Uzanto-Diskuto:Ludovica: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 95: Linio 95:
==[[Sekretaj kodoj de la Biblio]]==
==[[Sekretaj kodoj de la Biblio]]==
Saluton. En kelkaj el viaj artikoloj krom superrigarda korekteto mi esperantigas klarigojn de ligiloj aŭ bibliografio fine de la artikolo. Tamen mi laciĝis ĉe tiu. Se vi lasas tiun gravan parton de la artikoloj bv esperantigi la klarigojn, ligojn, ktp. Multe estas en la itala kaj multe en la angla. Tiele multaj ruĝaj verkotaj artikoloj restos kiujn eble neniu bluigos se vi mem ne faras ĝin.--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 23:18, 1. Apr 2010 (UTC)
Saluton. En kelkaj el viaj artikoloj krom superrigarda korekteto mi esperantigas klarigojn de ligiloj aŭ bibliografio fine de la artikolo. Tamen mi laciĝis ĉe tiu. Se vi lasas tiun gravan parton de la artikoloj bv esperantigi la klarigojn, ligojn, ktp. Multe estas en la itala kaj multe en la angla. Tiele multaj ruĝaj verkotaj artikoloj restos kiujn eble neniu bluigos se vi mem ne faras ĝin.--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 23:18, 1. Apr 2010 (UTC)

==[[Sanktejo à répit]]==
Saluton. Mi ĵus finkorektetis tiun artikolon pri tajperaroj ktp. Interesa koncepto kiu tute ne ekzistas laŭ mia kono en ne centreŭropa katolika lando kia Hispanio. Tamen ĉu oni ne povus esperantigi kaj la artikolon kaj la koncepton eĉ restigante la informon pri la origina nomo? Ĉar fakte la legado estas iom ŝoka se oni lasas la originan nomon. Mi ne povas helpi ĉar mi ne bone konas la tutan sencon de tia nomo.--[[Vikipediisto:Seminario|Seminario]] 11:33, 26. Maj 2010 (UTC)

Kiel registrite je 11:33, 26 maj. 2010

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ludovica!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 14:05, 6. Jan 2009 (UTC)

Saluton. Mi iomete klopodis plibonigi vian artikolon en la kutimo de Vikipedio. Strangas, ke ne estas artikolo nek aludo en la itala Vikipedio, laŭ mia trarigardo pere de la artikoloj Simona, Ebreo aŭ Trento en la itala versio. Tiele mi ne trovas alilingvajn versiojn kaj la artikolo iomete lamas. Se, kiel mi supozas, vi estas itala, ĉu vi povus kontroli ĉu vere ne estas itala artikolo kaj tiukaze enmeti ĝin en tiu itala Vikipedio por havi interlingvajn ligilojn kiel ĉe plej parto de artikoloj? Krome strangas, ke ne aperas familinomo en la artikolo. --kani 20:25, 3. Feb 2009 (UTC) --- --Ludovica 16:14, 29. Mar 2009 (UTC) Mi serĉos en la diversaj vikipedioj kaj aliloke. Sed la temo estas iomete nova ĉar ekscitita de la hebrea historiisto Ariel kiu pro lia interpreto pri la famegaj faktoj estis grave punata de la intelektularo israela. La diskuto pri tio ankoraŭ ne malfajriĝas. Mi kredis per tia artikolo ion orginalan aldoni. Mi sekvos la aferon kaj pliinformos vikipedie- Salutojn

Ensaluto

Salut'! "Ave" Mi sugestas al vi Listo de sanktuloj, kie vi trovos mankajn artikolojn.--Crosstor 08:17, 10. Feb 2009 (UTC)

Ĉu vi povas serĉi alilingvajn similajn artikolojn kaj aldoni la koncernajn ligojn? Ili ekzistas.--kani 22:58, 21. Feb 2009 (UTC)

--Ludovica 16:01, 29. Mar 2009 (UTC) Dankon. Mi faros laŭviasugeste. Salutojn--Ludovica 16:01, 29. Mar 2009 (UTC)

Ĉu vi povas serĉi alilingvajn similajn artikolojn kaj aldoni la koncernajn ligojn? Ili ekzistas. Ĉu vi povas marki per la tria kvadrato de maldekstre en la redaktaj paĝoj vortoj jam ekzistantajn en la Vikipedio por ke viaj artikoloj havu konektojn kun aliaj kaj ne estus insuloj? Ĉu vi povas en la komenci diri pri kio temas la artikolo, ĉar vi ne ĉiam faras tion, ekzemple: "Absolvo estas..." Mi konsilas al vi legu kaj trarigardi aliajn artikolojn (kaj poste ankaŭ la koncernajn redaktajn paĝojn) pri iu ajn temo kaj ne nur enmeti viajn proprajn tekstojn.--kani 23:05, 22. Feb 2009 (UTC)


--Ludovica 16:05, 29. Mar 2009 (UTC) Dankon mi faros. Paciencu ĉar mi nun havas rabtempaĵojn. Salutojn

Averto

Kara kunlaboranto, mi dankas vin pro viaj lastatempaj artikoloj kaj pro la preteco kunlabori kun Vikipedio. Certe via kono pri Italio, religio kaj aliaj temoj povos signife helpi nin. Sed, mi petas, ke vi unue, antaŭ ol verki novajn artikolojn, legu, komprenu kaj apliku la konsilojn kaj rekomendojn, kiujn vi trovas en la artikoloj Helpo:Kiel redakti paĝon kaj Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Mi petas vin, ke vi konfirmu, ke vi legis tiun ĉi peton en mia vekipediista paĝo Vikipediista diskuto:PaulP. Sinceran dankon! --PaulP - Disk. 22:11, 22. Mar 2009 (UTC)


Dankon pro via reago! Ne timu, la teksto el via artikolo pri Hipokriteco ne estas for. Tuj kiam iu havis la tempon forigi la erarojn, ĝi povas reveni! --PaulP - Disk. 16:22, 28. Mar 2009 (UTC)


--Ludovica 16:00, 29. Mar 2009 (UTC)Cu oni sekvas ĝustajn vojojn skribante ĉi tie? Mi provas. Dankon pro via re-respndo. Nun mi kontrole revidos "Hipokriteco"--Ludovica 16:00, 29. Mar 2009 (UTC)

La plej bona maniero estas respondi en la paĝo de la persono, kiu skribis, en mia kazo do Vikipediista diskuto:PaulP, ĉar tie la posedanto de la paĝo estas aŭtomate avertita, ke iu skribis. Se vi skribas en via propra paĝo, nur hazarde aliaj vidos tion. --PaulP - Disk. 16:09, 29. Mar 2009 (UTC)
Saluton Ludovica,

jes, kompreneble vi povas mem adapti kaj poluri viajn tekstojn! --PaulP - Disk. 18:55, 4. Apr 2009 (UTC)

Kara Ludovica, mi eblis aldoni bildon al via Skatolo de Pandora. Vi verŝajne provis aldoni tro multajn signojn. Aldoni bildojn el la Komunejo kun la formato [[Dosiero:Pandora.jpg|thumb|200px|Mesaĝo pri Pandora]] . La "thumb" faras etan version kun mesaĝo (lasta parametro). La "200px" estas la larĝeco en rastumeroj. La lasta parametro estas iu ajn mesaĝo por la leganto pri la bildo. Se vi havas pluajn demandojn, bonvolu kontakti min. Kore salutas Yekrats 15:49, 10. Jun 2009 (UTC).

Rea averto

Kara kunlaboranto, jam kelkfoje mi atentigis vin pri diversaj eraroj, kiuj ĉiam revenadas en viaj artikoloj. Ĉu vi ne komprenas, kion mi skribas?

  • Ligiloj al artikoloj en aliaj vikipedioj havas la jenan sintakson: [[en:titolo de la artikolo]] (ekzemplo por la angla vikipedio), [[it:titolo de la artikolo]] (ekzemplo por la itala vikipedio).
  • Eksteraj ligiloj havu la jenan sintakson: [http://adreso.de.la.ligilo.html Mallonga priskribo de la enhavo de la paĝo al kiu oni ligas]. Tiel la legantoj scias, pri kio temas via ligilo. Per via nuna sistemo ili scias nenion; vidas nur bluan sagon.
  • La unua titolo de artikolo ĉiam troviĝu inter DU egalsignoj, ne tri, nek unu. Ekzemplo: == Titolo ==.
  • Se vi eraras en la titolo de artikolo (ekzemple via ĵusa "vaticana"), bonvolu ne krei duan artikolon kun ĝusta titolo, ĉar tiam ekzistos du artikoloj, kiuj vivos apartan vivon. Se vi eraras en la titolo, bv. renomi la artikolon. Tion vi povas fari alklakante la langeton alinomigi supre de via teksto.

Mi kaj multaj aliaj kiuj daŭre korektas la samajn erarojn, estus tre kontentaj se vi povus atenti pri tiuj kelkaj sintaksaj reguloj. Se io ne estas klara al vi, ne hezitu demandi. Dankon. --PaulP@diskkont 19:06, 13. Jun 2009 (UTC)

Juhu, Ludovica, ĉu vi legis ĉi tion? En via ĵusa artikolo denove ripetiĝas la samaj eraroj!!! --PaulP@diskkont 13:27, 14. Jun 2009 (UTC)


--Ludovica 04:30, 23. Jun 2009 (UTC)

Kio estas tiu: "La unua titolo de artikolo ĉiam troviĝu inter DU egalsignoj, ne tri, nek unu. Ekzemplo: == Titolo ==.". Ĝentile faru ekzemplon de unua titolo.

Ekzemplo estas la jena: == Vivo == (el la artikolo Charles Darwin). --PaulP@diskkont 14:20, 23. Jun 2009 (UTC)

Dankon

Bildon plej bona aldoni en projekto Komunejo. Tiam ĝi estos atingebla por ĉiuj Vikipedioj. Poste vi eblos enmenti tiujn bildon, skribinte (vidu la viki-kodon). Kore. --RG72 15:02, 21. Jun 2009 (UTC)

--Ludovica 16:06, 22. Jun 2009 (UTC) Mi ankoraŭ ne komprenis kiel oni farus por sendi bildon el propra komputilo al Komunejo. Ĉu eblas naŭ ne eblas? Kia la proceŭro? Dankon Ludovica

Tio efektive estas sufiĉe komplika tasko, precipe en unua fojo. Sendu tiun bildon al mi (grey722@yandex.ru) kaj mi enmetos ĝin. Nur nepre skribu informon pri bildo (dato, autoro ktp). Amike.--RG72 16:09, 25. Jun 2009 (UTC)

Kara Ludovico, tiun ŝablonon ("balailon") enmetis alia vikipedisto, sed mi same iom korektis la artikolon kaj nun forigis ŝablonon. Dankon pro via grava laboro!--RG72 16:19, 16. Jul 2009 (UTC)


17. jul 2009 Sinjoro RG72, dankon pri via forigo de "polurinda" el Giovanni Palatucci; sed ĝi daŭrigas brili en http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Polurindaj_artikoloj. Kiu faros tion? Dankon Ludovica

Judoj kaj hebrea

Saluton. En multaj viaj artikoloj mi trafas la uzadon de "hebrea" kiel sinonimo de judo. Kvankam en kelkaj lingvoj kaj kuntekstoj, tio povas okazi, la uzado en Esperanto estas "judo" por la popolo, culturo kaj religio, "hebrea" por la lingvo. Mi scias, ke en la itala (plej verŝajne via denaska lingvo) "ebreo" estas uzata por "judo", sed tio ne okazas en Esperanto nek en aliaj latinidaj lingvoj. Tiu miso okazas ĉefe al itallingvanoj.--Seminario 11:17, 17. Dec 2009 (UTC)

Kial germana verko pri la koncilio povas havi ĉapitrojn en la angla? Plej bone ĉu rekte en la germana ĉu en Esperanto.--Seminario 11:21, 17. Dec 2009 (UTC)

En la diskutpaĝo de tiu de vi ĵus enmetita artikolo vi plendas, ke oni markas kelkajn el viaj artikoloj per etikedo "polurinda" (kiu ne estas hontinda, kiel vi diras) kaj ke tiu kiu metas ĝin bv poluri kaj demeti ĝin. Tio ne funkcias tiele. Por enmeti artikolojn en Vikipedio krom la ĝeneralaj alvokoj oni devas sekvi plibonigendan metodon kaj pro tio korektantoj korektas kiam eblas kaj kiam ne eblas metas tiun markon. Tio ne signifas, ke se iu vidas erarojn, krom marki ĝin, tiu devas korekti ilin kaj forigi la markon. Vikipedio estas sufiĉe libera kaj ĉiu povas fari tion kaj la unua koncernato estas la unua enmetanto de la artikolo. Mi plibonigis (korektetis) multajn el viaj artikoloj kaj ankaŭ markis kelkajn per "polurinda" ĉefe kiam mi ne poluros ilin: faru vi mem, se povas, aŭ serĉu helpon. Kelkaj el viaj eraroj estas supereblaj. Kelkaj vikipediistoj jam avertis vin en tiu diskutpaĝo, sed foje vi ne respondas al ili kaj verŝajne vi ne akceptas kelkajn konsilojn. Ekzemple vi ĵus enmetis tiun prilaboritan artikolon Manuskriptoj de la Morta Maro kiam jam estis du diferencaj versioj de la sama temo kun la sama ligoj (vidu la diskutpaĝon de tiuj artikoloj Pergamenaro de Morta Maro, Skribrulaĵoj de la Morta Maro kaj de tiu via); vi ne serĉis en alilingva vikipedio se estas ligo al jam ekzistanta artikolo en esperanta vikipedio. Nun ni havas tri kun la samaj ligoj, vi pligrandigis la jam ekzistintan eraron. Tio estas la plej forta kialo marki la artikolon per "polurinda" ĉar mi ne trovas nun alian pli ĝustan markon kiel kunigebla aŭ simile, eble ekzistas, sed mi ne konas ĝin.--kani 13:51, 24. Dec 2009 (UTC)

Saluton. En kelkaj el viaj artikoloj krom superrigarda korekteto mi esperantigas klarigojn de ligiloj aŭ bibliografio fine de la artikolo. Tamen mi laciĝis ĉe tiu. Se vi lasas tiun gravan parton de la artikoloj bv esperantigi la klarigojn, ligojn, ktp. Multe estas en la itala kaj multe en la angla. Tiele multaj ruĝaj verkotaj artikoloj restos kiujn eble neniu bluigos se vi mem ne faras ĝin.--kani 23:18, 1. Apr 2010 (UTC)

Saluton. Mi ĵus finkorektetis tiun artikolon pri tajperaroj ktp. Interesa koncepto kiu tute ne ekzistas laŭ mia kono en ne centreŭropa katolika lando kia Hispanio. Tamen ĉu oni ne povus esperantigi kaj la artikolon kaj la koncepton eĉ restigante la informon pri la origina nomo? Ĉar fakte la legado estas iom ŝoka se oni lasas la originan nomon. Mi ne povas helpi ĉar mi ne bone konas la tutan sencon de tia nomo.--Seminario 11:33, 26. Maj 2010 (UTC)