komerco de la lano kaj la religia uniformeco (Forpelo de la judoj el Hispanio de marto de 1492 kaj perforta konverto de la granadaj moriskoj en 1503, kontraŭ la garantio de la reĝino pri religia libereco post la kapitulaco de la regno de Granado).

En Italio

Kronigo kiel reĝo de Napolo.
Blazono de Fernando la 2-a de Aragono kiel reĝo de Napolo.[2]

Post 1492 Fernando centris sian agadon en la tradicia etendo aragona al Oriento ĉefe al Italio kaj norde de Afriko. Per la traktato de Barcelono (1493) li rekuperis Rusiljonon kaj Cerdanjon (okupitaj el 1463 de Francio). En Italio li sukcesis organizi aliancon kontraŭ la franca reĝo de Napolo kaj la franca povo en Italio; post sukcesa milito li sukcesis en 1504 iĝi reĝo de Napolo. La papo Aleksandro la 6-a, kvankam aragonano mem, estis timema de la teritoria etendo de Aragono kaj ke Fernando okupus ankaŭ lian papajn teritoriojn, donis al Fernando la titolon de Katolika Reĝo, kiun poste la historio etendis al la edzino.

Navaro

Kiel la filo de Johano la 2-a li partoprenis aktive en la Enlanda Milito de Navaro per enmeto de kastilia armeo en la interno de la Regno de Navaro, ĝis kiam en 1512 kun preteksto helpi unu el la du partioj faris fakte la konkeron de la regno per la kastilia armeo de la duko de Alba. Por kontroli la regnon kaj ene de diplomatiaj decidoj, oni kunvenigis la navaran parlamenton la 23a de marto de 1513 en asembleo de nur liaj partianoj kiuj donis sian helpon al li post promeso obei la rajtojn de la Regno.

La 7a de junio de 1515 la kastilia parlamento en Burgos sen ĉeesto de navaranoj akceptis la aneksigon de la Regno de Navaro al la Regno de Kastilio proponita de la reĝo Fernando.[3] Tamen la milito por kontroli la regnon daŭros ĝis 1524, kiam jam reĝis lia nepo, Karlo la 1-a.

Etendiĝo kaj sukcedo

Subskribo de Fernando la 2-a de Aragono

En la nordo de Afriko li nur okupis kelkajn havenurbojn de la Mediteraneo.

Dume okazis la Malkovro de Ameriko kaj rapida okupado kaj ekspluatado de la amerikaj novaj teritorioj, kio plifortigis la internacian bildon de la Katolikaj Gereĝoj.

Je la morto de Isabel (1504), Fernando proklamis kiel reĝino de Kastilio sian filinon kaj li meme ekreĝis laŭ la lasta volo de Isabel la Katolika. Sed la edzo de lia filino Juana, la arkiduko Filipo ne volis malhavi la povon kaj laŭ la traktato de Salamanko (novembre de 1505) oni akceptis la kunan reĝadon de Filipo kaj la propra Juana, kiel reĝoj, dum Fernando iĝis guberniestro. La ruza Fernando neŭtraligis eventualan francanhelpon kaj edziĝis al franca princino Germana de Foix, el kiu naskiĝis filo Johano, kiu tuj mortis; male, tiu estus estonta la reĝo de Aragono kaj ne estus okzainta la unuigo de la hispanaj regnoj.

En 1506 alvenis al Hispanio la reĝoj Juana kaj Felipe kaj ekis luktado inter la bofilo (helpe de la kastelia nobelularo) kaj la bopatro (helpe de la reprezentantoj de la urboj); tiele Fernando retiriĝis al Aragono kaj Felipe estis proklamata reĝo de Kastilio en Valladolid kiel Felipe la 1-a de Kastilio. Sed la 25an de septembro tiujare Felipe mortas kaj pro malkapablo de la filino la reĝino Juana, li akceptis denove la regentecon de Kastilio kaj enfermis sian filinon dumvive. Tamen li centriĝis en la italiajn aferojn kaj lasis la regadon de Kastilio al la Kardinalo Cisneros.

En sia testamento li lasis ĉiujn siajn posedaĵojn al sia filino kaj la deziron ke en ŝia posteno prenu la povon de la regnoj de Kastilio kaj Aragono lia nepo Karlo de Gento, futura Karlo la 1-a, kaj ĝis lia alveno, li nomumis sian neleĝan filon Alonso de Aragono kiel regento de la regnoj de Aragono kaj la Kardinalon Cisneros kiel regento de Kastilio. Li mortis la 23a de januaro de 1516 en Madrigalejo (Cáceres), kiam li estis ĉeestonta la kunvenon de la ordenoj de Calatrava kaj Alcántara en la proksima Monaĥejo de Guadalupe.

Resumo

Tiu reĝo estis la uuna moderna monarko en Hispanio en la senco ke li baraktis por malpliigi la povon de la feŭdaj senjoroj kaj apogis tiun politikon en la interhelpo kun la urboj aŭ ties reprezentantoj, li uzis etende la diplomation kaj la politikon de geedziĝo por plifortigi sian povon, li apogis sin sur samtempaj ideologioj kaj doktrinoj (Makiavelo) kaj plialtigis la rangon de la antaŭaj monarkoj. Krome li estis la unua vera reĝo de Hispanio en la senco, ke kvankam kelkaj el la komponintaj regnoj ankoraŭ pluhavis sian sendependecon, li sukcesis dum iom da tempo kunigi en siaj manoj la povon de tiuj diversaj regnoj, ne nur de tiuj apartenantaj al Aragono, sed ankaŭ de tiuj de Kastilio; krome li orientigis la estontan politikon de Hispanio en ununura direkton.

Notoj

  1. Biografio de Fernando la 5-a de Kastilio kaj la 2-a de Aragono, la Katolika
  2. La moneda napolitana de Fernando el Católico, documento propagandístico de la unidad de las coronas; De Francisco Olmos, José María. Universidad Complutense de Madrid (2001).
  3. Cortes de los antiguos Reinos de León y de Castilla; Manuel Colmeiro (1883)