Brandenburgische Konzerte: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15: Linio 15:
En Köthen Bach komencis kompili siajn komponaĵojn en ampleksaj cikloj, konceptante superajn ordoprincipojn, ekzemple planitajn sinsekvojn de tonaloj aŭ unuopaj movimentoj – la [[bontemperita klavarinstrumento]] aŭ la [[anglaj suitoj (Bach)|anglaj]] kaj [[francaj suitoj]] estas ekzemploj pri tio. Tia traformado de ciklo tamen ne estas rimarkebla ĉe la ''brandenburgaj konĉertoj'' – escepte eble en la strebado, taskigi kiel eble ĉiun kutiman instrumenton per solopasaĝo.

De kvin el la konĉertoj konserviĝis ankaŭ kopioj sendepenaj de la dediĉa partituro; neniu el ili tamen entenas plurajn verkojn. Oni rajtas supozi, ke Bach kompilis la kolekton nur por la dediĉa partituro kaj rigardis la unuopajn konĉertojn nek antaŭe nek poste kiel apartenantaj unu kun la alia. Alivorte, la konĉertoj formas nur senligan kolekton sen ĉia provo de plua formado kiel tutaĵo – Bach certe ne ideus prezenti la konĉertojn kune en unu koncerto.
De kvin el la konĉertoj konserviĝis ankaŭ kopioj sendependaj de la dediĉa partituro; neniu el ili tamen entenas plurajn verkojn. Oni rajtas supozi, ke Bach kompilis la kolekton nur por la dediĉa partituro kaj rigardis la unuopajn konĉertojn nek antaŭe nek poste kiel apartenantaj unu kun la alia. Alivorte, la konĉertoj formas nur senligan kolekton sen ĉia provo de plua formado kiel tutaĵo – Bach certe ne ideus prezenti la konĉertojn kune en unu koncerto.

Male la diligenta laboro de Bach kaj per tio la ŝatego, kiun li montris al la konĉertoj, montriĝas en la priverkado de multaj detaloj de la bazaj partituroj – ekzemple la delikata diferencigo de la partioj de violonĉelo, basviolono kaj kontinua baso, kiujn li ofte taskigas per separataj voĉoj. ankaŭ la zorgema skribmaniero de la partituro ekkonigas klaran engaĝiĝon por la partituro; la taktstrioj preskaŭ senescepte estas skribitaj per liniilo. Bach eble promesus al si per la dediĉo eble la titolon de kortega kapelmajstro kaj la enspezigajn komponmendojn ligatajn per tiu.

Kiel registrite je 18:13, 6 maj. 2010

Kristiano Ludoviko, margrafo de Brandenburg-Schwedt
Dosiero:DBPB 1971 392 250 Jahre Brandenburgische Konzerte.jpg
Komencaj taktoj de la 2-a brandenburga konĉerto sur la berlina specialpoŝstmarko "250 Jahre Brandenburgische Konzerte" de 1971

La Brandenburgische Konzerte (aŭ brandenburgaj konĉertoj) estas aro da ses konĉertoj de Johann Sebastian Bach (BWV 1046–1051). Ili estas dediĉita al margrafo Kristiano Ludoviko de Brandenburg-Schwedt (1677–1734), kiun Bach ekkonis en vintro 1718/1719. En septembro 1721 li sendis al li la partituron kun ampleksa dediĉaĵo.

La titolo Brandenburgische Konzerte estis uzata de Philipp Spitta en lia Bach-biografio ekestinta 1873–1879 kaj nun ĝenerale venkis. La originala titolo de Bach tekstas „Six Concerts Avec plusieurs Instruments“.

La ses konĉertoj surmontras altan stilan kaj strukturan variecon. Per ilia miksaĵo de la plej diversaj historiaj kaj vojmontraj elementoj ili formas tute personan kaj tamen ĝenerale validan esprimmanieron.

Ekesto

Kiam Bach en 1721 sendis sian partituron al la dediĉaton, li ne estis novkomponinta la verkojn je ĉi tiu okazo. Male li kompilis la kolekton el jam ekzistaj komponaĵoj, kiuj ne ĉiuj ekestis nur en Köthen, sed parte jam en la vajmara periodo de Bach (1708 bis 1717). Tiel la unua kaj tria konĉertoj laŭ nuna kono ekestis en Vajmaro, la aliaj en la unuaj jaroj en Köthen. Ĉi tio estas deduktebla el stilaj komparadoj kun la datigeblaj kantatomovimentoj[1].

Estas supozende, ke Bach povis dediĉi verkojn ekestintajn ĉe la kortego de Köthen al alia princo nur kun permeso de sia dunginto princo Leopold[2]. Tamen ne ekzistas kaŭzo dubi pri ties konsento – eble li iniciatus tion, ĉar li mem nur duonan jaron antaŭe donacis al la princo kristalan lustron[3].

En Köthen Bach komencis kompili siajn komponaĵojn en ampleksaj cikloj, konceptante superajn ordoprincipojn, ekzemple planitajn sinsekvojn de tonaloj aŭ unuopaj movimentoj – la bontemperita klavarinstrumento aŭ la anglaj kaj francaj suitoj estas ekzemploj pri tio. Tia traformado de ciklo tamen ne estas rimarkebla ĉe la brandenburgaj konĉertoj – escepte eble en la strebado, taskigi kiel eble ĉiun kutiman instrumenton per solopasaĝo.

De kvin el la konĉertoj konserviĝis ankaŭ kopioj sendependaj de la dediĉa partituro; neniu el ili tamen entenas plurajn verkojn. Oni rajtas supozi, ke Bach kompilis la kolekton nur por la dediĉa partituro kaj rigardis la unuopajn konĉertojn nek antaŭe nek poste kiel apartenantaj unu kun la alia. Alivorte, la konĉertoj formas nur senligan kolekton sen ĉia provo de plua formado kiel tutaĵo – Bach certe ne ideus prezenti la konĉertojn kune en unu koncerto.

Male la diligenta laboro de Bach kaj per tio la ŝatego, kiun li montris al la konĉertoj, montriĝas en la priverkado de multaj detaloj de la bazaj partituroj – ekzemple la delikata diferencigo de la partioj de violonĉelo, basviolono kaj kontinua baso, kiujn li ofte taskigas per separataj voĉoj. ankaŭ la zorgema skribmaniero de la partituro ekkonigas klaran engaĝiĝon por la partituro; la taktstrioj preskaŭ senescepte estas skribitaj per liniilo. Bach eble promesus al si per la dediĉo eble la titolon de kortega kapelmajstro kaj la enspezigajn komponmendojn ligatajn per tiu.

Plua historio

Referencoj

  1. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7
  2. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  3. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, S. 90

Literaturo

  • Peter Schleuning: Johann Sebastian Bach. Die Brandenburgischen Konzerte Bärenreiter; 1. Aufl. (März 2003), ISBN 978-3761814918.

Ligoj eksteren