Sighetu Marmației: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Egmontbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ace:Sighetu Marmaţiei
Linio 35: Linio 35:
[[Kategorio:Distrikto Maramureş]]
[[Kategorio:Distrikto Maramureş]]


[[ace:Sighetu Marmaţiei]]
[[cs:Sighetu Marmaţiei]]
[[cs:Sighetu Marmaţiei]]
[[de:Sighetu Marmaţiei]]
[[de:Sighetu Marmaţiei]]

Kiel registrite je 07:01, 4 maj. 2010

La sinagogo en Sighetu Marmaţiei

Sighetu Marmaţiei [sigetu marmaciej],(hungare: Máramarossziget [maramaroŝsiget], germane: Sighet siget) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Maramureş-montaro en la Maramureş-baseno, ĉe la enfluejo de Iza. Ĝi estas fervoja kaj publikvoja nodo. Administre apartenas al ĝi Iapa, Lazu Baciulu, Sarasău, Şugău, Valea Cufundoasa, Valea Hotarului.

Loĝantaro

En 1910 oni nombris 21 mil 370 loĝantojn (hungarojn, rumanojn); en 1992 42 mil 585 (rumanojn, 19% hungarojn).

Historio

Ĝia unua mencio skribe datiĝas en 1308 inter la saltransportaj urboj. Fine de 1914 la rusoj okupis la urbon, sed la hungaroj iom post reokupis ĝin. En 1919 laŭ la novaj limoj la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ĉar spite tion, ke la urbo situas en la maldekstra flanko de Tiso, ankaŭ la fervojo tie konstruiĝis (tamen la plejparto en la dekstra flanko), tial la tutan fervojon kaj la urbon ricevis la ĉeĥoj. Tio estis absurda, pro tio Ĉeĥoslovakio rezignis la urbon kaj la maldekstran flankon, kie estis ankaŭ iom da fervoja relo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye). En 1922 koncertis en la urbo Béla Bartók. En majo 1944 estis forportitaj de tie 38 mil judoj en eksterminigajn tendarojn. De 1949 funkciis tie politika prizono en kiu estis malliberuloj inter aliaj Iuliu Maniu eksĉefministro, Áron Márton katolika episkopo.

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget Kissziget Kunsziget
Máramarossziget Murasziget Őrisziget Szécsisziget Sziget
Sziget Szigetbecse Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu Szigetvár Tiszasziget
Torontálsziget

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Kategorio:Ĝermo