Rütli: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12: Linio 12:


==Ĝeno de la memorfesto la 1-an de aŭgusto==
==Ĝeno de la memorfesto la 1-an de aŭgusto==
Dum la lastaj jaroj ofte dekstroekstremuloj ĝenis la festadon de la 1-a de aŭgusto sur Rütli. Ŝoka estis la evento, kiam dekstruloj insultaĉis la 1-an de aŭgusto [[2005]] la tiaman federacian prezidanton [[Samuel Schmid]]. En la postaj jaroj la festo de la 1-a aŭgusto sur Rütli povis okazi nur sub forta polica protekto.
Dum la lastaj jaroj ofte dekstroekstremuloj ĝenis la festadon de la 1-a de aŭgusto sur Rütli. Ŝoka estis la evento, kiam dekstruloj insultaĉis la 1-an de aŭgusto [[2005]] la tiaman federacian prezidanton [[Samuel Schmid]]. En la postaj jaroj la festo de la 1-a aŭgusto sur Rütli povis okazi nur sub forta polica protekto. En februaro [[2008]] tial en Kantono Urio estis lanĉita popola iniciativo, kies celo estas malpermesi festadon la 1-an de aŭgusto sur Rütli. Estas tamen dubinda, ĉu tia iniciativo estas jure akceptebla.


==Rütli Raporto==
==Rütli Raporto==

Kiel registrite je 22:20, 1 jun. 2010

Rütli-Ĵuro, pentraĵo de Johann Heinrich Füssli</samll>
La Rütli-Herbejo vidita de supre

Rütli (en la franca lingvo Grütli) estas malfacile atingebla herbejo apud la Kvarkantona Lago en la komunumo Seelisberg en Kantono Urio en Svislando.

Legendo pri la fondo de Svisa Ĵurkomunumo

Laŭ la legendo la 1-an de aŭgusto 1291 la reprezentantoj de la svisaj prakantonoj Urio, Ŝvico kaj Untervaldo kunvenis sur la Rütli-Herbejo por krei per ĵuro eternan ligon por reciproka interhelpo. Tio estis la naskiĝo de la Svisa Ĵurkomunumo.

La unua skriba mencio de Rütli datiĝas nur el la jaro 1307, kiam sur Rütli trupoj de Urio povis kuniĝi kun Ŝvicanoj por komune ataki teritorion de la Monaĥejo Einsiedeln. Certaj historistoj tial datas la Rütli-Ĵuron nur al la merkredo antaŭ Sankta-Martino 1307. Oni tamen ne vere scias, kiam la Svisa Ĵurkomunumo vere estis fondita, nek ĉu la Rütli-Ĵuro reale okazis aŭ estas pura mito.

Rütli kiel nacia monumento

La Rütli-Herbejo estas nacia monumento, kiu tamen estis konservita en tre simpla formo. Ekzistas nur ŝiphaltejo kaj restoracio. La konservon de Rütli ebligis la Svisa Komunutila Societo (germane Schweizerische Gemeinnützige Gesellschaft, SGG), kiu en la jaro 1859 kolektis monon kaj aĉetis la herbejon por malebligi la realigon de planita hotelkonstruo sur la loko. La societo ĉiujare okazigas la 1-an de aŭgusto simplan memorfeston sur Rütli. Ek de la 700-jarfestado de Svislando en la jaro 1991 sur Rütli troviĝas la komencopunkto de la Vojo de Svislando ĉirkaŭ la Kvarkantona Lago.

Ĝeno de la memorfesto la 1-an de aŭgusto

Dum la lastaj jaroj ofte dekstroekstremuloj ĝenis la festadon de la 1-a de aŭgusto sur Rütli. Ŝoka estis la evento, kiam dekstruloj insultaĉis la 1-an de aŭgusto 2005 la tiaman federacian prezidanton Samuel Schmid. En la postaj jaroj la festo de la 1-a aŭgusto sur Rütli povis okazi nur sub forta polica protekto. En februaro 2008 tial en Kantono Urio estis lanĉita popola iniciativo, kies celo estas malpermesi festadon la 1-an de aŭgusto sur Rütli. Estas tamen dubinda, ĉu tia iniciativo estas jure akceptebla.

Rütli Raporto

La 25-an de julio 1940 la generalo de la Svisa Armeo, Henri Guisan, kunvenigis siajn ĉefajn oficiroj sur la Rütli-Herbejo por sia fama Rütli-Raporto, kie li alvokis al rezisto kontraŭ la aksaj potencoj ĉefe nazia Germanio.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto