Mjombaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Nova paĝo: thumb|220px|Mjombaro en la [[Nacia Parko de Suda Luangwa, Zambio.]] '''Mjombaro''' estas tipo de arbara [[sa...
 
e Miombo alinomita al Mjombaro: Esperanta ekvivalento por la vegetaĵaro
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:41, 15 maj. 2010

Mjombaro en la Nacia Parko de Suda Luangwa, Zambio.

Mjombaro estas tipo de arbara savano en la suda parto de Afriko. Biome ĝi apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝia karakteriza kaj superreganta arbogenro estas mjombo ( Bragystegia ). La loke kaj internacie konatata termino miombo rilatas kaj al genro kaj al vegetaĵaro. La vorto originas el la bantua lingvaro.

Disvastiĝo

La mjombaro etendiĝas tra Zimbabvo, Zambio, Mozambiko, Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Tanzanio kaj Malavio. Kun areo de ĉirkaŭ 5 milionoj da kvadrataj kilometroj, la mjombaroj havas la plej grandan etendiĝon de seka maldens-arbaro en la mondo.

Priskribo

La mjombaro karakteriziĝas de tiuj specioj kiuj vegetas en duonaridaj regionoj. Rekonmarko de la arboj estas ke siaj folioj dum mallonga periodo ŝanĝiĝas al or-ruĝaj koloroj, kiuj kaŝas la subkuŝantan klorofilon, tiel ke okazas dum aŭtuno en la Norda duonglobo. La verda koloro de la folioj revenas kiam ekas la pluva sezono. La libro "The Miombo Transition: Woodlands & Welfare in Africa", CIFOR (1996), ISBN 979-8764-07-2, korektita de Bruce M Campbell estas norma referenco pri la priskribo de la mjombaroj kaj pri ilia utilo por la homo kaj la bestaro de la savano.

Mjombaraj ekoregionoj

  • Angolaj mjombaroj ( Angolo, Demokratia Respubliko Kongo )
  • Centra-Zambeziaj mjombaroj ( Angolo, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Tanzanio, Zambio )
  • Orientaj mjombaroj ( Malavio, Mozambiko, Tanzanio )
  • Sudaj mjombaroj ( Malavio, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo )

Eksteraj ligiloj