Libro de Rut: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: hy:Հռութ |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: gl:Libro de Rut |
||
Linio 75: | Linio 75: | ||
[[fr:Livre de Ruth]] |
[[fr:Livre de Ruth]] |
||
[[gd:Rut]] |
[[gd:Rut]] |
||
[[gl:Libro de Rut]] |
|||
[[hak:Lu-tet-ki]] |
[[hak:Lu-tet-ki]] |
||
[[he:מגילת רות]] |
[[he:מגילת רות]] |
Kiel registrite je 23:47, 24 maj. 2010
|
Rut estas libro de la Biblio.
Por la kristanoj ĝi apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita inter Juĝistoj kaj 1 Samuel.
Por la judoj ĝi apartenas al la Tanaĥo respektive la tria parto de la Biblio (כתובים). Pli precize: ĝi estas unu el la kvin festo-skribrulaĵoj (ְּמגלות), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
- Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
- Alta Kanto je Pasko
- Kohelet je la festo de laŭboj
- Plorkantoj je la 9-a de Ab, memoro pri la detruo de la templo
- Ester je Purimo
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: רות
- en la greka Septuaginto (LXX): ΡΟΥΘ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Ruth
La libro nomiĝas tiel, ĉar Rut estas la ĉefrolulino.
Aŭtoro
Ĝin verŝajne verkis arte iu nekonata aŭtoro baldaŭ post la babilona ekzilo, uzante popol-rakonton el la tempo de la reĝoj.
Enhavo kaj strukturo
La malgranda libro estas unueca novelsimila rakonto.
La plej konata citaĵo estas la eldiro de Rut al Naomi:
Kien vi iros, mi ankaŭ iros,
kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos;
via popolo estas mia popolo,
kaj via Dio estas mia Dio. (Rut 1,16)
Bela estas la salut-formulo, kiu estus povinta modelo ankaŭ por la hodiaŭaj kristanaj Diservoj:
Boaz salutis la rikoltistojn: "La Eternulo estu kun vi!"
Kaj ili respondis al li: "La Eternulo vin benu!" (Rut 2,4)
Graveco
- La libro estas parto de la antaŭhistorio de reĝo David, ĉar en la lastaj versikloj Rut evidentas kiel lia praavino.
- La libro estas grava pro la konvinko, ke ankaŭ paganoj havas sian lokon kaj rolon en la historio de la savo.
- Oni konsideras ĝin protesto kontraŭ la severa malpermeso de miksitaj geedziĝoj post la ekzilo.
- Oni legas ĝin kiel dokumenton pri la signifo de la familiaj ligoj.
- Ĝi estas rakonto pri la fidela konduko fare de Dio.