Weggis: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29: Linio 29:


En la jaro [[1661]] montofalo detruis la komunumoparton ''Bad Lützelau'' inkluzive kapelon.
En la jaro [[1661]] montofalo detruis la komunumoparton ''Bad Lützelau'' inkluzive kapelon.

En la jaro [[1795]] granda terglito detruis en Oberdorf 28 domojn, 15 stalojn kaj Sankt-Verena-Kapelon dronigante ilin en la lago.

Per la [[Helveta Revolucio]] de la jaro [[1798]] Weggis fariĝis propra politika komunumo.


==Personecoj==
==Personecoj==

Kiel registrite je 16:33, 16 maj. 2010

Weggis
Blazono de Weggis
Weggis
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 1′ 57″ N 8° 26′ 18″ O / 47.03250 °N, 8.43833 °O / 47.03250; 8.43833 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 57″ N 8° 26′ 18″ O / 47.03250 °N, 8.43833 °O / 47.03250; 8.43833 (mapo)
Areo 25,29 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6353
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Weggis
vdr

Pri la komunumo

Weggis (prononcu vekis) estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4083 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Weggis situas ĉe la orienta bordo de la Kvarkantona Lago, ĉe la suda kaj okcidenta flanko de la monto Rigi. La komunumo Weggis konsistas le la partoj Unterdorf kaj Oberdorf, la novaj kvartaloj Hinterdorf, Rain, Laugneri, Baumen, Dörfli, Tischital kaj Rigiblick, la vilaĝo Hertenstein kaj krome la setlejoj Riedsort, Bannholz, Bodenberg, Sentiberg kaj Rigi Kaltbad.

Trafiko

Weggis estas konektita al la publika transportreto unujflanke per la ŝipoj sur la Kvarkantona Lago kaj aliflanke per la buslinio de Küssnacht tra Weggis al Gersau, Brunnen al Ŝvico.

De Weggis ekzistas aertelfero ĝis Rigi Kaltbad, kie estas konekto al la dentorado-fervojo de Vitznau al la kulmino de Rigi.

Historio

La unua skriba mencio de Weggis datiĝas el la jaro 1116 kiel Guategisso, el dokumento per kiu papo Paskalo la 2-a konfirmis la privilegiojn de la Monaĥejo Pfäfers en Weggis.[1]

Dum mezepoko la Senjoroj de Hertenstein regis en Weggis. Ili estis vasaloj de la Habsburgoj. En la jaro 1332 Weggis deklaris sin respubliko kaj aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo. Per federacia letero de la jaro 1359 la du liberaj ŝtatoj Weggis kaj Gersau estis formale rekonitaj. Per la liberaĉeto de la Monaĥejo Pfäfers en la jaro 1378 la liberŝtato Weggis akiris propran sigelon. Malgraŭ tio en la jaro 1380 la Senjoroj de Hertenstein vendis siajn privilegiojn pri Weggis al la urbo Lucerno. Post multaj luktoj en la jaro 1433 la sigelpovo kaj jurisdikcio pri Weggis estis atribuita al la konsilio de Lucerno.

En la jaro 1661 montofalo detruis la komunumoparton Bad Lützelau inkluzive kapelon.

En la jaro 1795 granda terglito detruis en Oberdorf 28 domojn, 15 stalojn kaj Sankt-Verena-Kapelon dronigante ilin en la lago.

Per la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Weggis fariĝis propra politika komunumo.

Personecoj

En Weggis vivis post sia faligo la lasta aŭstra imperiestro Karolo la 1-a (Aŭstrio) kun sia edzino Zita de Bourbon-Parma.

Mark Twain restadis 1897 kun sia familio en Weggis kaj priskribis la komunumon kiel la plej bela loko de la mondo.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Teksto pri la historio en la retejo de la komunumo Weggis

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Weggis


Ŝablono:Lucerno (distrikto) Ŝablono:Projekto