Hispanoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
==Religio== |
==Religio== |
||
[[Kategorio:Etnoj]] |
|||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Hispanio]] |
||
[[ar:إسبان]] |
[[ar:إسبان]] |
Kiel registrite je 17:40, 1 jun. 2010
Hispanianoj aŭ plej ofte Hispanoj konstituas la eŭropan nacion aŭ popolon indiĝenan de Hispanio, en la Iberia Duoninsulo, kiu formas la sudokcidenton de Eŭropo. La hispania nacieco estas vere reale formata de la ariĝo de regionaj naciismoj, kiu respegulas la komplikan historion de Hispanio. Hispanio en siaj nuntempaj limoj estas formata de la teritorioj de nombraj iamaj regnoj kiuj fine de la 15a jarcento unuiĝis kiel sekvo unue de la fino de la Reconquista kaj komence de la 18a jarcento iamaniere pro la Milito de Hispana Sukcedo.
La tutteritoria oficiala lingvo de Hispanio estas la hispana (español aŭ castellano), bazata sur la mezepoka pralingvo aŭ dialekto de Kastilio en centra norda Hispanio, sed la lingva situacio en Hispanio estas pli komplika kaj ankaŭ aliaj kvar lingvoj estas oficialaj en precizaj regionoj. Krom la escepto de la eŭska, ankaŭ la aliaj lingvoj indiĝenaj de Hispanio apratenas al la kategorio de latinidaj lingvoj. Tiele male kiel okazas ĉe aliaj popoloj la lingvo ne povas esti ĉe hispaoj la centra aŭ kerna ligilo de la popolanoj.
Ekzistas gravaj populacioj de hispanaj prauloj, rezulte de hispanaj elmigradoj, ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kaj ĉefe en Latinameriko, kiuj ricevas foje la nomon de hispanoj. La plej granda parto de tiuj grupoj konsistas el variado de kombinitaj heredaĵoj el kiuj hegemoniaj estas indiĝenaj amerikanoj, hispanoj, aliaj eŭropanoj aŭ afrikanoj. Tiukaze ja lingvo estas la ununura etna ligilo.